Pura Karitato ne akceptas egoismon

Fonto: Libro “Kiel Venki Suferon”
Reprodução BV

Budho

Kiu integriĝas en la veran spiriton de Karitato ne plu akceptas egoismon. En li vivas Dio. Kaj tiu senco pri Frateco, Solidareco, Malavareco, kiu estas Dio, vivas en ĉiuj homoj kaj favore al ĉiuj liaj homfratoj. Budho (ĉirkaŭ 563-483 a.K.), la luma mentoro, kiu naskiĝis en Hindujo, diris: “Sufero estas universala; la kaŭzo de sufero estas la egoismaj deziroj; la forigo de sufero situas en la liberiĝo for de deziroj; la maniero liberiĝi de deziroj estas per perfekta mensa disciplino1.

Reprodução BV

Johano la Evangeliisto

Dio estas Karitato. En sia Unua Epistolo, 4:8 kaj 16, Johano la Evangeliisto, klarigis, ke “Dio estas Amo”. Nu, Karitato estas sinonimo de Amo. Ĉiuj homoj bezonas ĝin, la mondo bezonas Karitaton. Jen estas la Dia Strategio por perfekta kondukado de popoloj, kiam la homoj ekkomprenos, ke plena Politiko estas tiu, kiu zorgas pri la civitanoj kaj scias, ke li krom korpo havas ankaŭ Animon. Fronte al tiu kompleta Estulo, ni havos ian nacion integriĝintan en Solidareco Ekumena, do Socia, Altruisma. Kiam tio okazos, tiam la sufero, inkluzive de la psika sufero, preterpasos. Fine, ni travivas la trian jarmilon. Io devos ŝanĝiĝi, eĉ se post mil jaroj.

Vivian R. Ferreira

Starigi Imperion de Bona Volo

En sia plej profunda senco, Karitato devus esti unu el la ĉefaj reguloj de Politiko, ĉar ĝi ne limiĝas al la simpla kaj laŭdinda ago doni panon. Ĝi estas sento, kiu ― per prilumado de la Animo de la politika reganto, parlamentano kaj juristo ― kondukos la popolon al reĝimo, en kiu Solidareco estas la fundamento de Ekonomio, laŭ kompreno de ĝia plej ampleksa signifo. Tio postulas restrukturigon de Kulturo, pere de Ekumena Spiritualeco2 kaj de Pedagogio de Amo3, en popolamasa medio kaj kiel akademia lernobjekto. (...) Tiel ni starigus ian Imperion de Bona Volo sur ĉi tiu mondo. Kial ne? Ĉu pro tio, ke la troa skeptikemo de iuj homoj kaj la nekontentigebla avidemo de aliaj ne permesas tion? Nu, la evoluon de la homo oni ne povas deteni. Ĝi antaŭeniras, ĉu pace, ĉu laŭ doloraj vojoj, bedaŭrinde. Sed antaŭen ĝi iras.

Kiel instruadis Alziro Zarur, Bona Volo ne estas bona intenco. Bona Volo estas volo firma, decidoplena, scianta tion, kion ĝi volas, sub la lumo de Vero kaj Amo. Ĝi neniel rilatas al bona intenco, per kiu, laŭ popola diraĵo “oni pavimis la inferon”.

________________
1 Perloj en literaturo (rakontoj kaj kronikaĵoj), de Antonio F. Rodrigues, publikigita de Petit Editora.
2 Ekumena Spiritualeco ― Legu pli pri tiu temo en la ĉapitro “Apokalipso kaj Povo de Dio”, en la furora verko Profetaĵoj sen Mistero, de Paiva Netto, kaj ankaŭ “Pri la Amplekseco de la Templo de Bona Volo”, publikigita en la dua volumo de Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, paĝo 277.
3 Pedagogio de Amo ― En sia verko Urĝas Reeduki! (2010), Paiva Netto montras sian avangardan pedagogian proponon, kiu prezentas novan modelon de lernado, surbaze de Ekumena Spiriteco, kunliganta koron kaj intelekton. Tia eduka vojo havas esence du segmentojn: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de la Ekumena Civitano. Oni aplikas ĝin sukcese en la lerneja reto kaj en la sociedukaj programoj de Legio de Bona Volo (LBV). “Ĝi baziĝas esence sur la valoroj, kiuj devenas de Frata Amo, alportitaj al la Tero fare de diversaj lumaj homoj, aparte de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”, kiel substrekas la kreinto de tiu propono, la edukanto Paiva Netto. En Pedagogio de Amo, oni fokusas infanojn ĝis 10-jara aĝo, per kunigo de sento kun ilia kogna elvolviĝo, por ke sentemo kaj amo estu partoj de la tuta kono kaj de la medioj, kie ili vivas, inkluzive de la lerneja medio. La direktoro-prezidanto de LBV kutimas diri: “Stabileco en la mondo komenciĝas en la infana koro”. Dum la kontinuado de la lernoprocezo, Pedagogio de la Ekumena Civitano celas la edukadon de adoleskantoj kaj plenaĝuloj, kaj ĝi stimulas la individuon travivi Ekumenan Civitanecon, surbaze de plena praktikado de Tutmonda Solidareco. Legu pli pri tio en Urĝas Reeduki!. Pliaj informoj: www.paivanetto.com/eo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.