Jubilo de Vivo

Kiam ni fine integriĝas en Fratecon, tiam ni renkontas Dion. Mi ne aludas al homforma dio, kreita laŭ la bildo kaj similanta la erareman homon. Kaj do jam ne premas nin la bezono nei aŭ pruvi Lian ekziston. Simple, Lin ensorbas nia Spirito, kiel ĝi ensorbas aeron, kiu ankoraŭ permesas, ke ni vivadu, ke ni plu vivadu digne. Jubilon de vivo ni donas al ĝi.

ESA / Hubble e NASA

Jen la fakto: ekzistas homoj, kiuj mortigas aŭ sin reciproke detruadas dum gloraj sunaj tagoj. Kantas birdoj, floroj burĝonas, granda beleco ĉirkaŭe kaj tiu homo ne perceptas ĝin. Ĉio jen prezentiĝas kaj invitas lin bonfaradi kaj vivi feliĉe.

Johannes Plenio-Unsplash
Escultura: Bertel Thorvaldsen (1770-1844).

“Christus”, Bertel Thorvaldsen (1770-1844)

Jesuo admonas per sia Evangelio, laŭ Mateo, 6:23: "Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!" Jen ĉio aspektos al vi malluma, se vi havados vian animon malluma. La Ĉiela Patro proponas al vi ĉiajn riĉaĵojn de Sia vivo; kaj vi obstinas plendadi, kaj postulas pli? Ju pli granda plendado, des malpli da produktado. Ĉu vi rimarkis, ke tiuj, kiuj multe plendas tre malmulton aŭ nenion realigas? Mi ne parolas pri justaj petoj.

Jubilo de vivo estas tiu, kiun ni donas al ĝi. Do, se ĝi estas tre defia, tio ne signifas, ke ĝi ne fariĝos riĉa je realigoj kaj feliĉo. Ĝi devas esti vivata grandanime. Ĉar ĉiam estas okazo sperti bonfaradon.

Kaj kiam ni sentas Dion, kiu estas Amo je senfina potenco, tiam la vivo atingas ritmon kaj amplekson de Eterneco. Tio estas, ĝi atingas spacon kaj tempon, integriĝon en la Tagon de la Sinjoro, laŭ tio, kion ni legas en Apokalipso, 1:10.

Respekti sian propran vivon

Ni devas scipovi mezuri la intensecon de la vivo laŭ tio, kion oni scipovas spirite ĝui. Tial memmortigo estas unu el la plej gravaj krimoj, kiujn homo povas fari kontraŭ si mem. Pro tio estas necese respekti la vivon. Jen estas penso de mia propra aŭtoreco, el la libro Kiel Venki Suferon: Ni do honoru tiun eksterordinaran donitaĵon de Dio al ni, nome la vivon, kaj sekve Li ĉiam venos helpi nin per plej neimageblaj kaj efikaj manieroj. Estas necese grave, ke ni simplanime komprenu Liajn indikojn kaj apliku ilin bonvoleme kaj efike, laŭ tio, kion Li esperas, ke ni faru. Ĉiama harmonio kun la Dia Potenco nepre povas prepari nian Spiriton, por ke ĝi trovu kondiĉojn por postvivi doloron, eĉ dum plena eksplodado de homa malekvilibro.

Stimulo el Londrina

Mi transskribas la vortojn de amiko, radiĵurnalisto Josuel Rodrigues, el la urbo Londrina, subŝtato Paraná, Brazilo, elsenditajn per mallong-onda radio 1270, pri la verko Kiel venki suferon: "Tiu libro atingis mian vivon en ĝusta momento. Estas nekredeble, kiel ĝi traktas la temojn malĝojo, timo, fine ĉion, kio koncernas suferon, rekte, kondukante la leganton al trovo de vojo por efektive venki la malĝojojn en la vivo. Mi treege dankas. Mi estas tre feliĉa, ĉar ĉiutage mi sukcesas kundividi tiujn instruojn kun aliaj homoj. Mi disvastigos tiujn pensojn per mia programo ĉe Radio Brasil Sul, por ke multaj aliaj homoj povu kompreni la mirindaĵon kaj belaĵon, kiu troviĝas en frata amo, pace kunigi tiom da malsamecoj, kiuj ekzistas en ĉi tiu mondo.

"Mi dankas LBV-on, ke ĝi faras, ke tiaj mesaĝoj atingu la homojn, kaj la Ĉiopova Kreanta Majstro benu la laboron de ĉiu homo en ĉi tiu mirinda Institucio".

Kara Josuel, viaj vortoj estas stimulo al tiuj, kiuj same kiel vi, klopodas per disvastigado de solidara amo plibonigi la socian kondiĉon de la Homo kaj de lia senmorta Spirito.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.