La averto de Schiller kaj la funkcio de la Doloro

Ĉapitro elprenita el la libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco, de la verkisto Paiva Netto, lanĉita okaze de la celebrado pri la 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo, 08/nov./2014, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.

Ni troviĝas en plena epoko de apokalipsa transiro. Tio estis anoncita ekde la tempo de la Profetoj de la Malnova Testamento. Kaj tion anoncis ankaŭ la Evangelio de la Kristo, krom la Epistoloj de la Apostoloj. Sed tiu anonco kulminis en la klarigo pri la homa kaj spirita realeco, pere de la Apokalipso de Jesuo. Pro tio mi faras ĉi tiun longan disertacion pri Doloro, ĉar bedaŭrinde dolora estas la dramo interpretata de la Homaro. Tamen mi tion faras inspirite de la eksterordinara ekzemplo de la Kristo. Do mi tion faras ne por nia malvenko en malvigleco, sed cele al la venko, ĉar mi kapablas vin por preni eĉ doloron, kaj per ĝi levi kuraĝon.

Pri tiu antaŭvidita erao de transformiĝo de la planedo, ekzistas tiuj, kiuj firme fidas pri ĝi, sed ankaŭ estas tiuj, kiuj tute ne kredas pri ĝi. Okazas tamen ke, en la nuntempo, gravaj pensuloj kaj sciencistoj havas zorgumojn, kiuj antaŭe ne tuŝis ilin kiel, ekzemple, la tutgloba plivarmiĝo kun plirapidiĝo de la klimataj ŝanĝiĝoj. Krome estas la danĝero de ebleco de milito pro manko de akvo kaj pro la estonta manko de karburaĵo kaj de vivada spaco1, kauze de la granda kresko de la planeda loĝantaro.

Ni rimarkas ke io komencas ŝanceli la plej obstinajn neantojn de tio, kion homoj de spirita vidpovo kapablas percepti kun granda antaŭeco, kiel, ekzemple, la realecon de la Mondo ankoraŭ Nevidebla, t.e., la Loĝejo de la Spiritoj.

Friedrich von Schiller (1759-1805), germana dram-verkisto, poeto, filozofo kaj historiisto, resumis la nunan situacion per la jenaj vortoj:

— Se, el la ĉielo, ne venas la fajrero, kiu ekbruligas kaj se la Spirito ne vigliĝas, tiam la koroj malfortiĝas.

La dia kaj pedagogia funkcio de la Doloro ne venas por nin detrui, sed por nin levi sur la vojo de savo. Vidu kial la Apokalipso estis skribita. Kaj, mi jam antaŭe diris tion al vi, ĝi estas letero de la Amo de Dio al ni, Liaj gefiloj:

Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn en la sango de la Ŝafido de Dio, por ke ili havu rajton sur la Arbo de Eterna Vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon, [Ĉiela Jerusalemo]. (Apokalipso, 22:14).

Denove, mi elstarigas: "Tiuj, kiuj lavas siajn robojn en la sango de la Ŝafido de Dio", tio estas, resume, lerni kaj travivi la Sanktan Doktrinon de la Kristo, kiu parolas al la koro kaj lumigas la cerbon kaj, per kiu, li fordonis Sian vivon. Tiel, ni korektos niajn erarojn kaj havos la Animojn puraj danke al ĉi tiu Dia Kono.

SPIRITA CELO
Jen unu el la misioj de la Apokalipso: ne lasi ke la Animoj forgesu pri sia spirita destinado. Sed okazas kelkfoje ke multaj, kiuj legas la Sanktan Biblion, vidas nur tion, kio spegulas ilian propran vizaĝon. Pro tio, ili vidas nur la homan parton de la Biblio, forturnante la vizaĝon disde ĝia Dia Parto2.

En mia verko Jesuo, la Dia Profeto, ĉe la subtitolo "Deveno de la Aŭtoritato de la Apokalipso", mi skribis ke tiu Libro de la Finaj Profetaĵoj estas trafata de multaj senpripensaj riproĉoj, sed posedas netakseblan valoron ĝuste ĉar ĝi originas en Dio kaj ĉar ĝi estis transdonita de Jesuo, la Dia Profeto, al Johano, pere de Anĝelo (Supera Spirito). Nenio estas pli alta ol ĉi tio: la Profeta Revelacio devenas el la Ĉielaj Regionoj, el tiuj plej grandaj altecoj. Temas pri plenumado de Dia Hierarkio.

