Mensa sano kaj spiritualeco

Grava esploro de la Instituto de Psikiatrio (IPq), en la Hospitalo de Klinikoj de la Fakultato de Medicino de la Universitato de San-Paŭlo (en San-Paŭlo, Brazilo), sub la titolo “Mensaj perturboj en grandegaj urboj”, montris, ke 30 procentoj el la ekzamenitaj kazoj de loĝantoj en tiu ĉefurbo kaj en ties urbregiono prezentas iaspecan psikiatrian perturbon, en la 12 monatoj antaŭ la intervjuo. Tiu estas signifoplena nombro, kiu meritas ĉies atenton.

Shutterstock

Tamen, alia perspektivo igas nin konsideri, ke parto de tiuj okazaĵoj eble estas miskatalogita kiel perturbo. Oni devas kontroli ankaŭ la tuton de naturaj manifestiĝoj de spirita sensiveco miskondukata, kiu bezonas ekvilibron kaj specifan prizorgadon.

Divulgação

D-ro Julio Peres

La programo Konekto Jesuo, de TV Bona Volo, parolis kun fakulo pri tiu temo. Li estas D-ro Júlio Peres, klinikpsikologo, doktoro pri Neŭrosciencoj kaj Konduto en la Instituto de Psikologio de Universitato de San-Paŭlo (USP), kiu plenumis postdoktoriĝan studon en la Centro por Spiriteco kaj Menso en la Universitato de Pensilvanio en Usono, kaj postdoktoriĝan studon pri klinikradiologio en Unifesp. Li diris al la spektantoj: “Ekzistas tre grava esplor-linio — kaj al ni tre plaĉas tiu temo, ni laboras tiusence — kiu celas precize la distingodiagnozon inter spirita krizo, kiu inkluzivas mediumecon, konekton kun Spiritoj, Spiritecon, kaj psikoza okazo, nome psikiatria perturbo. Estas tre grave distingi unu situacion disde la alia, ĉar se iu persono havas mediuman manifestiĝon, spiritan krizon, li ne nepre montros psikozan, psikiatrian situacion. Tamen, se li ricevos medikamentojn tiudirekte, eble li kreos historion, ian estontan vojon psikiatrian. Sed se tiu individuo efektive suferas psikozon kaj ne ricevas medikamenton, tiam la sufero pliiĝas. Sekve, estas nepre necese, ke ni, profesiuloj pri sano, identigu, kiuj estas la distingeblecoj por tia diagnozo.”

D-ro Bezerra de Menezes

Tiuj vortoj memorigas nin pri la atesto de D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (1831-1900), digna kuracisto, kiu en la 19-a jarcento verkis la libron Frenezeco sub Nova Vidpunkto (psika-fiziologia studo), kiu evidentigis kazojn, en kiuj certaj mensmalsanoj havis spiritan kaŭzon, je malalta nivelo, kontraŭ kiu necesis alispeca aliro: “Mia intenco estas montri la specialan naturon de frenezeco sen cerba lezo — starigi fundamentojn por distinga diagnozo inter ambaŭ tipoj — kaj proponi kuracrimedojn kontraŭ tia nekonata speco de frenezeco”.

Oni do konkludas, ke tiu temo (kune kun Spiritualeco) estas vere inda je zorgaj esploroj, sen ia antaŭjuĝo. Fine, ni scias, ke multo estas ankoraŭ studenda. En la kampo de Neŭroscienco, ekzemple, ne mankas truoj de necerteco. Kaj multenombraj pacientoj dependas de tiu klopodo, ĉar eble ili suferas pro radikalaj terapioj, kaj tamen la vojo devus esti tute alia.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.