Morto estas utopiaĵo

En la historio pri Antikva Egiptujo, kun ĝiaj piramidaj konstruaĵoj, mirindaj por la nuntempaj studemuloj, ni observas multajn indikojn pri kredo je la Eterna Vivo.

En Brasília, ĉefurbo de Brazilo, la Templo de Bona Volo, TBV, la Piramido de Benataj Animoj, de Lumaj Spiritoj, estas evoluo en tiu direkto. Unu el ĝiaj plej fortaj apartaĵoj estas ĝia universaleco. Antaŭ miloj da jaroj, la piramidoj, por tiel diri kun sia simbolismo pri eterna vivo, estis privilegio destinita al malmultaj homoj. Sed la mesaĝo de TBV, kun Totala Ekumenismo, inkluzivas la tutan Homaron. Kulto al morto, kiu karakterizis foran pasintecon, cedis sian lokon al dinamiko de plena vivo.

Divulgação TBV

   

En la Templo de Paco, la homa kaj spirita vivanteco nutriĝas de la korfavora povo de la “Granda Arkitekto de la Universo” laŭ la esprimo de niaj framasonaj fratoj. Sur unu el iliaj muroj, mi almetis ĉi tiun vojindikon, inspirite de Jesuo (Evangelio laŭ Johano, 4:23 kaj 24): “En ĉi tiu Templo eĉ la ŝtonoj laŭte diros, ke Dio estas Spirito, kaj kiel tian oni devas lin adori: laŭ Spirito kaj Vero.”

Ekumenismo de Koroj, en TBV, prilumita per la kompreno pri la senmorta vivo, ne estas utopiaĵo, sed ĉiutaga praktikado. La homoj estas vere respektataj. Ĝi neniam ekskludas, sed kunmetas la saĝon, kiu devenas de plej diversaj pensmanieroj.

Clayton Ferreira

Nestor João Masotti

Kundividis tian unuecigan iniciaton nia karmemora amiko D-ro Nestor João Masotti, eksprezidanto de Brazila Spiritisma Federacio (FEB). Li revenis en la Spiritan Mondon je la 3-a de septembro 2014. Cetere, kiel li same kredis, li revenis hejmen, nome al la vivosfero el kie ni ĉiuj venis. Kiam li estis ĝenerala sekretario de la Internacia Spiritisma Konsilantaro, li deklaris: “Unu el la punktoj, kiun ni devas celi estas la interkompreniĝo inter ĉiuj religioj. Kompreneble, ni ne rajtas pretendi, ke ĉiuj pensu absolute same, sed ni povas tute bone celi manieron frate kunvivi. Kaj tiuokaze la agado de LBV montriĝas tre signifoplena, ĉar ĝi helpas la homojn reciproke sin renkonti por frata kunvivado, eĉ kun malsamaj vidpunktoj, laŭ doktrinoj, spiritualismo kaj religio.”

La morto ne ekzistas

Arquivo BV

Alziro Zarur

Same pensis D-ro Masotti, ke ni sin dediĉu al elvolvado de tian konscion: “La morto ne ekzistas!”. Ĉi tiu estas la granda ekkrio de la Templo de Bona Volo, laŭ tio, kion mi skribis, fine de la jardeko post 1980, en la teksto “Rilate al la Amplekseco de TBV”. Temas pri nepre necesa klarigo por prevento de memmortigoj, kiu, laŭ kalkuloj de la Monda San-Organizo (MSO), pereigas po unu homo post ĉiu 40-a sekundo sur nia mondo. Ĝi estas tutmonda problemo rilate publikan sanon, kiun la socio devas alfronti. Alziro Zarur (1914-1979), kiu kompletigus 100 aĝojarojn je la 25-a de decembro 2014, atentigis, ke “memmortigo solvas nenies angorojn”. Ni forĵetu ĉian tabuon kaj ĝuste laboru por haltigi tion. Ne manku, ekde la infanaĝo, la ĝusta instruo spirita, morala, materia, kaj la urĝa helpo al tiuj, kiuj jam esprimis ian memmortigan inklinon. Frata Amo kapablas forigi multenombrajn tragediojn!

Kiel la Vivo, ankaŭ la Espero neniam mortas! Bataladi favore al ili kaj obstinadi en Bonfarado estas ĝustaj decidoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.