Vera esprimo de Justeco kaj de Amo

Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero

Multaj homoj ankoraŭ miksas Amon kun pasiveco aŭ senpuneco, sed ĝia signifo estas precize mala. Nu, oni ne povas koncepti justan socion sen tio, ke ĝi ricevas la sanktan lumon de la Nova Ordono de la Dia Leĝdonanto.

Per simpla dedukto aŭ per plej pura logiko, nome logiko kiu ne rifuzas rekoni la ekziston de ia Saĝo super la tuta surtera kono, ni observas, ke Jesuo, Ŝtatestro je la plej alta nivelo, zorgis pri la revelacio de Sia Plejalta Instruo en formo de leĝo, por starigi ordon:

— Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34).

Tela: Vasily Polenov (1844-1927)

   

Ni do staras antaŭ la plej granda el Liaj preceptoj, nome la fundamento de la Leĝa Konstitucio de la Kosmo. Li same atribuis regularon al la leĝo:

— Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj (Evangelio laŭ Johano,13:35, laŭ la Biblio de Jerusalemo).

Sekve, ni devas tuj ligi la koncepton pri Justeco al tiu pri Amo. Tamen, mi parolas al vi pri tiu Justeco, kiu fontas el altaj instruoj, kiujn oni ne rajtas miksi kun barbaraĵoj farataj je la nomo de la Ĉiela Patro kaj de la Juro, laŭlonge de jarmiloj.

ESA/Hubble & NASA

El la libro “Sociologio de la Universo”

Reprodução BV

Mi skribis, en la verko Sociologio de la Universo, ke ni devas esti toleremaj, sed kiam oni pruvas, ke okazis krimo, oni devas plenumi la Leĝon (justan Leĝon, memkompreneble), ĉar senpuneco estas la tombo de la nacioj.

La kuraĝa Montesquieu (1689-1755), rimarkigas:

— Unu situacio ne estas justa nur pro tio, ke ĝi estas laŭleĝa, sed devas esti laŭleĝa, se ĝi estas justa.

Reprodução BV

Konfuceo

Kontraŭ maljusteco oni devas senlace batali per armiloj de la Ordono de Jesuo (laŭ Johano, 13:34 kaj 35), ĉar same instruis Konfuceo (551-479 a.K.), laŭ registro de liaj sekvantoj:

— La celo de puno estas estingi la punon mem.

Arquivo BV

Gandhi

Amon oni neniam konsideru kiel ion malfortan. Male, Gandhi (1869-1948) ne farus la jenan konkludon:

— Se unu sola homo atingos la plenecon de Amo, tiam li nuligos la malamon de milionoj da homoj.

Ni do tenu en la menso, kiel mi emfazas en la libro Sociologio de la Universo, ke Frateco estas Leĝo. Etiko estas ĝia disciplino. Justeco estas ĝia apliko. Neniu estas pli malfeliĉa ol tiu, al kiu mankas Fido kaj Karitato.

Ora Sago kaj la Ordono de Jesuo

Nia amiko Spirito Ora Sago, per la mediumo Chico Periotto, rememorigas, ke necesas havi:

— La Novan Ordonon unuflanke kaj disciplinigan manon aliflanke. Tio estas Jesuo. Tiel ni iras antaŭen. La tuta revolucio staras en tio: scii tion, kion Jesuo sentas, pensas kaj volas. La Nova Ordono de Jesuo ŝanĝas (plibonigas) la Spiritojn, kiuj travivas elprovaĵojn. Estas grave, ke discipliniga mano akompanu la manon de la Nova Ordono de Amo.

Per mia artikolo “Edukado kaj volontula laboro gajnas prestiĝon”, mi klarigis, ke la Vortoj de la Sublima Pedagogo postvivas ĉar ili disvastigas fortan moralan mesaĝon (mi ne diras “moralistan”), etikan, socian, homaman kaj spiritan, kiun ĉiuj popoloj bezonas.

