Sendependeco kaj Nova Ordono

Estis en la 7-a de Septembro 1959, kiam la ĵurnalisto kaj radipreleganto Alziro Zarur (1914-1979) faris, en la urbo Campinas, Brazilo, en ĉevalkurejo Bonfim, la Proklamon de la Nova Ordono de Jesuo.

Arquivo BV

La ĵurnalisto kaj radipreleganto Alziro Zarur

La elektita tago de li ne povus esti pli taŭga. Kiam oni festas la politikan sendependecon de Brazilo, fariĝas necese, firmigita sur la spirite revolucia Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Sublima Ŝtatisto, inviti la homojn ankaŭ pripensi la preceptojn prezentitajn de Jesuo, strukturo per kiu oni povas konstrui novan mondon. Kial?! Ĉar la Tera registaro komenciĝas en la Ĉielo. Tio ne ŝajnas, sed estas.

Dia Traktaĵo 

Ĉiu laboro nia en la Institucioj de Bona Volo, por pli bona Brazilo kaj pli feliĉa Homaro, baziĝas sur tiu Traktataĵo de la Nova Ordono de Jesuo, en Lia Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12 ĝis 17 kaj 9: "Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi. Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. Tion Mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo".

Tela: Michelangelo Grigoletti (1801-1870)

                                             

Speciala Petego

Ho Jesuo, kies kompato subtenas nin! Estas konsolo al Viaj fidelaj servantoj scii, ke Vi nin elektis. Tiel urĝas reciproki Vian elekton. Kaj ĝi estas, ke ni iru tra la mondo kaj donu bonajn fruktojn, "tiel ke nia frukto restu". Kia grava revelacio! Edifa por la fideluloj, tiuj kiuj tiele konserviĝos — "por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo (Jesuo)". Jen la sekreto de nia laboro, nia persisto, por ke ni meritu tiujn vortojn de la Ĉiela Edukanto.

Vi diris: "Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas" kaj tuj poste Vi petas. Ni imagu la Superegan Reganton de la Tero de supre veninta ĝis nia kvalito de spirito, tiel malsupera al Lia, kaj peteganta por nia fizika kaj spirita bonstato: "Restadu en mia Amo!".

Preĝo Patronia
Tela: Corrado Giaquinto (1703-1766)

                                   

Nun ni faru la Ekumenan Preĝon de Jesuo, la Preĝon de la Sinjoro de ĉi tiu planedo, kiu troviĝas en Lia Evangelio laŭ Mateo, 6: 9 ĝis 13.

Miaj gefratoj kaj geamikoj, ĉiuj povas preĝi la Patronian. Ĝi ne estas limigita al iu ajn kredo, ĉar ĝi temas pri universala preĝo, akorde la ampleksan Spiriton de la Ekumena Kristo. Iu ajn homo, eĉ ateisto (kial ne?!), povas diri ĝiajn vortojn sen senti sin ĝenita. Ĉu ni ne estas de Dio heredintoj? Kaj en tiu preĝo estas la filo, kiu direktas sin al la Patro, kredante je Lia kompatplena ekzistado, aŭ la homo, kun sia alta kondiĉo de vivanta kreito, kiam li tion perceptas, kiu dialogas. Ĝi estas esence Ekumena Preĝo:

"Patro Nia, kiu estas en la Ĉielo (kaj ĉie samtempe), sanktigita estu Via Nomo. Venu al ni Via Regno (de Justeco kaj Vero). Plenumiĝu Via Volo (kaj humile ni diras: neniam nia volo, pro tio ke ni ankoraŭ lernas havi ĝin plene) kiel en la Ĉielo tiel ankaŭ sur la Tero. Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ (la transsubstancan panon, la manĝaĵon, kiu ne pereas, la nutraĵon por la Spirito; ĉar la panon por la korpo ni havigos per la ŝvito de nia vizaĝo). Pardonu niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas niajn ŝuldantojn. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la Regno, la Povo kaj la Gloro porĉiame. Amen".

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.