Ne eblas mondo sen Ĉinio

Teksto publikigita en gravaj brazilaj ĵurnaloj, kiel Folha de S.Paulo (San-Paŭlo/SP), Correio Brasiliense (Brazilja/DF) kaj Correio da Bahia (Salvador/BA), krom reprodukto fare de International Business and Management en la jaro 1987, kaj transdonita ankaŭ al partoprenantoj de la "IV-a Konferenco pri Virinoj", okazinta en Pekino, en 1995. Ĉi tiun artikolon reproduktis ankaŭ revuo BONA VOLO, en sia eldonnumero 207 (novembro/2005)

Parabolo pri Stulta Maljunuleto

Antaŭ iom da tempo mi ricevis de Ekumena Junularo de Bona Volo de Dio ĉi tiun raporton, kiu bonege kongruas kun la defioj, kiujn la popolo alfrontas nuntempe:

Instruisto pri orientaj lingvoj ĉe Universitato de San-Paŭlo (USP), kiu loĝas en Brazilo de 18 jaroj, nome Alexander Chung Yuan Yang, ĉina historiisto kaj tradukisto, en intervjuo al Ĵurnalo de LBV (1988), rekonis, ke Legio de Bona Volo havas sian idealismon sub la inspiro de Amo kaj Ekumena Frateco. “La esenca demando de filozofio de Konfuceo (551-479-a a.K.) estas ankaŭ demando pri Amo kaj Frateco inter popoloj”, li komentis, kiam li legis la artikolon “Ne eblas mondo sen Ĉinio”, kiun verkis ĵurnalisto Paiva Netto, en la jaro 1987, kaj publikigis revuo International Business and Management, en tiu lando, kaj li konkludis, ke la mesaĝo de la koncerna Institucio kongruas kun la plej nobla el la sentoj. Li substrekis unu punkton en la artikolo dediĉita al Ĉinio, kiu tekstas: “Ni ĉiuj apartenas al unu granda Familio ― la Homa Socio”, li plu diris: “Se ni plenumos la instruon de tiu ĉina teksto, tiun de LBV, tiam ni travivos Solidaran, Altruisman, Ekumenan Socion*1, kiun aludis Frato Paiva. Tiu temo similas la penson de Konfuceo. Kaj precize Brazilo avangardas je tia idealo. En Brazilo kuniĝas etnoj el la tuta mondo, nome grandega Familio. Efektive ni bezonas kunvenigi ĉiujn homojn por elvolvi ian paradizon, ian idealan landon, kiel ekzemplon por la Homaro. Mi opinias, ke Brazilo estas bonega. Orientanoj kaj okcidentanoj, indianoj kaj afrikanoj kunvivas ĉi tie. Sekve, mi konsideras tre oportune, ke LBV komenciĝis ĉi tie. Brazilo mem estas reprezentanto de la estonteco. Kaj ĉi tiu estas la vojo: unu sola mondo, unu sola Familio. La estro de LBV insistu ĉe sia Fido al la emo planti tian Amon de Dio en la mondon. Li plu obstinu sur tia vojo, ĉar iam estonte sian celon li atingos: prediki la Amon de Dio en ĉiuj nacioj”.

Tiuokaze, sinjoro Alexander Chung Yuan Yang memorigis pri antikva parabolo el sia lando, laŭ kiu maljunuleton oni moknomis Stulta Maljunuleto:

― Li loĝis sur norda montaro kaj estis preskaŭ 90-jara. Antaŭ lia domo staris du altegaj montoj, kiuj estis grandaj baroj kontraŭ eniro en lian loĝejon. Pro tio li decidis forigi ilin. Sed tie vivis ankaŭ alia maljunulo, konata kiel Saĝa Maljunuleto, kaj ĉi tiu trovadis, ke la sinteno de alia estas amuza, kaj diradis: “Vi ja estas stulta!” Kaj la Stulta Maljunuleto respondis al sia interparolanto: “Kiam mi mortos, mi lasos filon, post mia filo estos mia nepo, post mia nepo naskiĝos alia filo kaj miaj posteuloj multobliĝos, sed ne la montaroj. Do, kial mi ne povas forigi ilin?”. Pacienco kaj obstino kuniĝis al liaj filoj kaj nepoj por forigi la montarojn. La diojn kortuŝis tia obstino, kaj ili sendis al li pliajn du fortajn filojn, kiuj sukcesis plenumi la celon de la Stulta Maljunuleto.

Moralinstruo de ĉi tiu rakonto: la fabelo pri la Stulta Maljunuleto estas pruvo, ke Fido kaj obstina laborado ĉion refaras.

