Vigliga parolo

Reprodução BV

Samuel

Malgraŭ la ofte tre kruda batalado en ĉi tiu mondo, ni fidu pri la estonteco. Ni pavimu la vojojn de la novaj generacioj, tenante nian Esperon je la homaro, kiu obstinas postvivi post iuj frenezuloj kaj aviduloj influantaj la destinon de popoloj, en ĉiuj tempoj. Ni alproprigu la vortojn de Profeto Samuel, en lia unua libro, 7:12, en la Malnova Testamento: “Ĝis ĉi tiu loko venigis nin Dio”.

Kaj ni kompletigu lian vigligan parolon: La Ĉiela Patro certe kondukos nin multe pli antaŭen, laŭ sekuraj vojoj de Sia Luma Protekto!

Tela: Arnold Friberg (1913-2010)

   

En la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ni lernas, ke ni estas sekuraj en la Dia Sekureco de la sekuraj manoj de Jesuo!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.