Arquivo BV

Alziro Zarur (1914-1979)   

Kiam ni studas ilin, ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de “vi amu unu alian, kiel Mi vin amis, ni komencas ensorbi — laŭ la fluado de la tempo, kiun Zarur nomis “la granda Ministro de Dio” — la koncepton pri Justeco kunigitan al tiu pri Bonkoreco. Sekve, ne kiel kuneraranto, sed enigante en nian Animon tiun altan civilizigan aliancon, kiel la bonfaran senton, kiu naskiĝas el la koro kreita de ia Dio, kiu, laŭ la difino de Jesuo, estas Religieca kaj Kompatema, kaj per Johano Evangeliisto nomiĝas “Amo” (Unua Epistolo de Johano, 4:8). Por fari la penson pli klara, mi denove rememorigas ĉi tiun admonon de Konfuceo, al kiu mi frue aliĝis. Li asertas, el sia alta, miljara saĝeco:

— Oni pagu Bonkorecon per Bonkoreco, sed malbonon per Justeco.

Tiu fama ĉina pensulo memkompreneble ne aludis al venĝo, kiu estas kontraŭa al la senco de vera Justeco.

La rajto je sindefendo

Per improviza parolado, kiun mi faris en la urbo Rio de Janeiro, Brazilo, mi diris, ke la Dia Justeco estas precize la vera esprimo de Amo, kiu ofte edukas severe.

Ĉi tie jen mi donas necesan klarigon: ni ne forgesu ankaŭ tiun inican instruon, kiun Frato Zarur proponis kiel la 7-an Ordonon de Viroj kaj Virinoj de Bona Volo de Dio.

— Pardoni estas transmeti juĝadon al la Leĝo de Dio. Sed la Patro ne malpermesas, ke Liaj filoj sin defendu kontraŭ malbonuloj.

(...) Persona maturiĝo iom post iom montros al ni tian Sanktan Aspekton de la Ĉiela Patro, nome la pedagogian kvaliton de Lia Amo kaj de Lia Justeco, kune.

Arquivo BV

En la verko Vojo, Vero kaj Vivo, Emmanuel, per sia senriproĉa plumo, klare skribis:

— Senfina estas la kompatemo de Jesuo ĉe la moviĝado de la surtera vivo. En la centro de ĉiu nobla elmontriĝo de la vivo, batas Lia amema koro, plenplena je la suko de pardono kaj bonkoreco. La homoj estas novaj branĉoj de la glora arbo. Kiam ili perfidas siajn devojn, tiam ili sekiĝas, ĉar ili foriĝas de la arbosuko; ili ruliĝas sur la grundo de seniluziiĝoj, por puriĝado per fajro de riparaj suferoj, ĝis ilin denove alprenos Jesuo, kun Sia kompatemo, por renoviĝado.

Reprodução BV

Allan Kardec (1804-1869) skribis, en la libro La Ĉielo kaj la Infero:

— La korfavoro de Dio estas senfina, sed ne blinda. (La emfazo estas nia.)

Justeco ne signifas venĝon

Arquivo BV

Tamen, la danĝero aperas kiam la homo, ankoraŭ neperfekta, ĝenerale venĝema, “alprenas” la lokon de Dio aŭ de Juro, kiu celas la perfektan Justecon, la ekvilibron de institucia strukturo. Tiam okazas la tuta malbonfarado, kiu konstante malfeliĉigas la popolojn. Ni atentu pri tio, kion konkludis la franca, germandevena filozofo Dietrich de Holbach (1723-1789):

— Venĝo taŭgas nur por eternigi malamikecojn en la mondo. La frivolan plezuron, kiun ĝi donas al ni, ĉiam sekvas porĉiama pento.

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro

Fine, mi substrekas, ke Jesuo mem ne estas faktoro por malamoj kaj militoj. Li predikis, per Sia Nova Ordono, Amon je senfina potenco. La surteraj estuloj kreis pri Lia Mesaĝo ian reduktaĵon, kaj pro tio ili estos juĝitaj.

Elmontri la altan signifon de Lia Evangelio kaj de Lia Apokalipso, sen fia malamo, tio estas, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de Lia Nova Ordono pri Frata Amo, estas ia elstara servo, kiun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito proponas al la monda socio, ĉar Jesuo, la Ekumena Kristo — sensekta kaj tial kompateme ŝvebanta super ĉiuj kredoj kaj nekredoj en la kampo videbla, surtera, kaj same en la kampo nevidebla, spirita — estas nobla kaj tre aktuala ideo, laŭ irado, kiu meritas studon kaj travivadon flanke de ĉiuj kontraŭsektaj Animoj, liberigitaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj, sekve emaj studi kaj lerni, kun la menso kaj koro malfermaj, sen flegado de antaŭjuĝaj opinioj.

_____________
* Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, verko lanĉita en la jaro 2009, okaze de la kvindekjariĝo de tiu proklamo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.