Favore al la Vivo, kontraŭ memmortigo

Fonto: Verko “Brazilo kaj la Apokalipso”, volumo 2, de julio 1985.

Nuntempe ne estas malfacile trovi senesperan homon, elreviĝintan kaj malvigliĝintan, kiu sin demandas: “Kiom da penado! Por kio? Ĉu ĉio tio valoras la penon? Krome, se la mondo estingiĝos ― laŭ tio, kion oni diras ―, por kio daŭrigi?”

shutterstock
Arquivo BV

Alziro Zarur

Mia amiko, se tia estas via situacio, eksciu unue, ke la planedo Tero ne estingiĝos baldaŭ. Kiel ni lernas per la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estingiĝos ja la mondo de malbono, nome ĉi tiu terura stato, kiu PRESKAŬ kondukas vin al malvenko. Atentu, ke mi skribis PRESKAŬ, per majuskloj, ĉar vi nepre venkos ĉion, kio turmentas vin. Sed atentu: la estingo de la korpo nenion finas. “Ne ekzistas morto en iu ajn punkto en la Universo”, diradis Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora kreinto de Legio de Bona Volo (LBV). Kiu pensas, ke li liberiĝos de suferado per sinmortigo, tiu alfrontos hororan surprizon: li troviĝos pli vivanta ol iam, kaj suferos la konsekvencojn de sia ribela ago kontraŭ la Volo de sia Kreinto. Zarur instruis ankaŭ, ke “memmortigo solvas nenies angorojn”.

En sia Brigado Ni Savu Vivojn, la Religio de la Tria Jarmilo intense laboras por alporti al ĉiuj homoj la altvaloran scion, ke la vivo estas eterna. Sekve, ĝi sin tenas kontraŭ sinmortigo.

Sin mortigi ne estas nur estingi la propran vivon. Rekte, ĉiu ago, kiu malrespektas la Dian Leĝon estas sinmortigo. Malbona religiulo estas sinmortiganto, same malbona sciencisto, malbona politikisto, malbona edukisto, malbona artisto, malbona komunikisto, malbona sportisto, unuvorte malbona homo. Ĉiu, kiu agas kontraŭ sia kunhomo estas sinmortiganto. Kiu damaĝas la Naturon, militas, kultivas klaĉadon, praktikas korupton, k.s., kio li estas, se ne sinmortiganto?

Respekti la Vivon, en ĉiuj ĝiaj etapoj, estas la Plejalta Leĝo, kiun ni devas plenumi, ne nur pro respekto al nia kunhomo, sed same al ni mem, male ni kreas privatan inferon, nome mensostaton kompareblan al dua morto (Apokalipso de Jesuo, 20:14), aŭ spirita morto, pri kiu parolas al ni la Sankta Biblio.

Arquivo BV

Altaro de Dio

Reprodução BV

Allan Kardec

Estas konata ĉi tiu dieca veraĵo, esprimita de Allan Kardec (1804-1869), la Kodiginto de Spiritismo: “Naskiĝi, morti, renaskiĝi (reenkarniĝi), daŭre progresadi: jen estas la Leĝo”. Neniu mortas. Tial, sinmortigo estas ia frenezaĵo, eĉ se tion neas iuj ĝiaj defendantoj, kiuj senrespondece eĉ stimulas praktikadon de memmortigo. Kompatindaj fratoj, kiuj misuzas komunikrimedojn kaj konstruas ankaŭ sian estontan malfeliĉon, ĉar ili kondukas multajn homojn al misfaro. Sed ĉiu tago estas taŭga tago por renovigo de nia destino, kaj ĉi tiu penso estas gravurita ĉe la Altaro de Dio, en la Templo de Bona Volo, en Brazilja, ĉefurbo de Brazilo. Eble vi ne kredas pri la daŭrado de la vivo, sed vi devas doni al vi mem la privilegion de dubo. Kaj se ĝi efektive estas eterna? Ĉu vi jam pensis pri tio?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.