Alivorte, la Apokalipso malsupreniris al la Tero laŭ ordono de Dio al Kristo kaj ĝi disvastiĝas tra la mondo pere de la Sankta Spirito, por ke ni kapablu superi la barojn, eĉ la plej malfacilajn en ĝi anoncitajn. Se ne ĉiuj avertoj de la Apokalipso estas ĝojigaj, tio ne estas ĝia kulpo, sed devenas de niaj propraj agoj. Estas tre grave ĉiam memori pri tio, kion Jesuo asertis pri la Granda Juĝo, kiam Li revenos al la plano de formoj, donante al ĉiu laŭ ties propra agado:

Ĉar la Filo de Dio venos, vestite en la gloro de Sia Patro, kun Siaj Anĝeloj, kaj al ĉiuj tiam Li donos rekompencon laŭ ties faroj (Evangelio laŭ Mateo, 16:27).

Kaj se mi donas al vi ĉi tiujn klarigojn, mi tion faras nur ĉar mi estas certa ke ili estos utilaj por la plifortigo de ĉiu, kiu nin aŭdas, vidas aŭ legas. Estas do plej necese ke ĉiuj, kiuj havas aliron al la Apokalipso, komprenu ke ĝi ne estis skribita por timigi, sed kiel forta averto por ke, finfine, ni lernu ke ĝia teksto indikas al ni la ĝustan direkton. Ĝi instruas al ni laŭiri la savan vojon, kiu kondukas al la dezirata renkontiĝo kun la Kristo de Dio:

— Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj Lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la Tero ploros pro Li. Vere, Amen. (Apokalipso, 1:7).

Do ni estu persistemaj, persistemaj kaj persistemaj, ĉar ni estos indaj je la plej eksterordinara el ĉiuj gloroj: vidi Jesuon kaj respektoplene kisi la manojn kaj la piedojn de nia Dia Majstro kaj Sinjoro.

LA ĈIELA PROMESO PRI LA FINO DE LA DOLORO
Bedaŭrinde, ĝis la nunaj tagoj, ĝenerale, kiel ni jam vidis, oni kutimas memori pri Dio nur kiam gravaj problemoj frapas ĉe nia pordo. Tiel plej ofte okazas. Tamen, malgraŭ tio, Li manifestiĝas kun Sia Amo al ĉiuj Siaj gefiloj, sendepende de iliaj kredoj aŭ nekredoj. Por tion konstati sufiĉas observi la admirindajn modelojn de Fido, de superado de la Doloro, laŭlonge de la tuta homa vojirado.

Kaj plie: la Promeso de Dio pri la fino de la Doloro kiel puno — kio ekzistas nur kiel konsekvenco de la malbonaj agoj de la homo — estas prezentita ĝuste en la Apokalipso de Jesuo, 21: 3 ĝis 5, laŭ la Profeto de Patmos3, Johano la Evangeliisto:

3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono [en la Nova Jerusalemo], dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj. Dio loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

5 Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

Kiel oni vidas, la Apokalipso de Jesuo estas ĉefe anoncanto de ĝojoj. Homoj inklinaj nur al vidado de malĝojoj estas ĝuste tiuj, kiuj jam de jarmiloj, kutimas kalumnii ĝin. Rilate al informoj pri punoj kaj doloroj, tio estis semita de ni mem. Ni do, je ĉiu momento, faru la plej bonajn semadojn! Jen la mesaĝo de la Profeto Ijob, jam en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, 34:11:

Sed Li repagas al homo laŭ liaj [propraj] agoj (...).

Kaj ankaŭ en La Psalmaro, 37:4:

Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Do, ne de hodiaŭ estas la avertoj. Kaj vidu, plie, kion la Ĉiela Patro rivelas, ĉi-foje, per Profeto Jesaja, en la Malnova Testamento, 65: 17 ĝis 19:

17 Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.

18 Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.

19 Kaj Mi ĝojos pri Jerusalemo, kaj Mi estos gaja pri mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.

La eminenta brazila edukisto, politikisto, ĵurnalisto kaj mediumo Eurípedes Barsanulfo4 (1880-1918), en spirita mesaĝo, transdonita en ekumena kunveno de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en San-Paŭlo, Brazilo, sabate, la 24-an de aŭgusto 2002, pere de la sensiva LBV-ano Chico Periotto, elstarigis la neceson ne alkroĉiĝi al suferado, sed, male, alfronti la defiojn, liberiĝante el ili kaj persisti en la konstruado de tempoj pli feliĉaj:

Stumbloj kaj malhelpoj povas bari al ni la feliĉon kune kun la vundoj, kiuj al ni trudas doloron. Tamen ni devas nuligi ilin, kvazaŭ fulmo-forigilo, sur la grundon, kiu nin protektas, ĉar venos novaj tempoj de amo kaj ĝojo.

JERUSALEMO PLIVASTIGITA
Nuntempe, kiel mi jam klarigis al vi, Jerusalemo havas tre vastan signifon: la tuta Homaro! Mi invitas vin akompani, kun via karakteriza zorgemo, la disvolviĝon de la serio "La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj".

