Pekino+25 (2020) — La ĉefrolo de virinoj por starigo de Paco

Fonto: Revuo BONA VOLO Virino, eldono de Marto 2020.

La oka de Marto estas la Internacia Tago de Virino, kiu estas konstanta viktimo, dum la nuna 21-a jarcento, de plej grandaj kruelaĵoj, interalie de la abomeninda seksperforto. Nekaŭciebla krimo. Ia honto por la homaro.

UN photo/JC Mcliwaine

    

En la Enkonduko al la Konstitucio de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), aprobita je la 16-a de Novembro 1945, oni legas la priskribon pri ĉi tiu realaĵo: "Se militoj naskiĝas en la menso de homoj, do en la menso de homoj oni devas konstrui la fortikaĵojn de Paco". La samo validas por ia ajn alia barbaraĵo. En la jaro 2003, mi nepre volis malfermi mian verkon Meditadoj el la Animo per tiu instruo. Ĝi efektive kondukas niajn laborplanojn. Tamen, mi konsideras grave evidentigi, ke tiu prudenta admono koncernas la homojn ĝenerale, ne nur la virojn.

Saluto

Mi salutas la internaciajn delegitarojn, aŭtoritatulojn kaj ĉiujn partoprenantojn, kiuj decideme kunvenas ĉi tie, en Novjorko, Usono, inter la 9-a kaj 20-a de Marto 2020, okaze de la 64-a Sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj, aŭspicie de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kun la nobla celo diskuti la ĉefan temon: “Revizio kaj taksado pri la praktika apliko de la Deklaracio kaj Agado-Platformo de Pekino kaj la rezultoj de la 23-a speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo”.

Tiel oni starigas profundan pripensadon pri la nuntempaj defioj, kiuj koncernas la plenumadon de tiu esence grava agendo, la konkeron de seksa egaleco kaj potencigo de virinoj, kaj pri la maniero, kiel tiuj agadoj kontribuas por la sukceso de la Celoj de Daŭripova Elvolviĝo (CDE).

Ĉiam kun granda honoro, Legio de Bona Volo (LBV) prestiĝas tiajn diskutojn per sia kontribuado kaj klopodas defendi tiun fundamentan celon, precipe en malpacema tutmondeca planedo.

Kiam ni partoprenis en tiu rememorinda kunveno, en la jaro 1995, en Pekino, Ĉinujo, en la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj, tiam ni sendis al la konferencanoj mesaĝon antaŭe publikigitan en la revuo International Business and Management, en 1987, sub la jena titolo: "Ne eblas mondo sen Ĉinujo". En ĝi, inter aliaj punktoj, mi skribis:

La vojo de LBV estas la Paco. Ĉesu militoj! Bruteco estas leĝo por brutoj, ne por la homo, kiu sin konsideras supera. Ni pledas por valorigo de la homo, en nemalhavebla egaleco, antaŭ ĉio spirita, genra, ĉar la riĉeco de iu lando estas ties popolo. (...)

Tela: Peter Paul Rubens

Apostolo Petro

Ni uzu kiel niajn la vortojn de la Apostolo Petro, kiuj troviĝas en lia Unua Epistolo, 3:11:

Vi dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Vi serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin.

Tiu tre dezirata Paco, plenrajta, necesa, kontraŭveneno kontraŭ problemoj spiritaj, sociaj kaj materiaj, same kiel la tutmondaj krizoj, estos atingita, kiam ankaŭ ni jam ne havos ian ajn diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj (fakte, ambaŭseksaj infanoj). Tiel ni garantios al ili la povon kaj aŭtonomion por ke ili mem estu protagonistoj en la forigado de tiu absurda krueleco, kiu diboĉas en la rigida intimo de individuoj, per patrineca sento, kiu naskiĝas en la koro de ĉiu el ili ― sendepende, ĉu ili estas patrinoj de karnaj idoj, ĉar mi krias, per ĉiuj miaj fortoj, ke ĉiuj virinoj estas patrinoj.

La ekzemplo de Hipatio

Mi do ekmemoras la ekzemplon de persono pionira rilate Matematikon, Astronomion, kaj modelo en Filozofio en Antikva Tempo, kiun mi omaĝis per mia artikolo "Hipatio, patrino de filozofoj". Asketa kaj fraŭla, ŝi ne lasis heredantojn, sed, kiel mi jam emfazis en la jaro 1987, ekzistas multaj altaj manieroj esti patrino, inkluzive de tio, se oni aperigas grandajn aferojn bonfare al la homaro.

