Manifesto de Bona Volo (IV)

Demokratio religia – pionireco de Zarur

La Monda Parlamento de la Ecumena Frateco naskiĝis sub la signo de la Demokratio sed ne de la Demokratio nur balota, nur partiema. Ni parolas pri Demokratio harmoniigita kun la Leĝoj Universalaj, Diaj, regantaj la vivon de la Homo sur la Tero. Temas pri ia kvara vojo por definitive anstataŭi kapitalismon kaj komunismon, kiuj estas du superitaj ateismoj, kaj, ankaŭ, por lumigi la tiel nomatan Kristanan Demokration, tiel ke ĉi tiu sukcesu atingi la kristajn altaĵojn de la Politiko de Dio: la Politiko por la Homo kaj por la Spirito de la Homo. Demokratio estas la reĝimo de la respondeco. Malamo ne estas demokratia. Jam em 1949 Zarur diskonigis, ke ‘‘Brazilo bezonas, nun pli ol iam ajn, unuiĝon inter ĉiuj siaj gefiloj’’. Ni predikas demokration ne nur en la Politiko, sed sur ĉiuj kampoj de la homa vivo, ĉefe en la Religio, kiu devas avangardi, kiel ofte mi deklaras. Zarur ĉian diradis, ke ‘‘la plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon en la nomo de Dio’’. Kaj li diradis pli, ke "regi estas instrui al ĉiu regi sin mem”.

Amo estas inteligenteco de Dio

La Religia Demokratio, rekte kontraŭa al ĉiaj fanatikecoj, estas la esenco de la Senlima Ekumenismo, pionira tezo de Legio de Bona Volo, apogita de ĉiuj religiaj reprezentantoj vastaspiritaj, kiuj ne volas lasi la historion eskapi el inter la figroj, ĉar la Senlima Ekumenismo estas nereturnebla determinismo dia. Ĝi faras unika la Fratecon en ĝia plej profunda kaj ampleksa senco. Ĝi estos adoptita de ĉiuj religioj, ĉar Amo estas la inteligenteco de Dio. kiu vivos, tiu vidos! Kiam ni parolas pri la unuiĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj, kelkaj povas ektimi, pensante pri kapitulaco de siaj vidpunktoj antaŭ la teda ebenaĵo de ia senpersonigita unuiĝo, nome la bedaŭrinda homa aŭtomateco. Ne temas absolute pri tio. En la Dia Demokratio ĉiuj havas la devon civilizite esprimi siajn ideojn, sian manieron rigardi la aferojn. Tamen, neniu rajtas malami, pretekstante ke li pensas diference. Jam diradis Ghandi, ke "malsameco de opinioj neniam devas esti motivo de malamikeco”. Kaj pro tia pensmaniero, la Mahatmo fariĝis la liberiginto de sia popolo. La devo civilizite esprimi sian vidpunkton ne signifas ke, por la valideco de la Demokratio, la civitano nepre estu la venkanto. Male, por ke oni estu demokratia, tiu sciu kunvivi ankaŭ kun malvenko. Kiu ĝin ne akceptas, tiu ne scias, kio estas Demokratio. Krome, kion signifas malvenko? Oni ne faras bonan nutradon per unu sola substanco. Neniu eltenas: nur rizon, nur fazeolon, nur maizan farunon... Per la miksado de ĉio estiĝas la nutraĵo, kiu inde tenas la korpon viva. En tiu serio da malsamaj opinioj, havantaj tamen unuiĝintajn, solidarajn sentojn, laŭ la kompreno, ke ni ĉiuj estas Fratoj, kuŝas ja la morala kaj spirita substanco, kiu starigas iun Patrujon, ene de la vera Demokratio. Konvenas ofte ripeti, ke Demokratio estas reĝimo de respondeco. Ni sciu do travivi unuecon en diverseco, por ke ni kune venku la malfacilaĵon. Sen iluzioj, rigardante la mondon vidalvide. Vizaĝo kontraŭ vizaĝo!

Proklamante Bonan Volon kiel agon de la vera Politiko, LBV definitive okupas avangardan postenon.

La Vivo estas eterna; tial estas necese, ke la Politiko celu ne nur la kampon de la materia Homo, sed ankaŭ lian Spiriton. La Politiko estu praktikata kun sacerdota sinofero far ĉiuj tavoloj de la socio.

(Sekvu)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.