Altvalora trezoro

Dum la vibrado de la Kristnasko de Jesuo, ne troviĝas pli taŭga oportuno por deziri al vi ĉiuj prosperan NovJaron.

La Savanto de la popoloj pasis sur la Tero, kaj, por alporti al ni spiritan liberigon, Li devis pagi pezan tributon. Sed Li venkis, venkis kaj postlasis la instruon, ke, kontraŭ la skurĝo de doloro, naskiĝas Lumo.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Sufero ne senkuraĝigas la animon de homo en Li integrita, la Ekumena, do universala Kristo, la Dia Ŝtatestro. Male, ĝi levas individuon al la kompatema sino de lia Kreinto. Tie la homo varmiĝas, ĉar renkontas la neestingeblan Lumon de la Ĉiela Karitato. Kaj li fine ekkonas sian veran efektiviĝon materian kaj spiritan.

Kaj li vidas! Li vidas, ke, eĉ ĉe la plano de formoj, trans la striktaj limoj de la tera horizonto, ke li ne plu rajtas malnobligi siajn viziojn pri la Senfina Mondo, kie regas la neesprimebla ĝojo de la konstanta Kristnasko. Kaj li, la kreito, komencas kompreni la devenon de ia povo, kiu ne degeneras en konfuzaj kotejoj de homaj malvirtoj. Kaj tiel li liberiĝadas el malbono.

Estas Kristnasko!

Ankoraŭfoje ne mortis Espero, ĉar Jesuo denove renaskiĝas, kvazaŭ resurektante, ĉiutage, en la koroj de tiuj, kiuj Lin amas.

Tela: Carlo Maratti (1625-1713)

Preĝo

Kaj al Li, Jesuo, ni direktas tiun ĉi petegon.

Gloron al Vi, ho Plejalta Savanto; ĉar, se vi resurektis, kiel efektive okazis, tion Vi faris por
ke ni daŭru vivaj pro Via Amo, pro Via Kompatemo, pro Via Favorkoreco, sed ankaŭ vivaj pro Via Justeco.

Ni kredas al Vi, kaj jen, efektive, la vera trezoro, kiu nin subtenas kaj akompanas tra la eterna ekzistado.

Ni sentas nin fieraj, sen vanteco, ĉar ni estas Legianoj de LBV, Kristanoj de la Nova Ordono de la Religio de Dio, de Kristo kaj de la Sankta Spirito, kunlaborantoj kaj volontuloj de la Dia Bonvolo.

La bataloj taŭgas por fortigi nin per Vi, ho Sankta Liberiganto, kiu malkatenas nin el la mondaj maljustaĵoj.

Servi Vin, Jesuo, estas privilegio de tiuj, kiuj jam komprenas la veran celon de la pilgrimantoj sur teraj vojoj.

Kvankam ŝtonoj vundas la nudajn piedojn, la koro kaj menso lernas, kiel persisti sur la vojo, kiu nepre kondukas la persistanton al la momento, kiam, elaĉetita, li kisas al Vi la manojn kaj, same kiel vi faris antaŭ du jarmiloj al Viaj Apostoloj, li lavas viajn piedojn; ĉar same Vi, la Kialo de niaj vivoj, malsupren paŝadis al ni, dum, por Via Amo, por via Mizerikordo, ni supreniris renkonte Vin.

Jen unu plia ago de Via Senfina Favorkoreco.

Kun Vi ni aspiras resti, laboremaj, ĉar vi malaprobas senfarecon, atendante la trumpetsonon de Jehoŝafat, t.e., la signalon pri tempoŝanĝo. Ni dankas Vin, Sinjoro, por la Fido, kiu diecigas kaj per kiu vi vestis nin, tiel ke ni ne bezonu atendi la morton por pli klare vidi kaj filece servi Vin.

Ni estas Viaj protektatoj!

Nenion pli ni povus aspiri, ĉar Vi estas la altvalora trezoro, kiun homo instinkte serĉas, multfoje eĉ ne sciante difini ĝin laŭ ĝia plena grandeco: la Frata Amo, kiu ankaŭ estas unu el Viaj nomoj!

Gloron al Vi, Jesuo, Ĉiela Resurektinto, kiu liberigis nin, per Via Nepriskribebla Sinofero, el orfeco al la brakoj de la Dia Patro.

Ni ne plu vivos en la malpurejoj de ĉiaspeca netoleremo. Akceptu, nin, Sinjoro, kiel Viajn humilajn Cirenanojn. Gloron al Vi, do, Jesuo, Kompaso por nia senerara marŝado. La Kompason, kiu Vi estas, ni neniam malhavos.

Tiel estu!

Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj sur la tero paco inter Viroj, Virinoj, Gejunuloj, Infanoj kaj inter la Spiritoj, la Animoj Benataj de la Bona Volo de Dio!

Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon!, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo.

Ju pli proksime de Jesuo, des pli malproksime de problemoj!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.