Ekumenismo estas Paco en la mondo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el intervjuo donita de Paiva Netto al la portugala ĵurnalistino Ana Serra, en Septembro 2008. | Aktualigita en Oktobro 2019.

Meditadoj el la Animo (2003) – Lanĉita ankaŭ en Portugalio per la eldonejo Pergaminho, en 2008; esperante, en 2011; kaj hispane, en 2016. 

Meditadoj el la Animo (2003), verko, kiun mi lanĉis en Brazilo, kaj en la portugala lando (2008), kaj en Argentino (2016) kaj en la internacia lingvo Esperanto (2011), sekvas la Ideologion de la Bona Samariano, kiun oni bonvenigis en pluraj landoj, pri kiu mi skribis en la revuo BONA VOLO, numero 197, en Januaro 2005: helpi la proksimulon kaj spirite, intelekte klarigi lin, por ke li scipovu alfronti la multenombrajn ĉiutagajn defiojn kaj atingu sinsekvon da venkoj. Kaj laŭ tio, kion mi klarigis en la verko Kiel Venki Suferon (1990), kiam la homo klopodas evoluigi sian Spiriton, ĉio pliboniĝas ĉirkaŭ li. La solvo troviĝas en ekumena edukado.

Tela: Domenico Fetti (1589-1623)

Titolo de la verko: La parabolo pri la bona samariano.

La Dia Ekumenismo estas realigenda afero, ĉar la stato de la reala mondo bedaŭrinde, laŭ diversaj aspektoj, estas la jena: “Eĉ se la propono de alia homo estas ĝusta, tamen se li ne apartenas al mia grego, ĝi ne interesas min”. Sekve, la solvo de tia absurdaĵo estas Ekumenismo, pri kiu mi multe parolas al vi per la multaj publikaĵoj de Eldonejo Elevação kaj per la elektronikaj amaskomunikiloj, precipe per interreto.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi donas la ekzemplon, ke Bona Volo estas la ĉenero de saĝo, kiu kunligas nin kiel spiritajn kaj surterajn estulojn, ĉar la vivo sur la Tero komenciĝas en la Ĉielo, kaj mi montras per miaj verkoj kaj prelegoj la vidpunkton de multaj homoj de multenombraj grupoj religiaj, politikaj, sciencaj, filozofiaj, artaj kaj, se oni universaligas la aferon, de la kreanta penso. Sekve, ekzistas ia fadeno de Ariadno*1, kiu, se strikte observata, liberigas nin de la terura mallumo en la kaverno de la nesatigebla Minotaŭro, en la Insulo Kreto de submetiĝo kaj de homaj oferoj, kaj kondukas nin al la lumo, kiu nin liberigas el la karcero de nescio, kiu iel subpremas nin ĉiujn. Tiu fadeno de Ariadno estas la Nova Ordono de Jesuo, pri kiu mi jam asertis, ke ĝi estas la mirakla fadeno, kiu kunligas partojn anakronisme disigitajn en la socia organismo. Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, difinis ĝin kiel la “Komunan Faktoron”, laŭ kiu estas eble, ke ĉiuj homoj kunfratiĝu.

Arquivo BV

Vinicius de Moraes kaj Tom Jobim

Mi konsentas kun Vinicius de Moraes (1913-1980), la neforgesebla poetoĉjo — kiel estis konata la partnero de alia geniulo de Bosanovo, Tom Jobim (1927-1994) —, kiu versumis per sia unika inspiro: “Vi estas samtempe batanta koro kaj la unusola batado en tiu korpo, alnomata homaro”.

Kaj tiuj miaj homar-Fratoj, kiam ili portas en si kaj en siaj verkoj vastan trezoron de esprimoj, laŭ kiuj ni ĉiuj povas, kun nur iom da Bona Volo, trovi nin mem, montras do, ke Ekumenismo estas vere potenca perilo por Paco en mondo, kie iu ajn diletanto estigas militon.

Reprodução BV

Rui Barbosa

Kiu emas liberigi sin de manovroj de la tre monavida milit-komerco, tiu devas surmeti la spiriton, kiu inspiris la kuraĝan Aglon de Hago, Rui Barbosa (1849-1923), kiam li diris: “Se vi volas Pacon, preparu vin por Paco.

Estas do evidenta bezono renversi la antikvan bastilon de “Si vis pacem, para bellum” (Se vi volas Pacon, preparu vin por milito), starigita de la kruela tempo de la Romia Imperio.

“Minha Paz vos deixo, minha Paz vos dou. Eu não vos dou a paz do mundo. Eu vos dou a Paz de Deus, que o mundo não vos pode dar. Não se turbe o vosso coração nem se arreceie, porque Eu estarei convosco, todos os dias, até o fim do mundo!” 

Sed antaŭe iras Jesuo, kiu plenigas nian koron per espero: “Mian Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi ne donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondaĝo!” (Bona Mesaĝo*2 laŭ Johano, 14:27; kaj Mateo, 28:20).

Travivado de tiu vera Paco estos la natura vivo por la Civitano de la Spirito. (...)

__________________________________
*1 La fadeno de Ariadno kaj la Minotaŭro — La verkisto Paiva Netto resumis tiun rakonton en la verko Ni ĉiuj estas Profetoj (1991): Laŭ la greka mitologio, Ariadno estis filino de Minoo, reĝo de Kreto, kruela reganto, kiu estis submetinta Atenon perforte, kaj postulis ĉiujare la sendon de sep atenaj junuloj kaj sep atenaj junulinoj, por ofero al Minotaŭro. Tiu mita monstro havis taŭran kapon kaj homan korpon kaj estis tenata de la tirano en labirinto tiel komplika, ke el ĝi neniu povis eliri. Legendo rakontas, ke juna atena heroo, nome Tezeo, filo de reĝo Egeo kaj de Etro, princino de Trezeno, aliĝis al la oferotoj, por mortigi la Minotaŭron kaj savi siajn kunulojn. Kiam Tezeo troviĝis en Kreto, Ariadno enamiĝis al li kaj donis al li bulon el fadeno, kiun li devus etendi, kiam li eniros la labirinton, kaj tiel retrovi la revenan vojon. Tezeo mortigis la Minotaŭron kaj forkuris el Kreto, portante la princinon, sed li forlasis ŝin en la insulo Nakso, kie ŝi poste edziniĝis al Dionizo, la dio de vino en la greka mitologio.

*2 Bona Mesaĝo de Jesuo — Evangelio signifas Bonan Mesaĝon, Bonan Novaĵon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.