Muro de Gerês

Fonto: Meditado de Bona Volo elprenita el la libro “Kronikaĵoj & Intervjuoj”, de la jaro 2000. | Aktualigita en Majo 2022.
Reprodução BV

Amália Rodrigues

Reprodução BV

Humphrey Bogart

Kelkajn fojojn mi vizitis Portugalujon. Belega lando de gastama popolo. Lando de la nostalgia Amália Rodrigues (1920-1999), kaj Estis Dio*1, kiu forportis ŝin antaŭ nelonge (mi tion skribis en la jaro 2000). Al mi ĉiam plaĉis, kiam ŝi kantis tiun faduon, kun la akompano de gitaroj bonege agorditaj kaj ploremaj. Cetere, oni rakontas, ke pro influo de amikoj, ŝi ne intencis sonregistri ĝin. Tamen, ŝi rekonsideris la aferon, kaj ĝia sukceso estis grandega. Bonŝance por Amália, bonŝance por ni! Tio memorigas min pri alia historio, ke iuj famaj artistoj en Hollywood rifuzis roli kiel protagonisto de — imagu! — Casablanca. Bonŝance por Humphrey Bogart*2, kaj ankaŭ por ni!

Unu el tiuj vojaĝoj okazis en Novembro 1994, post kiam D-ro José Aparecido de Oliveira*3, tiama Ambasadoro de Brazilo en la lando de Luís de Camões (proks. 1524-1580) telefonis al mi, frate “alvokis” min por ĉeesti, en la portugala ĉefurbo, la lanĉon de la fundamenta ŝtono de la sidejo de Portugala-Brazila Fondaĵo de la Mondo de la Portugala Lingvo.

Ĉeestis, inter pluraj gravaj personoj el Portugalujo, Afriko kaj Brazilo, la eminenta arkitekto Oscar Niemeyer*4, kun sia trankvila kaj amema voĉo kaj sia granda koro plena de pasio por sociaj pledoj.

Post la solenaĵo, la Ambasadoro prezentis al mi D-ron Jorge Sampaio*5, kiu tiam prezidis la Urban Konsilantaron de Lisbono. En la jaro 1996, li fariĝis Prezidanto de la Respubliko. Poste, okazis akcepto en la hejmo de amiko Aparecido, sub la gvido de lia inda edzino, S-ino Leonor. Tiuj estis momentoj por kara memorado, kiam mi estis afable invitita subskribi kun la aliaj protokolon por donaco de majesta pentraĵo pri Nia Sinjorino Aparecida (verko de la arkitekto kaj plastik-artisto João de Souza Araújo) al la fama Baziliko dediĉita al la Patrino de Jesuo, tiutempe sub la estrado de la kara Dom Geraldo Maria de Moraes Penido*6, ĝia karmemora Emerita Ĉefepiskopo.

En  la jaro 1989, li vizitis min ĉe Legio de Bona Volo, kaj mi havis la honoron akceptiĝi, kune kun mia familio, en lia loĝejo, en neforgesebla vespero, kiam li havis apud si sian bonkoran fratinon S-inon Geralda, kiu same jam forpasis. Dio eterne konservu ilin en Sia Mizerikorda Sino!

Unu tagon, oni kondukis min al ĉarma loko, Amares, kie ni pasigis kelkajn horojn en spirado de pura aero, kio estas pli kaj pli malofta afero, babilante kun homoj en tiu komunumo, kaj kun homoj, kiuj same vizitis tiun agrablan lokon.

Dum la reveno, survoje al Braga, ravita de la pejzaĝo de la Montaro Gerês, mi povis observi la sinsekvon de ŝtonaj muroj, kiuj estas oftaj en tiu regiono. Kelkaj el ili estis pompaj, aliaj pli simplaj. Kaj jen ekaperis iu muro bela, ĉe vojkurbo, tamen tiel eta, ke oni preskaŭ ne povis rimarki ĝin. Sed ĝi tie staris, firma, plenumante sian taskon ne permesi, ke en mallarĝa, malplena loko, iu homo distre, eble infano aŭ maljunulo, falu en profundan abismon. Mi do volis omaĝi ĝin, kvazaŭ humilan homon, nekonatan en lia modesteco, kiu tamen plenumas pro Amo sian devon. Kaj ankoraŭ en la aŭto mi aŭdacis, pardonu min, ĉar mi ne estas poeto, verki la jenajn versetojn, muzikotajn poste.

Al Malnova Muro

Sur la vojo de Gerês / al Braga, / estas multaj malnovaj muroj... / Sed troviĝas unu, / malnova / ĉefe malnova / precize ĉe vojkurbo, / kiu Animon karesas... / Same antikva kiel Amo / kaj kiel doloroj... / Tre malgranda... / sed ĝi ridetigas nin / pro la komplezo, / ke ĝi malfermas / al Animo malĝoja / ampleksan plezuron, / nome malkovri / en la profundo de kampo, / la dian belecon de floroj. / Dume aliaj muroj / — grandaj!... — / ne posedas la esprimon / per kiu, / en sia malgrandeco, / ĝi parolas al la koro. / Jes, / ĉar se ĉi tiu / ne estas la plej granda organo / en la korpo, / ĝi ĉion sentas, / kaj ĉion vidas, / ĉar ja ĉion ĝi vidas / kaj ĉion sentas... / Jen ĝia amplekso. / Ho! Eta Muro, / Muro eta, / enhavanta tiom da Vivo! / Vivo! / Vivo! / kiel kreskaĵo / kovranta viajn flankojn, / el ŝtono moligita / homecigita tra la jaroj, / multaj jaroj... / Ho! Malnova Muro! / el ŝtono antikva... / Kiom da historio vi vidis!... / Kaj el tio, kion vi aŭdis, / iom rakontu al mi. / Kaj mi aŭdos vin, / ne per surdaj oreloj, / kiel tiom da vojaĝantoj, / kiuj ĉi tie preterpasas, / kaj ne vidas vin... / Ĉar frenezaj katenoj / vualas ilian menson... / Kaj belajn okazojn / ili perdas, / ĉar ili ne sentas / de vi la kanton de jarcentoj / akrigaj. / Jes, ĉar turniĝas / la rado... / Kaj kio pasis, / tio poste revenos... / Kaj eble, / Malnova Muro, / antikva  Muro, / blinduloj / por ne vidi vin, / kaj surduloj / por ne aŭdi vin, / eble lernis, / fine, / ke / por aŭdi / la lamenton aŭ la kanton / de la ŝtono mem, / necesas, / trans reguloj, / ami ĉiujn amojn / de la Dia Amo sen resentoj.

Shutterstock

Kion sciigas la malgranda Muro?

Jenon: ĉu malpli granda ol reĝo estas homo, kiu ne neglektas sian devon? Li meritas de ni la tutan apogon kaj la distingon pro obstino, kun honoro travivi sian dignecon. La elito de lando estas ties popolo!

__________________________
*1 Estis Dio — Titolo de faduo (tipa portugala kanto) verkita de Alberto Fialho Janes, kaj eternigita de la stelulino Amália Rodrigues (1920-1999). Sonregistrita de ŝi en la jaro 1956.
*2 Humphrey Bogart (1899-1957).
*3 José Aparecido de Oliveira (1929-2007).
*4 Oscar Niemeyer (1907-2012).
*5 D-ro Jorge Sampaio (1939-2001).
*6 Dom Geraldo Maria de Moraes Penido (1918-2002).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.