Reprodução BV

Hipatio 

Tion faris ŝi. Ŝia sindediĉo al metafizikaj demandoj naskis verajn idojn, kiuj eternigis en homaj mensoj la ĉiaman bezonon penadi respondi demandojn, kiuj ĉiam nin turmentis. En tempo, kiam oni ne rekonis virinan menskapablon, la tezoj de Hipatio (ĉ. 355-415) influis multajn potenculojn. Ŝiaj prelegoj ne restadis nur en filozofia kampo, ĉar oni petis, ke ŝi opiniu ankaŭ pri politikaj kaj komunumaj aferoj.

Tamen en medio, kie regis forta netoleremo, Hipatio komencis ĝeni aliajn homojn. La kruela maniero, kiel oni mortigis ŝin, mirigus eĉ plej terurajn ekzekutistojn de ĉiuj tempoj. Ĉar ni ne deziras, ke ripetiĝu tiuj teruraj agoj faritaj kontraŭ la Aleksandria filozofino, tial ni elĉerpas tekston prenitan el "Platformo de Agado de la Deklaracio de Pekino — Virinoj kun Povo kaj Prenado de Decidoj", en kiu eblas legi:

— Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando. La povigo kaj aŭtonomio al virinoj kaj la plibonigo de ilia statuso socia, ekonomia kaj politika estas esence gravaj, por ke oni atingu klaran, respondecan regadon kaj administradon kaj daŭripovan disvolvadon en ĉiaj kampoj de la vivo.

Jen tio estas decida paŝo por ke ni forigu netoleremon, kiu respondecas pri fiaj agadoj kontraŭ la homaro.

La bezonata protektado en la hejmo

Ĝenerale la unuaj, kiuj suferas la bedaŭrindajn damaĝojn de tutmondaj malpacoj estas precize virinoj kaj knabinoj (cetere, ĉiuj infanoj). Sekve, oni observas la tujan minacon, kiu ĉirkaŭas la bonajn idealojn vidi ilin liberigitaj kaj subtenataj en iliaj hejmoj.

Leilla Tonin

Perfortado kontraŭ ili estas malĝojiga realaĵo, kiu falas sur plej diversajn regionojn en la mondo, eĉ en landoj, kiuj jam progresis je leĝoj ilin protektantaj. Tio estas, ĝi ne limiĝas al regionoj, kie konflikto estas evidenta. Ekzistas iaspeca kaŝa milito, kiu gvatas niajn hejmojn, komunumojn, entreprenojn, municipojn, Ŝtatojn, religiojn... Kie troviĝas perforto, tie staras la terura vizaĝo de malamo!

Florence Nightingale 

Tiun fian mienon rekonis la kuraĝa brita flegistino naskita en Florenco, tiama ĉefurbo de la Grandduklando de Toskanio, nuntempe Italujo, nome Florence Nightingale (1820-1910). Ŝi batalis por rompi la malavangardajn konvenciojn, kiuj koncernis la rolon de virinoj en tiutempa socio, kaj ŝi kredis, ke Dio ŝin alvokis por servi al granda celo. Kun sia abnegacio, ŝi alportis konsiderindajn antaŭenigojn en la kampo de sano, en la viktorina tempo. Laŭlonge de sia eksterordinara kontribuado al zorgado de anglaj soldatoj dum la Krimea Milito, la "damo de la lampo" trafe deklaris per letero de la 5-a de Majo 1855:

— Neniu povas imagi, kio estas la teruraĵoj dum milito — tio ne estas la vundoj kaj la sango, kaj la febro, haŭtmakula aŭ malaltgrada, aŭ disenterio kronika kaj akuta, malvarmo kaj varmego, kaj mizero, sed la toksiĝo, la ebria bruteco, la senmoraliĝo kaj malordo, flanke de malsuperuloj; kaj envio, fieco, indiferento, bruteco egoista flanke de superuloj. (...)

Reprodução BV

Indas ĉi tie rememorigi ankaŭ la paroladon de Sojouner Truth (1797-1883), afrik-usonana, pentekosta predikantino kaj aktiva por sklav-abolo, kiun ŝi eldiris en la jaro 1851, okaze de la Konvencio por Virinaj Rajtoj, en Akron, Ohio, Usono, en kiu ŝi estis la sola ĉeestanta negro.

