Kio mankas, por ke estu Paco en la mondo?

Arquivo BV

Dietrich de Holbach

Neniam antaŭe la civilizacio atingis tian gradon de teknologio. Kio do mankas, por ke estu Paco? Mankas sublimigi la agadon de progreso per Ekumena Spiriteco, kiu potenciale nin akompanas — ĉu ni scias aŭ ne, ĉu ni volas aŭ ne — ekde antaŭ ol nia naskiĝo, kaj kiun ni devas anonci, kiel kredantoj je Dio. Certe oni komprenu Dion kiel Amon, Veron kaj ankaŭ Justecon, kiu “estas la apogilo por la mondo”, dum “maljusteco, male, estas deveno kaj fonto de ĉiuj katastrofoj, kiuj nin trafas”, laŭ la penso de filozofo Dietrich de Holbach (1723-1789).

Kiel mi skribis en la verko Dialektiko de Bona Volo — Meditadoj kaj Pensoj, lanĉita en la jaro 1987: en la estonteco, kiun ni, prudentaj civiluloj, religiuloj kaj militistoj, esperas, ke ĝi estas proksima, ne plu stariĝos Paco sub la rulmatoj de tankoj aŭ sub la tondrado de kanonoj; sur amasoj da kadavroj aŭ amasoj da vidvinoj kaj orfoj; eĉ ne post grandaj faroj de materia progreso sen Dio. Nome, sen la responda evoluo etika, morala kaj spirituala. La homo ekscios, ke li ne estas nur sekso, stomako kaj intelekto, sub la jugo de tio, kio ŝajnas la sola realaĵo. En li troviĝas eterna Spirito, kiu parolas al li pri aliaj vivoj kaj aliaj mondoj, kiujn li serĉas per Intuicio kaj aŭ per Racio. Nuntempe, ankoraŭ, la paco de homoj estas tiu de lupoj kaj de iuj senprudentaj frenezuloj, kiuj regas popolojn sur la Tero.

shutterstock

Paco, la vera Paco, naskiĝas unue en la pura koro de la homo. Kaj nur Jesuo povas purigi la koron de la Homaro, per forigo de ĉia malamo, ĉar Jesuo estas la Sinjoro de Paco.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.