Spinozo, Laocio kaj la dieca naturo de materio

Reprodução BV

Baruch Spinoza

En mia paĝo “Scienco kaj Fido sur la vojo al ekvilibro”, mi klarigis pri Baruch Spinoza (1632-1677), aŭtoro de ampleksaj metafizikaj sistemoj, kiuj influis kaj plu influas grandajn pensulojn. “Mi ne scias, kial materio devas esti neinda je dieca naturo, ĉar ekster Dio ne eblas la ekzisto de ia ajn substanco enhavanta diecan naturon... Tial, oni neniel rajtas aserti, ke... la kontinua substanco... estas neinda je dieca naturo, se ĝi estas eterna kaj senfina”, elstarigis la fama filozofo.

Reprodução BV

Albert Einstein

Je la 29-a de Aprilo 1993, en mia kolumno en la ĵurnalo Correio Braziliense, mi skribis, ke dum longa tempo oni konsideris materion kiel obstaklon al la Spirito. Tamen, nun ĝi ne plu estos tia, laŭgrade kiel oni perceptos kaj respektos ĝian altan funkcion. (...)

La malbono ne troviĝas en la materio, aŭ en tio, kio restis el ĝi, post la reformo en la Fiziko-Scienco, farita de Einstein (1879-1955), sed en la maniero, kiel ni uzos ĝin.

Mondo de ŝajnoj

Arquivo BV

Juliano Bento

Reprodução BV

Heisenberg

La granda malbono, kiu ankoraŭ malfaciligas al tro skeptikaj cerboj duonvidi horizontojn en la sfero de Spirito, estas la emo akcepti nur faktojn el la vidpunkto absolute fizika. Ili forgesas, ke la “Tuto” efektive submetiĝas al la agado de Sublimaj Potencoj. Tiuj Fortoj metas nin en sintenon malsaman ol tiu, kiun ŝtoniĝintaj mensoj havas, kiel veran eblecon, kaj tamen tia perspektivo estas nenio alia ol grandega deliro. Kion oni komprenas kiel ion neekzistantan, jen tio estas la realo. Jam ne mirigas la eltrovo, per Kvantuma Meĥaniko, ke “malpleno” estas realaĵo. La avangarda Scienco jam difinis la atomon precipe kiel malplenaĵon. Sed kio vere estas la malpleno? Pri tiu temo, komentas la brazila fizikisto Juliano Carvalho Bento, kiu honoras min per sia legado kaj aŭskultado de miaj verkoj: “Scienco nuntempe pruvas, ke oni povas observi en la fizika ‘malpleno’, tio estas, en la absoluta vakuo (kiun mem ne eblas detekti en la Naturo, ĉar ĝi ekzistas nur en idealaj kondiĉoj), la ekziston de ia restaĵo da energio, kiu, laŭ klasika fiziko, ne povus esti. Tion eblis konstati nur per la alveno de la Kvantuma Meĥaniko, ĉar se tia kompleta vakuo ekzistus, ĝi kontraŭus la Principon de Necerteco de Heisenberg, kiu evidentigas, ke devas ekzisti ia minimuma energio, pro tiu fizika postulato, fundamento de la Kvantuma Teorio. Pruvo pri tio okazis per la tiel nomata efiko Casimir, per kiu oni konstatis, ke du metalaj, neŭtralaj, paralelaj plakoj en vakuo sin reciproke altiras, pro tio ke aperas forto kaŭzata de tiu energio en la vakuo. La supozata ‘nenio’ kaŝas multajn aferojn. Kiel asertis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 10:26: ‘(...) nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita’”.

Agado de la videbla en la nevidebla

Reprodução BV

Laocio 

En Dao De Jing, ankaŭ nomata La Libro de la Vojo kaj de ĝia Virto, la ĉina filozofo Laocio (570-490 a.K.) instruis: “Tridek radiojn konverĝajn en la centro,/ Havas unu rado,/ Sed nur la malplenoj inter la radioj/ Estigas ilian moviĝon./ Oleisto faras poton per manipulado de argilo,/ Sed la malpleno en la poto estas tio, kio donas utilon al ĝi./ Muroj estas amasoj kun pordoj kaj fenestroj, / Sed nur la malpleno inter la amasoj / Donas al ili utilecon -– / Tiaj estas la fizikaj aĵoj,/ Kiuj ŝajnas esti la ĉefaj,/ Tamen ilia valoro troviĝas en la metafiziko”.

Tiu temo estas ja instiga, kaj kondukas nin al altaj meditoj pri la homa vivo kaj pri la rolo, kiun ni plenumas en la teksaĵo de la Universo. Mi revenos al tiu temo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.