Kristnasko de Jesuo!

Du signifoplenaj datoj preparas la spiriton de la popoloj por la celebrado de unu plia Kristnasko de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Mi aludas al la Internacia Tago de Solidareco (la 20-a de Decembro) kaj la tagon, kiun en Brazilo oni dediĉas al orfoj (la 24-a de Decembro).

Okaze de Lia unua videbla vizito al nia planedo, la Ĉiela Reganto donis ekzemplon per sia propra vivo pri la valoro de solidareco sen limoj, ĉu lingvaj, ĉu haŭtkoloraj, ĉu politikopiniaj, k.s.. Same Lia estas ekumena sinteno de helpado al la malbonsortuloj sur la Tero.

Pensante pri la vasta kaj senlima signifo de la Kristnasko de Jesuo por LBV kaj por tiuj, kiuj kun ĝi staras por konstruado “de ia pli bona Brazilo kaj ia pli feliĉa Homaro”, mi rememoras pecon el cirkulero, kiun mi verkis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, je la 4-a de Junio 1997. Ĝi estas parto de mia verko “Gvidi sub la protektado de Dio”, nun preparata.

shutterstock

Mi dediĉas al ĉiuj koroj de Bona Volo: (...) Ni levu fervoran Preĝon al la Kristo, nia Sinjoro, ĉar ĉi tiu estas la sekura vojo, kiu nin kondukos al venko. Je Kristo, ni venkos! Kion ni deziras, se ne proponi al la forlasitoj en la mondo Specialan Manĝon, kiu nutru por ĉiam iliajn Spiritojn soifantajn nutraĵon el la Alto: Jesuo, la Pano, kiu venis el la Ĉielo? Kaj tiu Pano, kiu venis el la ĉielo estas ankaŭ Edukado kaj Kleriĝo, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro kun Ekumena Spiriteco! Jen revo, kiu venas al ni de la Kristo de Dio, tiel ke ni faru ĝin ia institucio sur la tuta Tero, kaj por tio ni devas elvolvi ian realisman penson, por nepre konduki homamasojn laŭ la vojoj de la Animo. Ja en ĉi tiu tempo de progresinta teknologio, urĝas, ke la Homaro estu pli sentema pri la grandanimaj sentoj, kiuj antaŭenpuŝas Fratecon kaj Socian Solidarecon, kiuj fakte mankas dum la lastaj tagoj. (...)

Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj kaj prosperan novjaron je Bonfarado!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.