Dia tonuso de patrineco

Mi komencas ĉi tiujn liniojn petante al Sanktega Maria, la Plejalta Patrino de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ke Ŝi alportu al la homaj koroj la subliman komforton de sia patrina spirito. Tio estas la universala zorgemo, kiu briligas la altan koncepton pri familio, kiu devas konduki nin. Kaj Ŝi subtenu la popolojn sur la Tero, kondukante ilin al Paco.

Tela: Giovanni Sassoferrato (1609-1685)

Ĉu en la Tago de Patrinoj, ĉu en la Tago de Virinoj, aŭ en iu ajn alia tago en la jaro, mi volas saluti ilin tiel, omaĝi ilin, ĉar ja ili formas la patrolandon. Kelkaj, kiuj honoras min per sia legado, povus argumenti: “Sed mi ne estas patrino”. Ĉu ne?! Nu, ĉiu virino portas en si la dian forton de patrineco. Kiom da ili ne havas idojn kaj tamen iliajn Animojn plenigas la amo al sindediĉo al proksimulo, aŭ eĉ al Laboro, kiel tiu en Legio de Bona Volo? Kio estas LBV, se ne ia granda patrino?

Patrino, familio kaj nacioj

Neniu stabila institucio firme staras kaj kreskas sen stabilaj, decidpovaj virinoj, ĉar ili lernis sublimigi siajn plej internajn suferojn kaj transformi ilin en signifoplenajn realigojn favore al la Homaro, laŭ la ekzemplo de Sanktega Maria.

Kiuj emas senvalorigi  la sencon de familio, tiuj ne scias, kion ili faras. La primitiva klano estis la unua familia nukleo. Ekde tiuj, formiĝis la komunumoj kaj ekaperis la socio. Kiel voli la plifortigon de nacioj, se oni ne respektas familiojn?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.