Venki malfacilaĵojn

"Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu Vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio."
Jesuo (Mateo, 4:4)

La Kristo, per Sia Ekumena Preĝo, la Patro Nia, parolas al ni pri la ĉiutaga pano, tio estas, precipe pri la transsubstanca pano, nome la nepereema manĝaĵo, la nutraĵo, kiu nutras la Spiriton. Koncerne la subtenadon de la korpo, post la provizo al la Animo, ni serĉos ĝin per nia propra klopodado, kaj ni neniam forgesu tamen helpi la proksimulon, konduki bezonanton sur pli lumajn vojojn. Travivi la Karitaton de Dio reprezentas unu el la kialoj de la vivo de komunumoj sur la Tero. Laŭ tio, kion mi verkis en la libro Jesuo, la Dia Profeto (2011), eĉ se plej malbonaj estas la cirkonstancoj en la mondo, ni ne rajtas perdi la Esperon. Kun ĝi en la koro, ni devas prepari nin por venki ĉian ajn malfacilaĵon.

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Nutri la forton de Espero kaj de Realiganta Fido

Fronte al plej variaj situacioj, kiam doloro, angoro kaj malespero alvenas, ofte sen antaŭaverto, estas nepre necesa la solidara ago de homoj por helpi, spirite kaj materie, sian proksimulon. Kaj, kune kun tiu tuja apogo, necesas nutri la forton de Espero kaj de Realiganta Fido, kiuj movas la homon al sinteno sub la protekto de la Ĉiela Patro kaj stimulas lin kuspi la manikojn kaj realigi siajn plej justajn petegojn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.