Kundividi la panon (I)

Fonto: Portalo Bona Volo, en Decembro 2011. | Aktualigita en Novembro 2018.
Arquivo BV

Alziro Zarur   

Legio de Bona Volo (LBV), kiu aperis sur la Tero sub la gvido de la ĵurnalisto, radikronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), ĉiam havis kiel fundamenton la agadon de la Ĉiela Amiko, Jesuo, por subtenado al la plej materie kaj spirite suferantaj tavoloj de la socio, havante kiel devizon: “Vivu la Konstanta Kristnasko de Jesuo, por ia pli bona mondo kaj por ia pli feliĉa homaro”.

En la frua mateno de la 4-a de Februaro 2000, kun penso inspirita je multaj mesaĝoj, kiujn pluraj pensuloj produktis dum jarmiloj, meditante ankoraŭfoje pri la alta, altruisma signifo de Kristnasko, spirita dato same mistika, mi surpaperigis kelkajn vortojn motivitajn de elokventa grandeco de tiu Institucio, kiu nin kunfratigas.

Staltrogo kaj Resurekto

En la mondo, ekzistas ankoraŭ multe da perforto, sed ni ne rajtas lasi, ke mortu la vibrado de espero, kiu tenas la korojn kunigitaj.

En la Spirito de la Konstanta Kristnasko de Jesuo, krom abunda tablo kaj ĝoja ĉeesto de familianoj kaj amikoj, ni kundividu, ĉiun tagon dum la jaro, la panon de la Bona Novaĵo de la Dia Majstro, kiu nutras korojn per Paco kaj Ekumena Frateco, nome sekuraj padoj laŭ kiuj ni emas iradi.

En la staltrogo, ekestis lumo, kiu kreskis sur Golgoto por prilumi la surteran konsciencon. Tiu Dia Heleco gloris la homan destinon en la  Resurekto kaj plenigis per espero la mondon, kiam Jesuo suprenvenis la Ĉielon kaj Anĝeloj anoncis al galileanoj, emociitaj kaj mirantaj, ke per la sama maniero la Kristo revenos sur la Teron (Agoj de la Apostoloj, 1:8 ĝis 14):

Tela: Jan de Bray (1627-1697)

   

Tela: John Singleton Copley

   

“8 (...) Vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero. 

“9 Kaj tion dirinte, Jesuo suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis Lin for de iliaj okuloj. 

“10 Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam Jesuo foriris, jen staris apud ili du Anĝeloj blanke vestitaj; 

“11 kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? Ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la Plejalton, tiel same revenos, kiel vi vidis Lin iranta en la ĉielon.

“12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo. 

“13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo. 

“14 Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun Liaj fratoj”.

Senatenta Homaro

Pasis jarcentoj, kun ĝojo kaj malĝojo, malvenkoj kaj venkoj, kaj konstantaj alvokoj el la Supera Mondo por ia pli bona vivo por ĉiuj popoloj. Tamen, lokoj de tiraneco kaj ambicio plu restis surdaj al la admonoj de Dio. Tial, ankoraŭ nuntempe, ili ne aŭdas la ploron de la Kristo pro la senatenta homaro: “Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! Kiom ofte Mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.” (Evangelio laŭ Mateo, 23:37).

Tela: Enrique Simonet (1866–1927)

   

Jerusalem simbolas nuntempe la tutan senatentan homaron. Tamen, la Lumo de la Kristo plu malsuprenvenis kiel balzamo al ĉies Spirito, eĉ al tiuj, kiuj spitas Lian mesaĝon, sed precipe al tiuj, kiuj obstinadas ĝis la fino, laŭ Lia promeso al la fideluloj en Smirna: “Estu fidela ĝis morto, kaj Mi donos al vi la Kronon de Vivo.” (Apokalipso, 2:10).

(Daŭrigo)

Legu ankaŭ:

Kundividi la panon (Fino)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.