Se ekzistus pliaj Stultaj Maljunuletoj, estingiĝus la tuta stulteco de la mondo, ĉar Inteligentaj Maljunuletoj ankoraŭ ne sukcesis forigi el si sian grandan nenifaran inteligentecon, kiu puŝas la Homaron en abismon. Certe, la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979), movite de malkomforto kaŭzata de tia granda inteligenteco servanta al detruado sur la Tero, skribis korelverŝe:

Frapo kontraŭ la tero

Ĉu oni povas trovi bonan solvon
Por la malbono skua en la mondo?
Ĉu solv’ entuziasmiga, plenumanta
La solan, la plej altan mondosavon?

“Ne! Tute ne!” ― respondas tuj la koro
En mia brusto forte bateganta.
“Ne eblas! Tute ne!” ― jen la rebato
Post lasta helpopeto de aflikto!

Ĉu do la mondo estas neŝanĝebla?
Kaj estos ĉiam tia, plej mizera,
Eĉ se alvok’ de Bono plore sonas?

Kaj furioze mi ekhalucinas:
Mi kaptos l’ universon per la mano
Kaj frape mi frakasos fian teron!

Sed tuj poste, sen maniĥeismo, li konkludis:

La fina venko
“Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem” (Apostolo Paŭlo per Epistolo al la Romanoj, 14:12).

Kaj vi suferas, frato... Sed do kial?
Ĉu vin kalumniadas la klaĉantoj,
La fiaj kaj kruelaj kritikantoj
El blinda homamaso Diospita?

Ĉu eble vi hezitas tuj alfronti
Dolorojn, kiujn vi jam antaŭvidas?
Doloroj, se vi saĝe renaskiĝas,
Purigas same kiel la fandiloj...

Antaŭen, do, se vi celas la gloron
Aŭskulti en ĉielo venkokanton,
Je plej triumfa sonoharmonio...

Konscie, frato, pri via valoro,
Lasu, ke l’ mond’ parolu, kaj silentu,
Ĉar finan venkon trafos la bonuloj!

Jen kial ministro Marcelo Pimentel, en la jardeko post 1960, diris, ke “Legio de Bona Volo ne estas agado por unu generacio, sed por unu civilizacio”.

Ne eblas mondo sen Ĉinio

Demando de leganto ― Mi plezure legis vian artikolon “La Parabolo pri Stulta Maljunuleto”. Ĉina instruo pri obstino super ĉia malfacilaĵo. En tiu artikolo, verkita en 1988, oni mencias tekston, kiun vi verkis por International Business and Management. Mi ŝatus havi ĝin. Ĉu estas eble?

Paiva Netto respondas ― Jes. Jen mi prezentas ĝin tutan. Mi substrekas krome, ke la artikolon “Ne eblas mondo sen Ĉinio” oni reproduktis por la partoprenantoj de la IV-a Konferenco pri Virinoj, okazinta en Pekino, en septembro 1995:

La mesaĝo de Legio de Bona Volo (LBV) ― nome Institucio fondita en 1950 en Brazilo, fare de la verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj radipreleganto Alziro Zarur, kiu mortis en 1979 – estas universala, sed ankaŭ celas la homon, aparte. Kaj individuoj, krom malgrandaj diferencoj laŭ latitudo kaj longitudo, estas esence la samaj, malgraŭ politikaj reĝimoj. Precipe nun, kiam atomnuklea danĝero minacas, sen privilegioj, ĉiujn popolojn sur la Tero, ne indas aldoni al la jam ekzistanta perfortado plian perfortadon.

La vojo de Legio de Bona Volo, LBV, estas la Paco. Ĉesu militoj! Bruteco estas leĝo de senraciuloj, ne de homoj, kiuj sin konsideras superaj.

Ni pledas por valorigo de la homo, kiu estas la riĉaĵo de ĉiu nacio. La trezoro de Ĉinio estas la ĉinoj, same kiel tiu de Brazilo kaj de ĉiuj nacioj estas ties popolo.

En socio konstante minacata de detruo, konvenas memorigi, ke ĉiutage, pro falado de baroj spacaj kaj tempaj, surteraj estuloj devas kompreni, ke ili formas grandegan familion, nome la Homaron.

Ne eblas taŭga mondo sen Ĉinio. Simpla senpasia legado de la Historio montras tian evidentan realaĵon. Historio instruas vivon, kiel diris Marko Tulio Cicerono (106-43 a.K.). Krome, sufiĉas malfermi la mondomapon.

Tial, plaĉus al Legio de Bona Volo, ke ĝia mesaĝo por Paco, Frateco kaj Ekumena Solidareco atingu eĉ la entrepreneman, obstinan ĉinan popolon. (...)

