Karitato kaj strategio

La destino esti virino kaj la universala dimensio de Frata Amo estas temoj, kiuj konverĝas kaj oni devas rememori pri ili en ĉi tiu 60-a sesio de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri la Situacio de Virinoj (CSW, laŭ anglalingvaj komencliteroj), okazonta inter la 14-a kaj la 24-a de marto, en Novjorko/Usono. Cetere, plej ofte sidas en inaj manoj la respondeco zorgi pri infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj, kaj de ilia laboro kaj pergajno dependas edukado, sano kaj bonfarto de la familianoj.

Sekve, doni povon al tiu natura aktivulo de homaj rajtoj estas urĝa tasko, por ke estiĝu ia Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, kiu postulas spiriton de reala Karitato, kaj pri tiu temo mi okupiĝos en ĉi tiu artikolo, surbaze de sperto dum jardekoj da laborado en Legio de Bona Volo (LBV).

Vivian R. Ferreira
Rick Bajornas/UN Photo

Antonio Patriota

Antaŭ tio, mi volas interparenteze saluti la ambasadoron Antonio Patriota, konstanta reprezentanto de Brazilo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, prezidanto de la mejloŝtona 60-a eldono de CSW kaj malnova defendanto de egaleco seksa. Kiam li donis ekskluzivan intervjuon al la revuo BONA VOLO Virino, li donis al ni la honoron alporti gravajn konsiderojn pri tiu kunsido, kiuj riĉigas tiun publikaĵon.

Nemalhavebla rimedo

Patrino Tereza el Kalkuto

Je la 5-a de septembro 2013, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj lanĉis la jaran celebradon pri la Internacia Tago de Karitato. LBV estis invitita partopreni ĝin kaj paroladis pri la forto de Kompleta Karitato favore al la plenumado de internacia agendo por daŭripova elvolviĝo, okaze de ceremonio okazinta en la sidejo de UN en Novjorko. La 5-a de septembro rilatas al la dato de morto de virino, kiu fariĝis simbolo por subtenado de malriĉaj kaj senprotektaj homoj: Patrino Tereza el Kalkuto (1910-1997), premiita per la Pac-Nobelpremio en 1979.

Pri tiu grava iniciato, la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, deklaris:

ONU / Rick Bajornas

Ban Ki-moon

— Karitato plenumas gravan rolon en apogado al valoroj kaj laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Donado de tempo aŭ de mono; volontula engaĝiĝo en unu el ĝiaj propraj komunumoj aŭ je la alia flanko de la mondo; karitata kaj bonkora agado sen atendo de rekompenco; ĉi tiuj kaj aliaj esprimoj de tutmonda solidareco helpas nin je nia kunspertata klopodo vivi harmonie kaj konstrui estontecon pacan por ĉiuj. Mi salutas ĉi tiun unuan celebradon de la Internacia Tago de Karitato.

Karitato kongruas kun amikeco. Kaj ne nur supraĵe. Ĝia agado esence ligiĝas al la elkora faro por klarigo kaj apogo al malpli scihavaj homoj.

En la nova eldono de la verko Civitaneco de la Spirito, mi dediĉas unu ĉapitron al la signifo de la vorto Karitato, surbaze de koncepto, kiun mi disvolvadas ekde la jardeko post 1960, kaj mi invitas la leganton mediti pri tiu rimedo miaopinie nemalhavebla por alĝustigi la meĥanismojn en socio, kiu ankoraŭ nun estas regata de individuismo, ĉu en privata, ĉu en kolektiva cirkonstanco. Cetere, tia individuismo daŭre kontribuas al tio, ke multaj homoj sin turnas al indiferenteco, al sekeco en la animo, tio estas, al manko de Solidareco, de Frateco, de Grandanimeco en homaj kaj sociaj rilatoj. Jen estas ĉi tie kelkaj pecoj pri tiu temo. Mi esperas, ke ili plaĉos al vi:

Karitato ne estas sento de stultuloj. Ĝi estas strategio de Dio, kiu starigas en la koroj la idealan kondiĉon por ke oni laboru, regadu, entreprenu, administru, prediku, praktiku Sciencon, ellaboru Filozofion kaj travivu Religion, en spirito de Grandanimeco.

Kiam ekzistas Frata Amo, senduba klopodemo kaj nedubebla kompetenteco, kiu elvolviĝas kun laboremo kaj zorgemo — eĉ kiam oni alfiksas simplan najlon en lignaĵon (kredu vi pri via propra valoro!) — tiam ne ekzistas limoj por la fundamento de iu pli bona mondo.

