Kristnasko estas plivastiĝo de la Ekumena Frateco

La etoso de la 25-a de decembro*1 devas esti tia de Kompleta Frateco, kiu nuntempe, pli ol iam ajn, estas nemalhavebla en la mondo, por ke la Homo efektive transformiĝu en mondcivitanon, fakte sciantan sin defendi de vastepidemia ekspluatado.

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

Ne nur la korpo malsaniĝas, ankaŭ la socio. Celante kontribui por plibonigi tian situacion, ni starigis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, Templon de Bona Volo (TBV), nome Templon de Senlima Ekumenismo, aŭ ankaŭ Templon de la Koro, pretan akcepti ĉiun ajn homon kaj spiriton, tio estas, la Kapitalon de Dio. TBV, kune kun la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco estas la plej multenombre vizitata monumento en Braziljo, laŭ datumoj de Setur (Sekretariejo de Turismo en la Federacia Distrikto).

Thiago Bianchi

Templon de Bona Volo

Ni substrekas la nepran bezonon, ke oni travivu la Konstantan Kristnaskon, la ĉiutagan Kristnaskon por prizorgi la (korpan kaj spiritan) malsaton de la Popolo, kiu estas ankaŭ ĉiutaga.

Leĝo de Universala Solidareco

La Nova Ordono de Jesuo*2 estas la komuna faktoro kapabla frate unuigi kaj pacigi la korojn. Ĝi estas Religio de Amikeco, de Bona Kunvivado, kiun elstarigis Johano Evangeliisto, en Apokalipso. Ĝi estas Leĝo de Universala Solidareco, sekve de spirita, morala kaj socia solidareco.

Reprodução BV

Giuseppe Mazzini

Religio taŭgas por forigi konfliktojn, kiuj naskiĝas en la egoisma interno de la Homo. Giuseppe Mazzini (1805-1872), itala patrioto kaj revoluciulo, asertis:

— Vivon al ni donis Dio por ke ni uzu ĝin bonfare al la Homaro.

Arquivo BV

Alziro Zarur

La karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur, instruadis, ke:

— La Homo kreiĝis tiamaniere, ke li nur povas esti feliĉa, se li praktikas Bonon.

Reprodução BV

Aŭgusto Comte

Kaj Aŭgusto Comte (1798-1857), filozofo de Pozitivismo, konkludis:

— Vivi por aliaj homoj estas ne nur Leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo.

Ĉu antropofago manĝu per manĝilaro?

La Homo realigas la mondon: se li estas spirite malbonfarta, tiam la socio ne povas mem bone farti. Ĉi tio estas matematike preciza.

Reprodução BV

Leonardo da Vinci

Sen travivado de Frata Amo, la Homo estos ĉiam mislokita. (...) Tio estas rezulto de la nenatura vivo, kiun la homamasoj vivas. Sufiĉas vidi la stultan agresadon al la Naturo, kiu ne ĉesas... Kio estas tio, se ne memmortigo? Ni ne estas nur korpoj sed egale Spiritoj, pri kiuj la moderna socio malmulte atentas, ĉar ĝi limigas sian koncepton al cerbo kaj menso, do al agado nur organa, nenio pli ol tio. De tio venas la memvora kulturo, kiu nin minacas. Iu homo jam demandis, analizinte la homan konduton laŭlonge de la Historio, ĉu estas progreso, ke antropofago manĝu per manĝilaro.

Ernst Izgur, spiritpensulo, mencias tre aktualan korelverŝon de unu el la plej grandaj geniuloj de Renesanco, Leonardo da Vinci (1452-1519):

— Kiaspeca civilizacio estas ĉi tiu, en kiu ĉio, kion la Homo konstruas, taŭgas por lia propra detruiĝo?

La granda instruo de 2 mil jaroj da Kristanismo

Nu miaj amikinoj kaj miaj fratinoj, miaj amikoj kaj fratoj, kiam ĉeestas manko de Amo, tiam ĉeestas abundo da malamo. Kaj rezultas de tio surtera mizero. Riĉa estas tiu, kiu amas.

Se, kiel mondcivitanoj, en tempo de tutmondigo, ni sukcesos fine esti pli humilaj kaj grandanimaj, tiam ni sukcesos elpreni el la Kristnasko ĝian grandan instruon por ĉiu tago. Jen restas la granda instruo: estas necese, ke la Kristnasko de nia Dia Majstro multobliĝu kiel plivastiĝo de Frateco, ĉar ne eblos postvivado sen ĝi.

