De la Nova Ordono de Jesuo al Paco

Jesuo estas la Viva Pano, kiu malsuprenvenas por nutri kreitojn homkorpajn kaj spiritajn, ĉar la morto ne interrompas Vivon. Li diris:

"Mi estas la Viva Pano, kiu malsupreniris de la Ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne" (Evangelio de la Ekumena Kristo, laŭ Johano, 6:51).

Tela: Peter Paul Rubens

La Sankta Biblio, komprenata kaj travivata laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, estas la abunda tablo, el kiu, sub la protekto de la Dia Amo, ni ĉiuj povas nutriĝi:

"Jen Mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun Mi. Al la venkanto Mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel Mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono de gloro. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la Eklezioj de la Sinjoro." (Apokalipso de Jesuo laŭ Johano, 3:20 ĝis 22 – Letero al la Eklezio en Laodikeo.)

Perfekta regulo por studado kaj travivado, kiu forigas malamon kaj fanatikon el la interpretado de la Bibliaj Tekstoj, ni ripetas, estas la Nova Ordono de la Dia Estro, la Plejalta Ordono de Dio, la Universala Scienco de la Ekumena Kristo:

"Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj" (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34 kaj 35, Biblio el Jerusalemo).

Divulgação

Sérgio Vieira de Mello

Ekzistas homoj, kiu supozas, kvazaŭ tio estus fatalismo atribuata de ili al malpravaj mistikuloj, ke milito estas nedisigebla de la Homo, sen alia ebleco por rapida progreso. Kompreneble, ili iluziiĝas. Eble ankoraŭ mankas al ili la firma decido kontraŭstari ĉian baron kaj batali sentime por pli paca tempo. Tio postulas decidan dozon da aŭdaco: alfronti tion, kion iaj ruinigaj "miljaraj kutimoj decidis", ke ĝi estas neforigebla vojo por la homamasoj. Sed multaj homoj havas tian maltimon. Sérgio Vieira de Mello (1948-2003), brazila diplomato mortinta en paca misio, serve de UN, en Irako, estis unu el tiuj. Mi ne asertas, ke murdema inklino subite malaperos el la tersurfaco, krom per supera manifestiĝo de iu volo supera ol la nia: tiu de Dio. Mi tamen ne akceptas radikalajn modelojn, alnomatajn kiel neforigeblan realismon, kiuj paralizas la socion. Ni diru, argumente, ke se milito alvenus, tiam ni devus alfronti ĝin per la tuta necesa kuraĝo. Nepre ni ne forkuru. Tamen, iam Frateco kaj Justeco plibonigos la tumultan destinon de individuoj, de familioj, de patrujoj.

Kiam la kreito puriĝas, tiam ĉio aliiĝas ĉirkaŭ li.

shutterstock

Dia Atentigo

Do, fine de ĉi tiu paĝo, mi emfazas pri la Dia Atentigo lasita de Sinjoro ĉiam zorgema pri la bonstato de popoloj: "Mian Pacon mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Via koro ne maltrankviliĝu kaj nek timu. Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondo!". (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 14:27 kaj 1; kaj laŭ Mateo 28:20).

Tamen, per la altega valoro, kiun ni ĉiuj konas, Li ne permesis al si flankelasi la vipon, sed forpuŝis la komercistojn en la majesta Templo de Jerusalemo (Evangelio laŭ Johano, 2:15).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.