Jesuo kaj glorado al Vivo

La mesaĝo pri la Sankta Semajno ne celas ruinon, sed venkon. Venkon super la morto!

Arquivo BV

Huberto Rohden

En la verko La Jarmila Dilemo pri Kristo kaj Antikristo, Huberto Rohden (1893-1981) skribis: "(...) la Kristo ĉiam renaskiĝas, eĉ el fermitaj, sigelitaj tomboj gardataj de Liaj malamikoj. Estas malpermesate renaskiĝi, sed Li ĉiam renaskiĝas... Liaj veraj amikoj renkontas Lin glora, ĉie, ĉiam."

Efektive, kontraŭ ĉiaj perspektivoj, venkante dilemojn, luktojn kaj militojn, la Ĉiela Miraklofaranto ĉiam reaperas en la korojn de Bona Volo. Ĝi estas triumfo de Amo, kiu sin montras per plej mirindaj manieroj, daŭrigante la vivon. Ĉar la Pasiono de Jesuo ne prikantas morton, sed gloras vivon, Eternan Vivon.

Jen. Kie estas vivo, la popolo diras, tie estas Espero.

Stariĝu kaj paŝu, Homaro!

En la Evangelio de la Kristo, Mateo raportas en versikloj 1 ĝis 8 de la 9-a ĉapitro, ke "enirinte en ŝipeton, Jesuo transiris, kaj venis en Sian propran urbon.

"Kaj jen oni alportis al Li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

"Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.

"Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

"Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?

"Sed por ke vi sciu, ke la Filo de Dio havas aŭtoritaton sur la Tero pardoni pekojn — tiam Li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

"Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.

"Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj."

Tela: James Tissot (1836-1902)

    

Ĉiu homo havu fidon egalan al tiu, kiun posedis tiuj, kiuj alportis al Jesuo la paralizulon, kaj eĉ kortuŝis la Dian Majstron, kaj ĉi tiu ordonis al li: "— Surge et ambula!". — "Leviĝu kaj piediru", Homaro!

Ĉi tiu mondo estas kurioza!... Homamasoj sin konsideras kristanaj. Sed kiam oni parolas pri la Evangelio, estas iuj, kiuj mire ekkrias: "Kio?!". Oni ekhavas la impreson, ke multaj homoj neniam eĉ malfermis la Novan Testamenton.

Jen la okazo pri la Sankta Semajno: ĉar pluraj generacioj ne atentis, kiel ili devus, pri la Sankta Libro, kiam popoloj atingas periodojn de transiro similajn al ĉi tiu, kiun ni travivas, tiam oni perceptas flanke de la amaskomunikiloj negrandan zorgemon pri la fakto, kiu signas la firmiĝon de Kristanismo, ekde ĝiaj unuaj paŝoj: la Renaskiĝo de Kristo Jesuo!

Krome, multaj homoj alkutimiĝis konservi pri la Sankta Semajno la scenon de Krucumado (morto) de Jesuo, kvankam ĝia granda mesaĝo troviĝas gravurita je la Renaskiĝo, tio estas, la Vivo, kaj eterna Vivo.

La Evangelio ne estas vana libro. Ĝia mesaĝo trairas Ĉielon kaj Teron. Urĝas, ke la dieca predikado de Jesuo plenumu, eĉ en lokoj, kie ĝi enradikiĝis, sian eksterordinaran mision civilizi la homan civilizacion per travivado de la Nova Ordono de la Kristo: "Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio, ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj" (Bona Novaĵo laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Tion oni faru per pacienco.

Filozofo jam diris, ke plej malfacile transpasebla limo esta tiu de la homa cerbo, inkluzive en kristanaj nacioj. Sed entuziasmo kaj emo antaŭeniri venas de la Kristo mem, kiu atestis: "Mi venkis la mondon!" (Evangelio laŭ Johano, 16:33).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.