Resanigoj faritaj de Jesuo

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Luko

En la ĉapitro 19-a, versikloj 11 kaj 12 de la Agoj de Apostoloj de Jesuo, la kuracisto-evangeliisto Luko raportas: “Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.”

Site oficial

Moacyr Sclair

Fronte al tiu tekstopeco, mi ekmemoris paĝon de “La kaŝita flanko — Nekutimaj kaj revelaciaj historioj en Medicino”, kies aŭtoro estas la brazila kuracisto kaj verkisto Moacyr Scliar (1937-2011), nome verko, kiu elstarigas la “Resanigojn de Jesuo”. Temas pri instrua ĉapitro de verko, kiu komplete kaptas la atenton de tiu, kiu legas. Jen ni prezentas kelkajn pecojn:

“Laŭlonge de lia irado sur la Tero, la figuro de Jesuo iom post iom ŝanĝiĝas: ni unue havas bebon, kiu naskiĝis en stalo, poste knabon, kiu miregigas saĝulojn en templo, poste predikanton, kiu ravas homamasojn, koleran gvidanton, kiu forpuŝas vendistojn. Kaj estas ankaŭ — tre grave — resaniganta Jesuo: ‘Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. Kaj Jesuo etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita’ (Mateo, 8:1). Tiun resanigon sekvis multaj aliaj: lamuloj, kripluloj, blinduloj. La kulmino de tiu sinsekvo estas la revivigo de Lazaro, kiam la morto mem estis venkita. En tempo, kiam medicino preskaŭ ne ekzistis, la resanigoj fare de Jesuo ravis homamasojn.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Jesuo

“Ĉar ja en tio, kiel en aliaj aferoj, Jesuo estis revoluciulo. La Malnova Testamento multe mencias la korpon kaj ĝiajn malsanojn, sed precipe ĝi emfazas sanitarajn decidojn. Lepro, se oni reprenas la antaŭan ekzemplon, estas objekto de detalaj preskriboj en Levidoj. Tiun, kiun oni suspektas, ke li estas malsana, oni konduku al sacerdoto, kiu laŭ antaŭstarigitaj kriterioj faros la diagnozon kaj anoncos la staton de ‘malpureco’, kiu rezultigas severan izoladon de la malsanulo. Tiun malsanon, precipe se ĝi estis epidemia, oni konsideris kiel dian punon, kaj ne estas mirinde, ke la Sinjoro uzas plagojn por timigi la Faraonon. Aliflanke, estas multaj reguloj por konservi sanon: reguloj pri korpopurigado, dietaj reguloj, reguloj pri sinvestado. Ne estas resanigoj, precipe ne magiaj

Arquivo BV

Ana Serra

resanigoj. Escepto estas la okazaĵo, kiam profeto Elija revivivas infanon; kurioze, ke Elija mem estis forportita en la ĉielon en ĉaro el fajro, kaj oni konsideras lin antaŭulo de Jesuo.”

Tela: Louis Hersent (1777-1860)

Elija

Elizeo, disĉiplo de Elija, resanigis generalon Naam. Ĉi tiu estis leprulo. La profeto ordonis, ke li sin lavu en rivero. Li resaniĝis.

Kaj plu skribis d-ro Scliar:

“Resume: la Malnova Testamento estas kampo de publika sano; la Nova Testamento enkondukas la resanigan, individuan medicinon.

“Kristanismo heredis de Jesuo la taskon resanigi malsanulojn. La hospitaloj estis karakterize kristanaj institucioj, kaj dum la Mezepoko monaĥoj estis la posedantoj de medicino. Per tio grandegan socian bezonon oni pritraktis, kiel montras en Brazilo la Sanktaj Domoj.”

Gratulon al la karmemora kaj inda d-ro Moacyr Scliar. Li celis tre gravan temon per tute speciala maniero. Tia klarvida analizo de la Malnova kaj Nova Testamentoj kondukas al diversaj studoj.

Spirita Sano

Ankoraŭ rilate korpan kaj spiritan sanon, en intervjuo, kiun mi donis al portugala ĵurnalistino Ana Serra, je la 19-a de septembro 2008, mi ricevis de ŝi la jenan demandon: “En la verko ‘Meditadoj el la Animo’, vi montras la ligon inter Spirito kaj korpo, tiel ke animtrankvileco povas resanigi korpon. Kiel? Ĉu tia spiritpaco estas alirebla al ĉiuj?”.

Meditadoj el la Animo

Mia kara kolegino, ĉio devenas de la Spirito. Korpo estas nia provizora vesto. Nuntempe, Monda San-Organizo (MSO) jam konsideras la spiritan sanon. Ekzistas multaj seriozaj esploroj, kiuj montras, ke la Spiritualeco influas la farton de homoj. Kaj la kompetenta rimedo, kiun oni povas uzi por atingi trankvilecon de la Animo estas, en tiel necesbezona mondo, preĝado kune kun efektiva agado de Solidareco (kiu devus ĉiam orienti la registarojn), sen kiu la preĝado, naskiĝinta el harmonio kun Dio (aŭ, laŭ tiuj, kiuj ne havas religian kredon, travivado de plej noblaj sentoj), apenaŭ povus iam kaj iam, transformiĝi en unu plian abomenindan personigon de egoismo. Por ke oni pli bone komprenu Fidon spiritan kaj socie aktivan, mi kreis la esprimon Realiganta Fido: tia, ke ĝi kunigas nin al Superaj Potencoj, pacigas nian Animon kaj motivas nin plenumi Bonon en la socio. La Realiganta Fido estas do tiu, kiu impulsas la pionirojn de progreso en la mondo, kaj evitas stagnadon de komunumoj. Ĝia devo estas krei kaj agadi en atmosfero sen maltoleremo, kio estas de jarcentoj unu el la plej grandaj turmentoj en la Homaro. (...)

Kiel Resanigi la Korpon

Sekve, ni trairu en kontraŭa direkto la vojon, kiu kondukas la homon al malsano. Ni vivu en konstanta ligo kun la Ĉiela Patro. Ni ne falu en kaptilojn, kiuj malsanigas nian korpon. Kaj tiam estos memkompreneble, eĉ al plej skeptika viro aŭ virino, ke respekto al spiritaj aferoj konsistigas fortan elementon por ia ajn resanigo. Kiel mi jam skribis, medikamentoj estas pli efikaj tie, kie regas Amo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.