En la menciita evento, dum kiu oni diskutis la plifortigon de virinoj per rajtigo al balotado kaj al laboro, Truth denuncis la ignoradon de virinoj de sia etno, flankenlasitaj for de tiuj diskutoj pro rasaj aferoj. Ŝi ĝuste deklaris:

— Jen tiuj viroj diras, ke virinoj bezonas helpon por veni en kaleŝojn, kaj ke oni devas porti ilin trans grundokavojn, kaj ke ili meritas la plej taŭgan lokon, kie ajn ili estas. Neniu iam ajn helpis min grimpi en kaleŝon, aŭ salti trans kotamasojn, kaj neniu proponis al mi pli bonan lokon! Kaj ĉu mi ne estas virino? Rigardu min! Rigardu miajn brakojn! Mi sulkis la teron kaj plantis, kaj mi kunigis la rikolton en deponejojn, kaj nenia viro povus esti antaŭ mi. Kaj ĉu mi ne estas virino? Mi povus labori kaj manĝi tiom, kiom iu ajn viro — se mi havus por tio oportunon — kaj elteni vipadon, ankaŭ! Kaj ĉu mi ne estas virino? Mi akuŝis 13 gefilojn kaj mi vidis, kiam la plej multaj inter ili estis venditaj kiel sklavoj, kaj kiam mi elkriis mian patrinan doloron, neniu, krom Jesuo, aŭskultis min! Kaj ĉu mi ne estas virino?

Kvankam ni staras fronte al tia severa bildo, kia estas la ĵus priskribita, kaj bendaŭrinde okazanta en nia nuna 21-a jarcento, tamen ni neniam forgesu ĉi tiun maksimon de la fama brazila sciencisto, kuracisto, bakteriologiisto, epidemiologiisto kaj sanitaristo D-ro Oswaldo Cruz (1872-1917):

— Ni ne cedu por ne malmeritiĝi.

Tiel same mi emfazas per miaj frataj prelegoj, ke se tio estas malfacila, do ni tuj  komencu, aŭ pli bone, hieraŭ!, ĉar restas multo farenda. Kaj oni ne povas imagi ian ajn entreprenon, kiu celas solvi la surterajn malbonaĵojn, sen la efektiva partopreno de virinoj el ĉiuj etnoj, kredoj kaj eĉ de tiuj, kiuj ne havas ilin.

Carlos Cesar Da Silva

Dum relegado de mia verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco, lanĉita je la 8-a de Novembro 2014, mi trovis kelkajn modestajn notojn, kiujn mi ŝatus prezenti al vi, kiuj honoras min per via legado:

Malarmi la korojn

Arquivo BV

Bedaŭrinde, la popoloj ankoraŭ ne reguligis siajn lensojn por vidi, ke la vera harmonio komenciĝas en la prilumita interno de ĉiu homo, per la spirita kono, per Grandanimeco kaj Justeco. Laŭ tio, kion mi kutime asertas, kaj pri tio mi plu komentos, ili naskas abundon. La trankvileco, kiun proponas la Ĉiela Patrino-Patro neniel similas al tiuj senrezultaj traktadoj kaj senefikaj akordoj laŭlonge de nia Historio. La inĝeniero kaj aktivulo por abolicio de sklaveco en Brazilo, la brazilano André Rebouças (1838-1898) metafore esprimis la inertecon de ekskluzive homaj perspektivoj:

Armita paco rilatas al milito same kiel kronikaj malsanoj rilatas al akutaj; same kiel insistema febro rilatas al tifo. Ĉiuj tiuj malsanoj frakasas kaj mortigas naciojn; tio nepre okazos siatempe.

(Grasaj literoj estas de mi metitaj.)

Rosana Serri

   

Nu, travivi senarmitan Pacon, pere de frata edukado de ĉiuj nacioj, estas neprokrastenda paŝo por postvivado de popoloj. Sed por tio necesas unue malarmi la korojn kaj konservi prudenton, laŭ tio, kion mi elstarigis al densa amaso da ĉiujaĝaj gejunuloj, kiuj aŭskultis min en la urbo Jundiaí, en Brazilo, en Septembro 1983, kaj kion mi publikigis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 30-a de Novembro 1986. Interalie pro tio, kiel mi diris tiam, la reala danĝero  ne troviĝas sole nur je la armiloj, sed ankaŭ en la cerboj, kiuj kreas armilojn; kaj kiuj elpensas kondiĉojn, lokajn kaj tutmondajn, por ke ili estu uzataj, la fingrojn, kiuj premas butonojn kaj paf-ellasilojn.

