Ĉio dependas de mensa sinteno

Fonto: Medito de Bona Volo, prenita el la revuo BONA VOLO, eldono 196, de Decembro 2004. | Aktualigita en Majo 2018.
Reprodução BV

Ruth Bernhard

Mi forte ŝatas penson de la fama germana fotografisto, loĝinta en Usono, Ruth Bernhard (1905-2006): “Certe mi mortos juna, sendepende de la aĝo, en kiu ĝi okazos”.

Tiu penso kongruas kun tio, kion mi ofte diras al la gejunuloj en la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj), sendepende de ilia jaraĝo: Junulo estas tiu, kiu konservas la idealon de Bono. Sekve, kronologia kalkulado de la vivo fakte ne difinas, ĉu vi estas juna aŭ maljuna, malgraŭ iuj defioj naturaj rilate aĝon. Ekzistas maljunaj junuloj kaj maljunuloj junaj. Ĉio dependas de la mensa sinteno.

Tial, kiam ni parolas pri junuloj en la Institucioj de Bona Volo, tiam ni ne konsideras ilian vivotempon. Ni ja aludas al ĉiu homo, kiu ne perdis la idealon fratan. Ili estas ĉiuj, kiuj deziras progresi sur la vojoj de Paco, ĉi tie sur la Tero aŭ jam en la Patrolando de Vero, ĉar fakte neniu mortas. Tie la progresado same daŭras. Jen unu rapida klarigo: mi substrekis la substantivon “idealo” kune kun la adjektivo “frata”, konsiderante la fakton, ke ekzistas “idealoj”, kiujn oni devas ne sekvi, kiel tiuj, kiuj laŭdas perforton, netoleremon kaj antaŭjuĝon.

Laura Pedrotti
Arquivo BV

Gandhi  

Kaj kiam mi turnas min al homoj, kiuj preferas la vojojn de konkordo en ĉi tiu mondo plena de brutaleco, mi ne aludas al malkuraĝuloj, nek al maldiligentuloj, ĉar serĉado de pacigo postulas kuraĝon, tion deklaru Gandhi  (1869-1948).

Troviĝas multaj korpe junaj homoj en nia laborejo, kaj mi estas kontenta pri tio, ĉar kulturo plivastiĝas pere de ili, sed troviĝas ankaŭ multaj anoj de la Tria Aĝo, kiuj estas junaj laŭ Spirito kaj tre aktivaj. Nu, nu!

Elstaraj homfiguroj en la Historio faris revoluciojn en granda aĝo.

Mi uzas la Antologion de Bona Volo (1955) por ilustri senkonteste mian vidpunkton pri la reala signifo de juneco:

“Kiu dum sia ekzistado scipovis kulturi unu apud la alia Spiriton kaj korpon, tiu ne rajtas kaj ne devas je la 60-a aĝojaro konsideri sin maljunulo. Oni ekzemple pensu, ke ‘Kant, la fama filozofo, verkis en la aĝo de 74 jaroj, sian Antropologion, sian Metafizikon, sian Etikon; ankaŭ je la 74-a jaro Tintoretto pentris tolaĵon pli ol 20 metrojn longan kaj ĉirkaŭ 10 metrojn larĝan, nome la faman Paradizon; ankoraŭ en la aĝo de 74, Verdi verkis sian operon Otelo, kaj en la aĝo de 80, sian majstroverkon Falstaff, krom, en la aĝo de 84, tri senmortajn religiajn paĝojn: Avemarion, Stabat Mater kaj Te Deum; Katono, en sia 80-a aĝojaro, komencis studi la grekan lingvon; Lamarck, je la 78-a, publikigis la Naturhistorion de Senvertebruloj; Goethe nur je la 80-a kompletigis sian ĉefverkon Faŭsto; Tennyson, je la 80-a, verkis sian faman verkon Crossing the Bar; Fontenelle, unu el la enciklopediistoj, diris, je sia 90-a aĝojaro, ke li neniam sentis ian mankon de memoro aŭ rezonado; kaj la historian pentraĵon Batalo de Lepanto faris Ticiano, en la 88-a aĝojaro!’”

Reprodução BV

Indas pensi pri tio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.