Preĝo, laboro kaj Paco

Mia plej juna filo, kiu nun estas adoleskanto, ekde sia malgranda aĝo, kiam li eldiris kun niaj gefamilianoj kaj geamikoj nelongan preĝon ĉe la tablo, antaŭ la manĝoj, nin ĉiujn kortuŝas per simpla mantro, kiu povus resumi grandajn traktaĵojn pri saĝo, kiu kundividas Solidarecon sen ia ajn limo. La junulo ekkrias: “Dio, mi petas Vin, ke ne manku nutraĵoj sur la telero de ĉiu homo, ankaŭ sur la nia!”

shutterstock

Dum la defioplenaj momentoj, kiujn trapasas nia mondo, mi konsideras tre valore elvoki la Ĉielajn Potencojn per simila petego: Ne manku decan manieron pergajni sian propran vivon al ĉiu batalema virino, al ĉiu sindediĉa laboristo, al ĉiuj niaj familianoj! Amen!

Ni kune petegu tion, sed en aganta espero, ke tiu “tiel estu” trovu, en la planoj de la mondaj registaroj, ĝustajn paŝojn, kiuj respondas al la urĝaj bezonoj de la loĝantaroj.

Homoj bone dungitaj kaj dece valorigataj en siaj klopodoj estas garantio pri Paco kaj daŭripova progreso por ĉiuj. Jesuo, la Ĉiela Administranto de spiritaj kaj homaj estuloj, estis pragmata, kiam Li asertis en Sia Evangelio laŭ Luko, 10:7: “la laboranto meritas sian salajron”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.