Kio estas “prezenti la alian vangon”

Laŭ la vidpunkto de dieca Amo, kiu ne miksiĝas kun malkuraĝo fronte al maljusto kaj perversemo, mi jam parolis al vi pri tiu teksto de la Evangelio de Jesuo, laŭ Luko, 6:29: "Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian" (...). Tio signifas same diri, ke ni neniam devas harmoniiĝi kun malamo. "Prezenti la alian vangon" estas konduki tiujn, kiuj klopodas ofendi nin, al la percepto, ke ili faras ofendon al si mem, ĉar malamo estas armilo turnita kontraŭ la brusto de tiu, kiu malamas. "Prezenti la alian vangon" estas kuraĝa ago, ia ekzerciĝo pri pacienco; ĝi ne estas ago por homoj sindetenemaj kaj akomodiĝemaj.

Simpluloj estas tiuj, kiuj batalas por fari sin kore puraj, kaj tiaj ili devas esti, ĉar ili vidos Dion vizaĝo kontraŭ vizaĝo, laŭ tio, kion Jesuo revelaciis per la Feliĉoj, en la Prediko sur la Monto, unu el la plej rimarkindaj paĝoj en la tutmonda spiritliteraturo ("Profetaĵoj sen Mistero", 1998). Kaj mi plu diras:

La Sankta Biblio — ĉar la manifestiĝo de Dio, kiu estas Amo, estas profeteca — estas pro tio sublime resumita en la Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena, do universala Kristo, la Dia Ŝtatestro: "Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia (...). Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. (...) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo." (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15: 13 kaj 9).

Tela: Michelangelo Grigoletti (1801-1870)
Reprodução BV

Marteno Lutero

Kiu sukcesas vere kompreni tion, tiu ekkonos la Sanktan Skribon, ĉar ĝi tuta estis farita por ke ni atingu la plenan staton en kiu ni amos unu la alian kiel la Ĉiela Amiko amas nin. Utopiaĵo?! Iam estonte tio estos la plej potenca realaĵo, kaj same la pli kaj pli bezonata kunfratiĝo de koroj, tiel ke Lia Sankta Moŝto la Papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005) asertis en Fulda, Germanujo, lando de Marteno Lutero (1483-1546), je la 18-a de novembro 1980: "Ekumenismo estas urĝa devo".

Arquivo LBV

Johano Paŭlo la 2-a

Planedo Tero travivas tragikan fazon de profunda transiro. Kiu pensas, ke la Apokalipso estas ia stultaĵo, ia deliraĵo de Evangeliisto-Profeto, ĉar li estis grandaĝa, tiuj trompiĝas. La fakto, ke Johano estis naŭdekjarulo, ke li suferis skurĝadon, ke li vivis kiel forkuranto, ofendita, kalumniita, enkarcerigita, tio ege plivalorigas lian ateston antaŭ la Kristo kaj la Homaro. Karceroj nuntempe estas tre malbonaj, malgraŭ la tuta materia progreso ekzistanta kaj malgraŭ la klopodoj de multaj organizoj, kiuj batalas por la homaj rajtoj. Pensu do pri tiu tempo, kiam la vivo valoris malpli ol nun. Ja estas malfacile supozi, ke ĝi povus havi malpli grandan signifon en tempo simila al la nuna, kiam homoj kaj nacioj stulte sin armas pli kaj pli. Tamen, nuntempe ekzistas rimarkindaj institucioj, kiuj strebadas favore al pli altkvalita homa vivo.

Tela: Pedro de Orrente (1580-1645)

Johano

Mi malfermas parentezojn por substreki, ke ni sufiĉe okupiĝas ankaŭ pri la kvalito de la spirita vivo, ne nur de tiuj, kiuj troviĝas en karceroj. Sed de tiuj, kiuj vivas ekster karceroj kaj estas viktimoj de pli fortaj atencoj.

Precize la fakto, ke la Amata Disĉiplo multege suferis, postvivis la 90-an aĝojaron, jam ne alkroĉiĝis al la materiaj allogaĵoj, jen kio ebligis, ke la Plejaltaj en la Spirita Mondo transdonis al li la mesaĝon plej gravan por persona kaj kolektiva postvivado.

Laŭ tio, kion deklaris unu el tiuj homoj, kiuj honoras min per sia aŭskultado, kaj akompanas ĉi tiun modestan laboron de analizado de bibliaj tekstoj por la Simpluloj, ni ne konsultas supraĵe la Libron de Finaj Profetaĵoj koncerne tion, kio estas la bestoj, la trumpetoj, la plagoj kaj multaj aliaj aferoj. Ĉio havas ciklon, kaj devas sinsekvi je kreskanta skalo. Escepte se la Animo jam portas en si ian profundan scion ensorbitan dum aliaj vivoj. Kaj eĉ tiuj, kiuj posedas pli grandan konon pri iu temo deziras komenci per la komenco, kiel ekzemple, en la okazo de Biblio, kiel ni faras, por ne perdi eĉ iomete de tiom da spirita riĉeco.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.