Tela: Pompeo Batoni (1708–1787)

Johano

Armiloj per si mem nenion faras kaj ne aperas per “spontana generado”. Tamen, ili estas danĝeraj, eĉ se oni kolektas ilin en grenejojn. Ili povas eksplodi kaj ili rustiĝas, kaj malpurigas la naturmedion. Ili estas la rezulto de homo-kaŭzo, kiam la homo malproksimiĝas de Dio, la Causa causarum*, kiu estas Amo (Unua Epistolo de Johano,  4:16); se oni vidas Lin, ĉiuflanke, kun ekvilibro kaj rekonata kiel inspiranto de Ekumena Frateco. Tia estas la plej alta referenco por ĉiuj religioj kaj la grandioza deziro de ĉiuj homoj, sendepende de iliaj kredoj aŭ nekredoj, kiujn ni respektas. Fakte ni mem, kiam ni staras malproksime de Bono, estas la veraj atombomboj, la bakteriaj armiloj, la ĥemiaj, la kanonaj, la fusilaj, kiam ni, viroj aŭ virinoj, malplenumas la rekomendojn pri Frateco, pri Solidareco, pri Grandanimeco kaj pri Justeco de la Sublima Dio, kiu defias nin esti pli bonaj kaj prizorgi unuj la aliajn

Leilla Tonin

Kiam la homoj, saĝe reeedukitaj, jam ne havos malamon sufiĉan por ellasi mortigajn kuglojn, ĉu mensajn, ĉu materiajn, tiam ĉi tiuj forperdos sian tutan teruran signifon, sian tutan malbonan ekzistokialon. Kaj oni ne plu konstruos ilin. 

Necesas malaktivigi eksplodaĵojn, ĉesigi la rankorojn, kiuj insistas loĝi en la homaj koroj. Jen la granda mesaĝo de Legio de Bona Volo, inspirita je Jesuo, Kiun ni komprenas kiel la Ekumenan Kriston, kies mesaĝo kaj instruoj pri Paco direktiĝas senrezerve al ĉiuj loĝantoj de la mondo, kaj, kiujn oni neniam rajtas rigardi kiel instigon al maltoleremo aŭ segregacio: malarmi per forto pli granda ol malamo la koleregon, kiu pafas. Temas pri laboro de edukado en ampleksa senco, en ĉiu sektoro de la homa-spirita kono; pli ol tio, de reedukado. Kaj tiu potenca transformopova energio estas la Frata Amo. Mi ne aludas al la ankoraŭ modesta amo de la homoj, sed al la Amo de Dio, per kiu ni ĉiuj devas nutri nin. Ni havas en niaj manoj la plej potencan laborilon en la mondo. Ĉi tiu ja malebligos malsamajn militojn, kiuj komence naskiĝas en la malsana Animo de vivulo. (...)

Tela: Arnold Friberg (1913-2010)

  

Transpasi barojn

Por fini ĉi tiun senpretendan artikolon, mi uzas argumenton, kiun mi prezentis en unu el miaj improvizitaj prelegoj, egale oportunan por tiuj, kiuj eventuale pensas, ke respondeca konstruado de Paco estas neebla: (...) Ĉu tio estas utopio? Ĉu?! Ĉio, kion oni nuntempe konsideras kiel progreson, oni konsideris deliraĵo, en ne tre fora pasinteco. (...)

Se oni investus multe pli je edukado, klerigado, kulturo kaj nutrado, sub la lumo de Supera Spiriteco, tiam la popoloj estus pli sanaj; sekve, ili estus pli altnivelaj spirite, morale, mense kaj korpe, por la vivo kaj por la laboro, kaj malpli grandaj estus la elspezoj por sekureco. "Ha, tio estus klopodado por multaj jaroj?!" Tial, ni ne perdu tempon! Male, la civilizaj akiraĵoj en la mondo, kiuj riskas frakasiĝi, eble cedos sian lokon al la kontaĝo de seniluziiĝo, kiu trafos la tutan Teron. Ni ne rajtas permesi tian situacion.

Paca kunvivado

La frata saluto instruita de la Kristo —  la Princo de Paco, se oni konsideras Liajn sennombrajn ekzemplojn por la kompreno de popoloj — al Liaj Apostoloj kaj Disĉiploj etendiĝas ekumene al ĉiuj teranoj, kiel valora invito al paca kunvivado sur nia mondo, nia kolektiva loĝejo:

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Luko

— Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo! (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 10:5).

Paco estas la sublima sento, kiu, se oni transformas ĝin en konkretajn agojn per nia propra klopodado, povas konduki al plej kompleta reto de protektado al virinoj kaj knabinoj, sekve al ĉiuj personoj. Ni senlace laboru por ĝi!

_________________
*Causa causarum — Latina esprimo, kiu signifas la Kaŭzon de kaŭzoj — nome, Dion.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.