Paco: persona faro de Jesuo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — la Povo de la Kristo en ni”, de 2014. | Aktualigita en Novembro 2018.
Arquivo BV

Alziro Zarur

(...) Skribis Alziro Zarur (1914-1979), en la 20-a Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Plejalta Estro de nia mondo, Jesuo: “Neniu homo, neniu forta grupo, neniu popolo, neniu superpotenca nacio, ĉu komunista, ĉu kapitalista, povos starigi Pacon sur la Tero. Ĉi tio estas persona, netransdonebla ago de Jesuo. Nur la Kristo povas — en la Ĉielo kaj sur la Tero — plenumi tiun mirindaĵon”.

Pro tio, antaŭ du jarmiloj, Jesuo mem trankviligis nin per Sia promeso: “Mian Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondaĝo!” (Evangelio laŭ Johano, 14:27; kaj Mateo, 28:20).

Tela: James Tissot (1836-1902)

Jesuo, la Plejalta Bonfaranto de la homaro, estas la bezonata reformo por pli bonaj epokoj. Tial, ju pli proksime al Li ni staros, des pli malproksime ni staros de problemoj. 

Kiu fidas Jesuon, tiu ne forperdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon mezvoje!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.