Ni ne estas komercistoj, nek industriposedantoj, nur simplaj homoj de Bona Volo, tio estas, viroj kaj virinoj, junuloj kaj infanoj, kiuj kredas la prudenton de Homa Gento, kiu postvivadas plej malbonajn krizojn dum tiuj multaj jarmiloj, kiujn oni konvencie nomas civilizacio, precize pro tio, ke ĝi estas prudenta, sed kiu efektive estos tia, kiam surteraj estuloj lernos vivi en Paco, ĉar tiam ili komprenos, ke suferado de unu nacio doloras la tutan mondon. Socia organismo similas homan korpon: unu malsana organo difektas ĝin tutan. Malfeliĉo de unu individuo, eĉ se oni konsideras lin plej malgrava, atingas tutan socion, se ĉi tiu estas respektinda. Efektive, ne ekzistas homo, kiu ne signifas multon. Ĉiuj havas eksterordinaran valoron, kiun oni ne rajtas spiti. Gravas kompreni, ke nia similulo estas Homo, kiu suferas, batalas, emas venki, kiel ĉiuj aliaj. Li havas bonajn kaj malbonajn kvalitojn, mankojn, ĉar li estas homeca... Necesas, ke tiuj, kiuj kredas Pacon unuiĝu, superu siajn diferencojn. Male, restos neniu por informi la Historion...

Jen do ni kontentigis vian leteron. Ne eblas mondo sen Ĉinio, fakte. Sed ĝi ne eblas ankaŭ sen Usono, Rusio, Afriko, Japanio, Kanado, Ĉilio, Peruo, Bolivio, Argentino, Urugvajo, Venezuelo, Kolombio, Meksiko, Hispanio, Germanioj*2, Irano, Hindio, Italio, Francio, Kubo, Portugalio, Bulgario, Irako, Anglio, araboj, judoj, kaj por ni brazilanoj, nepre Brazilo, kun ĉiuj ĝiaj malbonaĵoj, kiujn plej ofte ni mem pligravigas, forgesante ĝiajn rimarkindajn virtojn kaj kvalitojn, kiujn ni devas energie praktiki.

Kaj ĉar mi menciis Ĉinion, jen mi prezentas ĉi tiun penson de Konfuceo:

― “Kompenso en la vivo estas tio, ke por ĉiu neplenumita sonĝo ekzistas unu premsonĝo, kiu ne okazis.”

______________________________________
*1 Redakcia Noto ― Solidara, Altruisma, Ekumena Socio: Ideo, kiun Paiva Netto defendas de jardekoj, emfaze prezentita okaze de la I-a Internacia Kongreso de Laboristaj Fratoj de Dio (en la 1-a de majo 1983, ĉe klubo “Botafogo Futebol e Regatas”, en la urbo Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo), kaj publikigita per diversaj periodaĵoj en kaj ekster Brazilo. Liaj vortoj starigis tiun koncepton pri Idealoj de Bona Volo, kiuj ankoraŭ nun movas plurajn agadojn en socia kaj eduka kampoj, por starigo de publikaj politikoj por daŭripova progreso en nia lando, pere de pli ampleksa socia homa inkluzivigo: agado por kontentigo de korpaj kaj spiritaj bezonoj, por formado de Ekumena Civitano, aktiva partoprenanto en Solidara Socio, transformita per Amo. “(...) La ekzemplo pri abundo ― ne nur favore al unu aparta komunumo, sed por la tuta planedo ― venas de la Ekumena Kristo (tio estas, sen sektemoj), la Dia Ŝtatisto. Eblas abundo, perfekte kundividata, nur en Solidara, Altruisma, Ekumena Socio, en kiu ĉiuj klopodos kompreni sin reciproke kaj ĉiu rekonos, ke li apartenas al grandega vivanta organizo, spirita kaj socia, kiun oni nomas Homaro. Unu malgranda organo, eĉ se plej eta, se ĝi estas malfortika, tuŝos la komplikan homan maŝinon (...)”, li diris en tiu evento. “Apostolo Paŭlo, per sia Unua Epistolo al Korintanoj, 12:26, asertas: ‘Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas’. Kaj Zarur instruis, ke ‘doloranta, eta dentonervo perturbas la tutan stabilecon de la korpo’” (...). Kaj plu diras Paiva Netto: “Solidara Socio, ĉar necesas unuiĝo; Altruisma, por ke tia unuiĝo okazu sub la protekto de Frata Amo, kiun la Kristo ekzemplodonis, per sia nova Ordono: ‘Novan Ordonon Mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj’ (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:9); Ekumena, ĉar necesas komprenemo en ĉi tiu mondo, por ke ĝi postvivu. (...) Interkonsento estas do nia granda alvoko, surbaze de nia ampleksa ekumena sperto ĉe LBV: Brazilo kaj la tuta mondo bezonas tujan travivadon de ekumenismo religia, etna, entreprena, politikpartia, socia, unuvorte Senliman Ekumenismon, kiu parolas al ni pri bona interrilatado inter Homoj kaj ties nacioj, surbaze de plej esencaj valoroj de la Spirito, kaj Tutan Ekumenismon, kiu faligas barojn inter la materia mondo kaj la Nevidebla Spirita Mondo, kiel pledis Alziro Zarur”. Legu pli en Jesuo, Zarur, Kardec kaj Roustaing ĉe la Kvara Revelacio, verko de Paiva Netto (1984).

*2 Germanujo ― Nuntempe ĝi estas reunuigita.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.