Les Misérables hieraŭ kaj hodiaŭ

Pensoj de Bona Volo, prenitaj el la revuo JESUO ALVENAS!, eldono 125, de junio 2016.

Kiom da aferoj ni bezonas ankoraŭ lerni en ĉi tiu mondo! Se ne paroli pri tio, kion ni bezonas lerni pri la Alia, la Nevidebla.

Reprodução BV

Victor Hugo

Kiam Jesuo diris: “Al ĉiu homo laŭ liaj agoj” — Li ne determinis senkriterian punon al iu ajn, nur pro tio, ke Li decidis tiel... Tion kaŭzis la fakto, ke se ne evidentiĝus tiu koncepto de la Majstro, io multe kreskus: senpuneco, kun ĉiuj siaj korolarioj. Ĝiaj ofte tragikaj rezultoj reprezentas regadon de senhonteco, en tio, ke oni arestas homojn, kiuj ŝtelis panon, kiel en Les Misérables, de Victor Hugo (1802-1885), kaj oni cinike lasas libera tiun, kiu prirabas la patrujon. Ĉi tiuj kondukas homamasojn al mizero kaj al senespero. Pro tio, ke oni tenadas ilin malkleraj kaj seninformaj, ili bezonas longan tempon por kompreni la damaĝon al ili kaŭzatan de tiuj, kiuj devus ilin favori. Pro tio, ne sufiĉas instrui, urĝas spiritualigi. Kiu efektive altigas la Spiriton, tiu evitas uzi sian konon kvazaŭ survoja rabisto.

Arquivo BV

Konfuceo

La Evangelio de Jesuo postvivas, ĉar ĝi dissendas fortan mesaĝon spiritan, moralan (mi ne diris moralisman), etikan, homecan, socian. Kiam ni ĝin studas, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, do la Tutmonda, tiam ni komencas ensorbi — laŭ la fluado de la tempo, kiu “estas la granda Ministro de Dio”*1 — la koncepton pri Justeco ligita al Bonkoreco, neniam kun la tolerado pri malbono. La solvenda problemo  estas, ke ni ne fariĝu kunagantoj en misfaroj, sed ke ni enmetu en la Animon tiun altan ligon kun la sento de bonvolemo, kiu naskiĝas el la homa koro, kreita de ia Dio, kiu, laŭ la difino de Jesuo, laŭ Johano Evangeliisto, estas Amo. Dezirante fari mian penson pli klara, mi diras al vi, ke mi ĉiam staras flanke de Konfuceo (551-479 a.K.), kiu asertis, el la alta pozicio de sia jarmila saĝeco, ke “oni pagu Bonkorecon per Bonkoreco, sed malbonon per Justeco”.

Por iom daŭrigi ĉi tiun plej gravan temon, mi diru, ke antaŭ multaj jaroj, okaze de improviza prediko, kiun mi faris en Rio-de-Ĵanejro/RJ, en Brazilo, mi asertis, ke la Justeco de Dio estas la vera esprimo de Amo. Atentu, ke mi diris de Dio, ne de iu ajn kreito, kiu arogas al si tiun econ, kaj aŭdacas sidi sur Lia Trono kaj decidi pri la homa vivo, kiel se tiu estus Li mem. Klara estas la admono de Jesuo, la Dia Profeto, en Sia Evangelio, laŭ Marko, 13:21 ĝis 23, en la ĉapitro, per kiu Li anoncas Grandan Afliktadon, pri kio ni ofte parolas en ĉi tiu publikaĵo:

“21 Kaj tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; Ne kredu;

“22 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.

“23 Sed gardu vin; jen Mi ĉion antaŭdiris al vi”.

Reprodução BV

Auta de Souza

 (...) Maturiĝado montros al ni, iom post iom, ĉi tiun Sanktan Aspekton de la Ĉiela Patro, nome la pedagogian kvaliton de Lia Amo kaj de Lia Justeco. La Spirito Auta de Souza (1876-1901) montras al ni vojon por deĉifri tiun universalan meĥanismon, per kiu Dio transformas ŝuldantojn, laŭ Lia Leĝo, en admirindajn agantojn por ĝi:

Kontrastoj

Auta de Souza (Spirito), mediume skribita de Chico Xavier

“Ekzistas la doloro nekonata,
“Vundanta tra la mondo la animojn,
“Kaj la amara ploro de Spirito,
“Kiu en vivbatalo estas laca;

“Kaj estas ankaŭ la aŭror’  feliĉa,
“Kiu per floroj faras vivon paca,
“La ĝojo heloplena, senkompara,
“En lumo konsoldona envolvita.

“Da doloro troviĝas tamen tro,
“Kaj ĝi superas la feliĉajn horojn.
“Kaj estas tiom multe da doloro,

“Ke ripozanta koro, kiu ĝuas,
“De tia ripozad’ devas forkuri,

“Por mildigi suferojn de kunhomo”.
(La substreko estas nia.)

Ĉu vi bone rimarkis? Jen estas la vojo de la Politiko de Dio: la homo komprenu la Meĥanismon de Savo de Lia Kreinto, kiu alvokas:

“Ke ripozanta koro, kiu ĝuas
“De tia ripozad’ devas forkuri,

“Por mildigi suferojn de kunhomo”.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kaj se ni parolas pri tia sublima sentado kaj agado, ni konstante memoru la Novan Ordonon de la Dia Estro, kiu estas parto de Lia Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:13 kaj 9: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. (...) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo.”

Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo — kiu difinis tiun rimarkindan Leĝon de la Kristo kiel “la Esencon de Dio” — tre ĝuste kompletigis: “Kaj Jesuo fordonis Sian vivon eĉ por tiuj, kiuj sin konsideris Liaj kontraŭuloj”.

Neniu estas eterne kondamnita

Bonega estas la konkludo de tiu ĉiam rememorata verkisto de Poemoj de Atoma Erao. (...) Laŭgrade kiel la tempo pasadas, pere de sinsekvaj vivoj, ĉiuj iom post iom komprenas kaj travivas, kun Doloro aŭ kun Amo, la liberigajn instruojn de la Ĉiela Pedagogiisto, pro Liaj vortoj kaj pro Liaj ekzemplodonoj.

Arquivo BV

Andreo Ludoviko

Oportuna estas la klarigo de Frato Clarêncio, dum klarmensa dialogo kun Hilário, en la verko Inter la Tero kaj la Ĉielo, la Spirito Andreo Ludoviko*2: “Ni ĉiuj troviĝas en granda marŝado de kresko al la senmorteco. En la senfinaj vojoj de instinkto, de inteligenteco, de racio kaj de sublimado, ni ĉiuj konserviĝas ligitaj al la leĝo de renaskiĝo, laŭ neevitebla kondiĉo por progreso. Ni entreprenas multoblajn spertojn, kaj ni ilin ripetas, tiomfoje kiom estas necese, dum la granda irado al Dio”.

Reprodução BV

Dante Alighieri

Neniu estas kondamnita al eterna damniĝo, se ne estus tiel la demono estus multe pli potenca ol Dio, kaj la Dia Kreaĵo estus ia sataneca komedio, se tion permesas al ni Alighieri (1265-1321) (...).

Notoj de la aŭtoro

*1 “La Tempo estas la granda Ministro de Dio”, estas penso ofte citita de Alziro Zarur.

*2 Mediume skribita de Chico Xavier.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.