REKOMPENCO AL LA BONFARANTOJ
La Nobla Korano, surao 29, "Al-Ankabut" (La Araneo), same rakontas pri nova loĝejo por la bonfarantoj:

58 Kaj tiujn, kiuj kredas kaj bonfaras, ni levos, en la suprajn spacojn de la Paradizo, sub kiuj fluas riveroj. Tie ili restos por ĉiam. Belega estos la rekompenco por la bonfarantoj.

59 Kiuj estas paciencaj kaj konfidas je sia Sinjoro.

Fakte, la bonfarantoj rajtas pri rekompenco de Dio, eĉ se, pro humileco, ili tion ne avidas.

DOLORO NE ESTAS FATALISMO
Kiel ni vidis antaŭe, la Doloro ne estas fatalismo en la homa vivo. Fakte estas ni, kiuj ĝin kreas. Haltu iom por pensi kaj rekonu tiun realaĵon. Se ni agos kun merito, la plej bona atendos nin.

PERSISTI POR RICEVI LA ATESTON DE JESUO
Por tiuj, kiuj neniam rezignas pri la idealo de la Bono, en la versiklo 32 de la ĉapitro 10 de la Evangelio laŭ Mateo, troviĝas garantio pri ricevo de la atesto de Jesuo, kiu ankaŭ certigas:

Ĉiun do, kiu atestas min antaŭ homoj, Mi ankaŭ atestos antaŭ mia Patro, kiu estas en la Ĉielo.

Tamen, Li avertas, laŭ versiklo 32 de la sama ĉapitro:

Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun Mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la Ĉielo.

POVO, JUSTECO KAJ KOMPATO
Kiom da gloro estos por la fidelaj kaj persistemaj, kiuj komprenas la originon de la aŭtenta Povo kaj de la laŭrajta Aŭtoritato! Tiuj neniel perturbiĝos, ĉar ili fariĝis konantoj de la veraj kaj nekorupteblaj Aŭtoritato kaj Povo, kiuj venas de Dio, sendepende de iliaj kredoj. Tio estas la fonto de la tuta Kono, de la tuta Justeco, de la tuta Mizerikordo, de la tuta Kompatemo kaj de la tuta Grandanimeco sur la Tero!

Jesuo, "la Viva Pano, kiu malsupreniris de la Ĉielo" por ĉesigi ĉian malsaton ― ĉu spiritan, moralan, fizikan, religian, sciencan, intiman kaj/aŭ publikan ― diris:

Mi estas la Viva Pano, kiu malsupreniris de la Ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun Mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo (Evangelio laŭ Johano, 6:51).

Por ke vi plene komprenu la signifon de tiu revelacio de la Plejsupera Politikisto, la Dia Ŝtatestro kaj, ankaŭ, la influa ĉeesto de la inicpova Doloro, en la konstituo de registaro vere taŭga por ĉiuj popoloj, vi devos legi, kun pureco de Animo, libera el antaŭjuĝaj ideoj, la librojn de la Religio de la Tria Jarmilo kaj vi devos studi la Malnovan kaj la Novan Testamentojn de la Sankta Biblio. Tamen legu laŭ Spirito kaj Vero, neniam "laŭ la litero, kiu mortigas", kion Apostolo Paŭlo kondamnis (Dua Epistolo al la Korintanoj, 3:6). Krome, kaj ĉi tio estas fundamenta, oni devas legi laŭ la lumo de la Nova Ordono de Kristo (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35), ĉar Dio estas Amo. Do Lia Vorto povas esti interpretata nur laŭ la kompreno de tiu plej alta sento. Neniam per malamo!

LA DOLORO DE KRISTO ESTAS LIA POVO EN NI
Nun mi klarigos kial mi metis, sub la titolo de ĉi tiu verko, Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco, la subtitolon "La povo de Kristo en ni".

Rimarku bone tion, kion anoncas Majstro Jesuo:

(...) kaj la pano, kiun Mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo (Evangelio laŭ Johano, 6:51).

Kaj, en la Bona Novaĵo de la Sinjoro de la Paco, troviĝas Sublima Revelacio:

Kaj la Vorto de Dio fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis Lian gloron, gloron kvazaŭ de la Solenaskita de la Patro, plena de Graco kaj Vero.

Jesuo (Johano 1:14)

Kaŭze de tio, por manifesti la Spiritan Plenbrilon de la Solenaskita de la Patro, Jesuo akceptis submetiĝi al la peza martiriĝo sur la kruco, fordonante Sin por la vivo de la mondo, proponante Sin kiel dian nutraĵon de nia vivo. Do la Doloro de Kristo estas Lia Aŭtoritateco kaj Lia Povo en ni; tio estas la Vorto de Dio, kiu fariĝas karno, ĉiutage, por nin impulsi al la praktikado de la Bono, en ĉiuj ajn scenejoj.

