Ŝajnas, ke tio okazis hieraŭ...

Fonto: “Jornal de Brasília”, eldono de la 28-a de Junio 2011. | Aktualigita en Majo 2018.
Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi nun celebras unu plian jaron da laboro en Legio de Bona Volo (LBV). Tio estis la mateno de la 29-a de Junio 1956 – Tago de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Mi naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Kiam mi estis 15-jara, per intuicia ago, mi ŝaltis la radioaparaton. Elsendis tiam Radio Tamoio. Ni travivis la juniajn festojn. Surprizite, mi aŭdis la sonadon de Paca Nokt’! ― de Joseph Mohr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863) en tempo ankoraŭ for de la Kristnasko. Kaj tuj ekvibris la parolo de Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora fondinto de LBV. Tiu fakto ŝanĝis mian vivon, kaj ankaŭ la vivon de multaj aliaj, kiuj esperis parolojn esprimantajn tion, kion ili bezonis aŭskulti pri Tiu, rilate al kiu, laŭ la diraĵo de Johano la Baptisto, ni ne rajtas “malligi la ŝuojn”, nome Jesuo! Zarur sonigis “Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj Paco sur la Tero al la homoj de Bona Volo!” (Evangelio laŭ Luko, 2:14). Tiumomente, kvazaŭ fulmo falis sur min, sed ne mortigis min. Male: mi perceptis, ke mi estas ne nur produktaĵo el karno, kvankam ie kaj ie oni trovas la penson de iuj homoj, ke ĉi tiu mondo estas ia viandvendejo. Mi havas Spiriton. Ne kiel rezulton de ĥemiaj cerbaj kombinoj, ĉar inteligenteco situas trans la korpo, kiel se estus ia psika menso ekster la korpa cerbo. (...) De tiu momento, kio vekiĝis en mi ne povus aperi el ia materia peco, kiu iam transformiĝos en voran furiozon de vermoj. Ho! Ni estas io multe pli supera, kio harmonias kun steloj! Estas nepre necese havi do en ni ian agordilon, kiu resonadu laŭ la grandeco de ĝia melodio. (...) Precize en tiu momento, mi turnis min al mia karmemora patrino, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994), kaj decidoplene asertis: “Kun tiu mi iros!”.

Arquivo pessoal

La karmemoraj gepatroj, Sinjoro Bruno kaj Sinjorino Idalina, geedza paro-modelo de Legio de Bona Volo, ĉiam donis bonan ekzemplon al la gefiloj. Surfote, sincera demonstro de amo al la direktoro-prezidanto de LBV.

Dum jaroj da legiana vivo, mi lernis, ke neniu faras ion ajn sola. Okaze de mia 66-a datreveno de laborado en ĉi tiu Institucio ― kiu batalas senĉese por ia pli bona mondo kaj por ia Homaro pli feliĉa ― mi kundividas ankaŭ tiun atingon kun ĉiuj, kiuj per siaj preĝoj kaj apogado al niaj iniciatoj, formas la grandan familion de la Bona Volo de Dio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.