La Sankta Biblio diras, ke Jesuo NE mortis

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.

En mia verko Mortintoj ne mortas, mi emfazas, ke se Dio revivigis Jesuon el inter la mortintoj, ipso facto, tio signifas, ke ekzistas vivo trans la “morto”. Ni atentu pri tio, kio estas skribita en la Evangelio laŭ Johano, 13:1: “Kaj antaŭ la Paska Festo Jesuo, sciante, ke Lia horo venis, por ke Li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte Siajn Fratojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino”.

Tela: Frank P. Ordaz

    

Ĉu vi rimarkis? La Evangelio ne diras, ke Li mortos, sed ke “Li transiros el ĉi tiu mondo al la Patro”. La Kristo de Dio venkis la morton. Per tio li kapabligas nin al superado de ia ajn malfacilaĵo ŝajne ne transpasebla. Tio estas la senkontesta “Mesaĝo pri Malplena Tombo” — titolo de la cirkulero, kiun mi skribis je la 25-a de Aŭgusto 1997, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo, antaŭ la lunda mateno. En ĝi, emocioplene, mi klarigis: pro la Resurekto de Jesuo, morto ne plu estas tragika eniro en Nenion; ĉar vere, tio estas la brilega revelacio, ke feliĉo en Dio, la Provizanto de ĉiaj bezonoj, estas eterna, same kiel eternaj estas la realigoj de Bono, sur la Tero kaj en la Kosmo. Ni respektu la vivon, kaj ĝi nin benos. Kiam la Ĉiela Amiko montris la Malplenan Tombon, tiam Li estingis la neeblaĵojn, ĉar Li resurektis, laŭ Sia promeso, el la morto en eternecon. Kaj ni kun Li. Danke al Dio!

Arquivo/AP
Reprodução BV

Nikola Tesla

Koncerne la fakton, ke Paŭlo diris: “vidis forputron”, “ne vidis forputron”, li aludis al la homa korpo1. Kiam ni forpasas, la korpo forputras, tio estas, malbonodoras; dum malkomponiĝo, ekaperas vermoj. Al la Kristo, tio ne okazis. Li resurektis. Kelkaj homoj konsideras, ke la Dia Majstro ne havis materian korpon similan al nia. Aliaj opinias tion blasfemo. Sed ni rajtas rezoni: ekzistas tiom da korpaj formoj, kiujn ni ne povas vidi nur per la okuloj — ekzemple, la mikroskopaj kaj tiuj, kiujn antaŭvidas abstrakta kalkulado. Ekzistas ankaŭ demando pri la vento: neniu vidas ĝin; tamen, ĝi estas reala, kaj ni perceptas ĝin pere de ĝiaj efikoj, same kiel elektro kaj magnetismo. Nikola Tesla (1856-1943), plenumis sennombrajn eksperimentojn por esplori ĝiajn apartajn ecojn, kaj multaj teknologiaĵoj devenis de tio. Rilate la lumon, ni vidas ĝin, sed nur post Einstein (1879-1955) ni ekkonis, kiom da ecoj ĝi havas en plej diversaj kampoj de fiziko, kiujn ni tute ne imagis. Ekzistas amaso da aferoj, kiujn niaj sentumoj ankoraŭ ne identigas! Ĉu nur ni, teranoj, loĝas en la Universoj? Aŭ ĉu ĉio, kio en ili loĝas devas nepre simili al ni?

La Spiritoj mem de niaj geamatoj plu vivas. Tamen, ankoraŭ malmultaj homoj posedas la dian kapablon sufiĉe elvolviĝintan por vidi la elkarniĝintojn. Kaj kiomfoje la Animoj alproksimiĝas al ni, kaj ni ilin forpelas, kruele timante, pro la ridinda timo pri “fantomoj”. Se uzi argumenton, ni ja devas timi obsedantajn, malignajn spiritojn, kiuj deziras malbonon al ni. Sed la ombraj estuloj neniam atingos sian celon, kaj eĉ ne alproksimiĝos al ni, ĉar ni estos prilumitaj per Bono, se ni alte harmonios kun Diaj Spiritoj, niaj Gardanĝeloj, Benataj Animoj, Protektantaj Diaĵoj. Ĉi tiu estas la grava instruo, kiun mi emfazas en mia verko La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo”2 (2018).

Kiom da homa nescio oni devas urĝe renversi! Jesuo parolas pri ia Eterna Spirita Regno. Kiel povus ne ekzisti Spiritoj?

Reprodução BV

Graham Greene

En la verko Apokalipso sen Timo (2000), mi reproduktis ĉi tiun meditaĵon de la laŭdata verkisto Graham Greene (1904-1991): “Nia mondo ne estas la tuta Universo. Eble troviĝas iu loko, kie la Kristo ne mortis”.

Tiu belega, multobla, senfina dimensio ekzistas; kaj Jesuo, la Bona Paŝtisto, lasis tion klare esprimita en Sia Bona Mesaĝo laŭ Johano, 14:1 ĝis 3. Temas pri konsola revelacio al Liaj sekvantoj, kiuj, tra jarmiloj, persistas ĝis la fino:

Jesuo trankviligas la Disĉiplojn

1Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.

2Ĉe la domo de mia Patro [la Kosmo] estas multe da loĝejoj [dimensioj]; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras por pretigi por vi lokon.

3Kaj, se Mi iros kaj pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie Mi estas.

Tia majesta loko komenciĝas en nia koro, lige al Dio.

_______________________
1 La aŭtoro aludas al fragmento el la Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 13:29 ĝis 37, en kiu Apostolo Paŭlo prezentas eksterordinaran paroladon en la sinagogo de Antioĥio en Pisidio.
2 La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo” (2018) — Verko de Paiva Netto, per kiu li invitas nin studi, versiklon post versiklo, “La Mision de la Sepdek Disĉiploj de Jesuo” (Evangelio laŭ Luko, 10:1 ĝis 24). En tiu biblia fragmento, li malkovras la agadon de la “nevidebla lupo”, la obsedanta spirito, kiu puŝas en tragedion multajn personojn, familiojn, sociojn, registarojn, landojn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.