Fido, kiu antaŭenpuŝas pionirojn en la mondo

Fonto: Intervjuo donita de Frato Paiva al la portugala ĵurnalistino Ana Serra pri lia libro “Meditadoj el la Animo”, lanĉita en la portugala lando de Eldonejo Pergaminho en la jaro 2008. | Aktualigita en Januaro 2021.

Ĉio devenas de la Spirito. La korpo estas nia provizora vesto. Nuntempe, Monda San-Organizo (MSO) jam pritraktas la gravecon de spirita sano. Ekzistas multaj seriozaj esploroj, kiuj indikas, kiel Spiriteco influas la bonfarton de individuoj. Kaj la taŭga perilo, kiun oni devas uzi por atingi la trankvilecon de la Animo estas, en tre necesbezona mondo, la preĝo kune kun efektiva agado de Solidareco (kiu ĉiam devus orienti la servadon de regantoj), sen kio la praktikado de preĝo — estigita de la harmonio kun Dio (aŭ, por tiuj, kiuj ne havas religian kredon — de la travivado de plej altaj sentoj) — certe povus, en iuj okazoj, transformiĝi en unu plian abomenan personigon de egoismo. Por pli bona kompreno pri la spirita kaj socie aktiva Fido, mi kreis la esprimon Realiganta Fido: tia, ke ĝi nin kunigas al Superaj Potencoj, pacigas nian Animon kaj nin motivas al farado de Bono en la socio. Realiganta Fido estas do tiu, kiu antaŭenpuŝas la pionirojn de progreso en la mondo, kaj evitas stagnon de komunumoj. Ĝia devo estas krei kaj agi en etoso sen maltoleremo, kiu dum jarcentoj estas unu el la plej grandaj turmentoj en la homaro.

shutterstock

Homoj, kiuj devojiĝas, ne taŭgas kiel referenco. Necesas unu eta klarigo. Ekzistas specialaj personoj, pro la forto de sia kredo pri la Ĉiela Potenco, kiuj per la simpla ago preĝi movas Diajn Fortojn kaj atingas verajn miraklojn solvantajn nesolveblajn problemojn ĉe la homa helpbezono kaj kuracas malsanojn, tiel ke ili perpleksigas respektindajn sciencistojn. Jen ekzemploj de tiuj rimarkindaj mistikuloj: Pastro Pio (1887-1968) kaj Dom Bosco (1815-1888), en Italujo; Edgard Cayce (1877-1945), en Usono; Djuna (1949-2015), en Rusujo; Chico Xavier (1910-2002) kaj Pastro Antonio Ribeiro Pinto (1879-1963), en Brazilo; Theresa Neumann (1898-1962), en Germanujo; Sankta Tereza de la Infano Jesuo (1873-1897), en Francujo; Lúcia, Jacinta kaj Francisco, en Fátima, Portugalujo.

Kiel resanigi la korpon

Tela: Vasily Polenov (1844-1927)
La resanigo de la filino de Jairo.

Ni do iru laŭ kontraŭa direkto la vojon, kiu kondukas la homon al malsano. Ni vivu ligitaj al la Ĉiela Patro. Ni ne falu en kaptilojn, kiuj malsanigas nian korpon. Kaj tiam estos evidente, eĉ al plej skeptika viro aŭ virino, ke respekto al spiritaj aferoj konsistigas fortan elementon por ĉia resaniĝo. Kiel mi jam diris, kuraciloj estas pli efikaj tie, kie regas Amo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.