Profeto Jesaja kaj la malpurigado de la Tero

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Profeto Jesaja

Kontraŭ tutmondigo de senlimaj ambicioj, ni devas almeti tiun de Solidareco sen landlimoj. Male, restos neniu homo por raporti pri tio, kio okazis. Tion diras Profeto Jesaja, en sia fama libro, 24:3, 5, 12, 13 kaj 20:

3 Tute dezertigita estos la lando, kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris.

5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj (do, ne pro Dio); ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.

12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.*3

13 Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.

20 Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos.

Tio signifas, ke la fama antaŭvidanto el la Antikva Skribo, kun precizeco antaŭ miloj da jaroj, antaŭvidis la malpurigon de aero, de tero, de akvo, de la Homo, la ruiniĝon de la ekologia sistemo, la vundon al la ozontavolo kaj aliajn barbaraĵojn kaŭzatajn de la malprudento de la surteraj estuloj, kaj tiuj faktoj konfirmas la aktualecon de la antaŭdiraĵoj en la Evangelio kaj en la Apokalipso de Jesuo, en la Nova Testamento.

Ne senkaŭze la Kristo diris:

— La Ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.*4 (Bona Mesaĝo, laŭ Mateo, 24:35)

Verniso da civilizacio de la moderna troglodito

La etoso de Kristnasko devas konstante inspiri Religion, Filozofion, Sciencon, Ekonomion, Arton, Sportojn, kaj aparte Politikon, do ĉiujn sektorojn de la universala kulturo.

Se oni ne komprenas la bezonon klopodi konstante travivi la veran spiriton de la 25-a de decembro, en tempo de dissplitiga materiismo, tiam oni montras, ke oni havas, malgraŭ la granda nuntempa teknologia progreso, nur vernison da civilizacio sur tavolo da senkonscio, kiu enviigus plej konvinkitan trogloditon.
__________________________

*1 “En la libro Kronikaĵoj & Intervjuoj (Eldonejo Elevação, disponebla en la portugala lingvo), kie troviĝas ĉi tiu artikolo, la leganto povos ankaŭ trovi, sur paĝo 263 ĉi tiun gravan komenton, kiun Paiva Netto faras pri Kristnasko: “Kristnasko estas plivastiĝo de Frateco. Tiu ĉi sento, kiu devas esti konstanta, povas fari, ke ni postvivu, kiel civilizuloj. Ekumena Solidareco resumas la proponon, kiun Legio de Bona Volo de longe prezentas al Brazilo kaj al la mondo. Ion plian oni devas kunligi kun la idealo de tiom da bonaj homoj, kiuj deziras vidi iun pli bonan Brazilon kaj iun pli feliĉan Homaron, por ke ili, je certa momento de la vivo, ne sentu sin seniluzia, senespera, preskaŭ venkita. Eble pro tio, ke ili ne perceptis la altan signifon de la Spirito pri Karito, kiu estas pli ol sento, ĉar temas pri efektiva strategio, kapabla fari, ke postvivu la Homo kaj ĉio, kio estas necesa por la vivo”.

*2 Nova Ordono de Jesuo Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto: 13:34 “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. 13:35 Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. 15:7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 15:8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 15:10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia Amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia Amo. 15:11 Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. 15:12 Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amis. 15:13 Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. 15:14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. 15:15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi. 15:16 Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 15:17 Tion Mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. 15:9 Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo” (aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Kristo de Dio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15: 7, 8, 10 ĝis 17 kaj 9).

*3 Noto de la aŭtoro — En pasinta tempo, urbojn ĉirkaŭis muroj. Ili havis pordojn, kiujn oni malfermis kaj refermis, por ke la popolo envenu kaj elvenu. Ilin oni fermis nokte kaj ankaŭ dum sieĝado de malamikoj, kiam ĉi tiuj intencis invadi ilin. Nu, kiam la Profeto diris, ke “la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj”, tio signifas, ke la urbo estas sendefenda (tio estas, la mondo mem), jen kial en ĝi “en la urbo restis dezerteco”.

*4 Ĉi tiu peco el la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 24:35, estas parto de la Oratorio “La Mistero de Revelaciita Dio”, kies aŭtoro estas Paiva Netto, kun orkestra aranĝo de Vanderlei Pereira, kiu jam disvendiĝis je pli ol 500 mil kompaktaj diskoj en Brazilo.

____________________________________________________
*José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radikomunikanto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro, RJ, Brazilo. Li estas Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI Inter), de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Beletra Akademio en Centra Brazilo, de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.