Pro tio, mi asertas ke Jesuo ne kaŭzis iun ajn turmenton al Si mem, diference de tio, kion ni ĝenerale faras. Estante senmakula Spirito, la Sanktoleito de Dio memvole portis niajn erarojn sur Siajn ŝultrojn por tiel liberigi nin el nia nesciado, kiu kaŭzas nian Doloron, ĉar

(...) per Sia sango [Jesuo] nin malligis de niaj pekoj (Apokalipso, 1:5).

La Profeto Jesaja, en la ĉapitro 53, versikloj 1 ĝis 12, rilate al la ekstrema sinofero de Jesuo ― origino de la Diaj Povo kaj Aŭtoritato, kiuj apartenas al Kristo, la merito, tra ĉiuj jarcentoj ―, rivelis la jenan pecon, tiom ofte menciitan de nia pioniro Zarur, en unu el liaj ĉiam aktualaj klarigoj:

1 Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?

2 Ĉar Li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; Li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed Li ne havis aspekton, per kiu Li plaĉus al ni.

3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de Li la vizaĝon, Li estis malestimata, kaj Li havis por ni nenian valoron.

4 Vere, niajn malsanojn Li portis sur si, kaj per niaj suferoj Li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.

5 Tamen Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per Lia vundo ni saniĝis.

6 Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.

7 Li estis turmentata, ĉar Li mem tion volis kaj ne malfermis Sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, Li ne malfermis Sian buŝon.

8 De malliberigo kaj de juĝo [maljusta] Li estas prenita; kaj pri Lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj Li estis fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo Li estas frapita.

9 Inter malbonaguloj oni donis al Li tombon, inter riĉuloj post Lia morto, kvankam Li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en Lia buŝo.

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam Lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, Li vidos idaron, Li longe vivos, kaj la Bona Volo de la Eternulo sukcesos per Lia mano.

11 La laborfrukton de Sia animo Li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de Li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn Li portos sur si.

12 Tial Mi donos al Li multajn kiel Lian parton, kaj la potenculojn Li dividos kiel akiron; pro tio, ke Li elmetis Sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por krimuloj.

"Kaj la Bona Volo de la Eternulo sukcesos per Lia mano."

Amen!

_____________________
1 Vivada spaco ― En la germana lingvo: "Lebensraum". En politika geografio, tiu estas termino kreita de germana geografo kaj etnologo Friedrich Ratzel (1844-1904). Tiu esprimo rilatas al la spacaj kaj naturaj kondiĉoj, kiuj estas necesaj por la subtenado kaj plisolidigo de la povo de iu Ŝtato super ties teritorio kaj cele al la plifortigo de iu difinita socio aŭ popolo. Tiu koncepto estis utiligita kiel parto de la maljusta nazia ideologio en Germanio. La nazioj pravigis la teritorian ekspansion je iu ajn kosto por gajni la vivadan spacon.
2 Homa Parto kaj Dia Parto de la Biblio ― La aŭtoro pritraktas ĉi tiun temon en la ĉapitro "La Popolo kaj la Finaj Tempoj", en la III-a volumo de Brazilo kaj la Apokalipso, de la sama verkisto.
3 Patmos — Malgranda greka insulo, en la orienta Egea Maro, 55 kilometrojn de la sudokcidenta marbordo de Turkio. En ĝin, laŭ ordono de imperiestro Domiciano (51-96), Johano, la Evangeliisto kaj Profeto, estis ekzilita. Tie, jam 90-jaraĝa, li ricevis la Apokalipson. Laŭ historia rakonto, dum la ekzilo, pro sia persvada talento, li konvertis ĉiujn soldatojn de la insulo al Kristanismo, kio devigis la imperiestron ripete ŝanĝi la trupon. Post morto de Domiciano, li migris al Efeso, kie li atestis pri Kristo ĝis la fino de sia vivo.
4 Eurípedes Barsanulfo (1880-1918) — Li naskiĝis la 1-an de majo 1880, en Sacramento, Minas Gerais, Brazilo, kaj mortis en la sama urbo, en la aĝo de 38 jaroj, je la 1-a de novembro 1918. En 1902 li aktive partoprenis la fondon de Liceo Sacramentano, kie li instruis. Li ankaŭ aktivis por estigo de la semajngazeto Gazeta de Sacramento, kie aperis liaj artikoloj pri ekonomio, literaturo kaj filozofio, tie debutante kiel ĵurnalisto. La 31-an de januaro 1907, li fondis la Lernejon Allan Kardec. Li akceptis sendiskriminacie malriĉulojn kaj senhavulojn, kiuj venis al li por helpo. Je la servado de Kristo li sindediĉe kondutis ĝis la lasta momento de sia surtera vivo, viktimo de la pandemia hispana gripo kiu elskuis la mondon de 1918 ĝis 1919.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.