Neniu perdiĝas

    

En mia verko Jesuo, la Dia Profeto (2011), mi faris la jenan provokon: ĉu vi volas venki vin kaj venki? Permesu, ke Jesuo kunvivu en viaj Spiritoj kaj Sanktega Maria patrine trankviligu viajn korojn en krudaj momentoj dum la homa vivovojo.

Fakte, neniu senrimede perdiĝas aŭ forlasiĝas sur ĉi tiu mondo.

Tela: Giovanni Sassoferrato (1609-1685)

    

Ni ne forgesu la inviton faritan de la Ĉiela Provizanto por ke ni transpasu ĉian ajn malfacilaĵon sur la vojo. Li promesis, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 21:22 kaj 17:20: Ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos. Se vi havas Fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi”.

Arquivo BV

Alziro Zarur  

Ho Dia Estro, Kapo de la homaro, kiujn montojn la Realiganta Fido povas forigi de sur nia vojo? Ni scias per sankta intuicio — kiu estas Via voĉo en ni — la respondon: la senesperon, la mankon de mono, ĉian mankon, la malsanojn (de la Spirito, de la korpo kaj de la menso), la mankon de amo, la mankon de kompreno, la kalumnion, la fiecon, la malsaton kaj ĉion plian, kiu afliktos Viajn amatajn gefilojn. Pro tio, Frato Alziro Zarur (1914-1979) instruis per la lecionoj de la Tutmonda Spirituala Centro de la Religio de la Tria Jarmilo: “Fido estas Dio mem. Fido egalas al Dio”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.