La Senfina Espero

Ekzistas homoj, kiuj diras, ke “Espero estas tiu, kiu laste mortas”. Sed ni, ĉi tie en la Religio de la Tria Jarmilo, korektas, elokvente, ke Espero neniam estingiĝas, ĉar ĝi estas Jesuo, la Ekumena Kristo, la Sublima Ŝtatestro!

shutterstock

Konforme al tio, mi skribis en la tria volumo de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito (1991):

La ekzisto de Religio de la Universala Amo estas manifestiĝo de nevenkebla kredo pri pli bonaj tagoj, plenaj de digno por la Eterna Spirito de la homo. (...) Ĉu rezigni pri la Bono pro malfacilaĵoj? Kial? Ni flankenlasu la korpremojn, ni forĵetu niajn kompleksojn en la rubujon. Se kapitulacus tiuj, kiuj venis antaŭ ol ni, kaj venkis plej malbonajn malfacilaĵojn, kiuj ĉiam defie aperas sur la vojo al progreso, kie ni troviĝus?! En la epoko de kavernaj homoj. Tial, ni ne malvigliĝas. Male, nia devo estas ne cedi. Pro tio la faktoj efektive ŝanĝiĝas, kaj miraklo, kiun oni deziras per unu tuŝo, konkretiĝas: la miraklo de laboro, nutrata per Realiganta Fido.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.