Volonte fari Bonon estas unu el la plej belaj paĝoj pri Amo, kiun la homo povas skribi. (...) Karitato, lige kun Justeco, estas la brulaĵo por profundaj ŝanĝoj. Ĝia agado estas subtila, sed efika. Karitato estas Dio, kiam oni evidente komprenas ĝin kiel Amon, ne kiel venĝon.

Efektiva reformo

Malhumaneco kaŭzas malhumanecon. Resume, jen estas la klarigo pri la nuna stato de nia planedo. Tamen, per la riĉeco de nia Spirito, ni povas konstrui pli ŝatindan estontecon. Sed nenia reformo estos daŭripova, se ne ekzistos la senco pri Karitato en la Animo.

Karitato estas la altira centro de la konscio politika, socia, filozofia, scienca, religia, tiel ke — se la homo ne komprenas ĝin — li devas klopodi por kompreni ĝin, por ke li mem plu konservu sian propran intimecon. Ne ekzistas pli esperdona ĉielo ol la koro, kiam ĝin lumigas la fortoj de Bono. Tio estas la dia sento, kiu tenas nin vivantaj. Dum nia tuta vivo, precipe okaze de doloro, anstataŭ plendi, ni ne forgesu karitaton kaj praktiku ĝin fervore. Temas pri granda kuracilo por la Animo.

Karitato estas pruvo pri la potenco de la Spirito konstrui esperplenajn epokojn por la civitanoj en la tuta mondo. Ne ekzistas pli bona inspiro por bona politiko ol ĝi. Ĉu absurdaĵo? La tempo montros, ke ne. Cetere, ĝi jam montras tion nun.

Karitato: bonega politiko

Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

Laŭ tio, kion mi diris  en la jaro 1981, en intervjuo, al karmemora, itala ĵurnalisto, kiu enradikiĝis en Brazilo, Paulo Rappoccio Parisi: Fariĝis neprokrasteble lumigi Kapitalismon per la torĉo de morala, etika spirito de Karitato, kiu venas el Dio — kiu signifas Amon kaj Justecon en Vero kaj en Kompatemo —, por ke la senbrida deziro pri kapitalo, tio estas, troavido kaj korupto, ne malfortigu, de tempo al tempo, la Demokration, kun la sekvoj, kiujn ni tre bone konas. Male ni plu horore vidados neon al rajto je libereco, al vivo, al sano, al lernado, al laboro kaj al feliĉo, flanke de amasoj da homoj, kiuj aŭdacis naskiĝi.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Temas pri bonega Politiko. Tiu decido eduki, reeduki, instrui, spiritigi survoje al Paco, kiu rezultas el la kunfratiĝo de multenombraj kulturoj, kiuj konsistigas civilizon aparte unuecan, tutmondan. (Kaj ni neniam forgesu, ke nia vivo ne estas ekskluzive materia, ĉar ĝi komenciĝas en la Alto, antaŭ ol ni fariĝas karno.) Iam estontece, ili kuniĝos kun tiuj, kiuj kuraĝe disvolvos tiun temon, ĉar ni bezonas lerni la Leĝojn, kiuj regas, el la Spirita Mondo, nian vojon surteran. Alziro Zarur parolis al ni pri la Politiko de Dio sen malamoj kaj netoleremo. Jen ĝi. Tion pruvos la tempo per Profesoro Amo aŭ Profesoro Doloro. Ni multon devas lerni unuj de aliaj homoj kaj nacioj, anstataŭ nin reciproke masakri. Do, ia politiko de konsento por Frateco en internaciaj rilatoj, en kiu ekzemple sporto kaj zorgemo pri la naturmedio havu eĉ pli grandan efektivan partoprenon  en la vivo, en la daŭripova disvolviĝo de la popoloj kaj landoj. Ni estas komplementaj estuloj. Iam estontece, tiun realaĵon oni pli bone komprenos kaj travivos, pli efike kaj solidare. Male, kio povos okazi al la Homaro estas regado de malamo, konscia kaj senrespondeca ekstermado tra la tuta mondo, krom malmultaj esceptoj, ĉar ĉiam ekzistas solvo, ĉar ĉiam ekzistas Bona Volo kaj sekve Ekumenismo de Paco en la koroj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.