La vidaĵoj de Tesla

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.
Reprodução BV

Nikola Tesla

La granda scienc-geniulo Nikola Tesla (1856-1943) — kiu inventis kaj priskribis la sistemon de elektra alterna kurento, nome la bobenon de Tesla, motoron je elektra starto, senflugilajn flugmaŝinojn, kaj interplanedajn komunikojn — atestis diversajn faktojn, kiuj konfirmas la ekziston de la Nevidebla Mondo.

Reprodução BV

   

Julie Byron, en sia verko Impresaj mediumaj travivaĵoj de famaj homoj, priskribis lin kiel homon neordinaran, ekstravagancan viziulon kaj mistikulon. La aŭtorino interrompis sian rakontadon pri la kurioza personeco de tiu prestiĝa inventisto por fari demandon almenaŭ instigan: “Ĉu Tesla estis mediumo?”  Ŝi mem rompis la starigitan dubon kaj plu skribis: “Fakte, Tesla mem estus la lasta homo, kiu akceptus tian ideon, kaj ĝis la tago, kiam li mortis, li konservis sian opinion, ke la homa raso estas nenio alia ol ‘karnaj maŝinoj’. Tamen, malgraŭ sia kontraŭa vidpunkto rilate paranormalajn fenomenojn, Tesla estis envolvita plurfoje per io nekonata, dum sia tuta vivo”.

Kvankam li eble timis, laŭ tio, kion diris lia biografiisto John J. O’Neill (1889-1953), akcepti siajn travivaĵojn kiel psikajn, pro timo, ke oni ligu lin al  Spiritualismo aŭ alia pensmaniero, kiu konsideras ion plian en la formado de vivo ol nur energion kaj materion, li fine estis devigita cedi fronte al fenomenoj okazintaj al li ekde la infana aĝo. Julie rakontas, ke Tesla funkciis kiel mediuma ricevilo, kaj travivis multajn ekstersentumajn okazaĵojn: “En la nokto, kiam lia patrino mortis, aliflanke de la mondo, Tesla ekvidis la jenan scenon: ‘nubo portanta anĝelecajn figurojn mirinde belajn, el kiuj unu fikse rigardis min, ame, dum ĝi alprenis la vizaĝon de mia patrino. La aperaĵo malrapide ŝvebis tra mia dormoĉambro kaj poste malaperis. Min vekis nepriskribeble dolĉa kanzono, en kantado de multaj voĉoj. Tiumomente, ia certeco, kiun neniu vorto povas esprimi, falis sur min: mia patrino estis ĵus mortinta’”.

Reprodução BV

Unu fojon, Julie rakontas, Tesla sentis impulson sendi telegramon el Novjorko, dirante, ke li havis vidaĵon, laŭ kiu Angeline, lia fratino, aperis kaj malaperis sinsekve. Li suspektis, ke ŝi eble ne fartas bone, kaj tamen li ne havis kialon por tion pensi. Sed lia intuicio estis ĝusta. Lia fratino estis grave malsana.

Kiel ni vidis, la renoma sciencisto, vole nevole, havis fortan mediumecon, kiu estas propra al ni ĉiuj, laŭ tio, kion mi jam klarigis al vi. Kaj precize pro tio, laŭ mia aserto en la verko “La ampleksa misio de la Templo de Bona Volo”, ni devas esti evangeliigitaj kaj apokalipsigitaj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.