Religio ne kongruas kun maltoleremo

Arquivo BV

Alziro Zarur

En la ĵurnalo Folha de S.Paulo en la jardeko post 1980, mi respondis al leganto, ke mi ne konsideras Religion kiel arenojn por sovaĝa luktado, en kiuj multaj kredoj perfortas unu la alian en la atako aŭ en la defendo de principoj, aŭ de Dio, kiu estas Amo, kaj kiu tial nepre ne aprobas manifestiĝojn de malamo sub Lia Sankta Nomo, kaj ne bezonas koleran defendon flanke de kiu ajn homo. Alziro Zarur (1914-1979) diradis ke, "plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio".

Mi komprenas Religion kiel Solidarecon, Respekton al la Vivo, Lumigon de la Spirito, kaj ni ĉiuj estas spiritoj. Mi nur povas kompreni ĝin kiel ion dinamikan, vivantan, pragmatan, altruisme konstruan, kiu malfermas lumajn vojojn en la animoj kaj pro tio devas stari sur etika fronto. Mi ne komprenus ĝin, se ĝi ne agadus ankaŭ per prudenta maniero por la transformiĝado de bedaŭrindaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn. Ĉi tiuj pli kaj pli bezonas Dion, kiu estas kontraŭveneno kontraŭ spiritaj kaj moralaj malsanoj, sekve ankaŭ kontraŭ la sociaj malsanoj, inkluzive de pasiveco, sekteco kaj maltoleremo, kiuj degeneras, mallumigas la Spiriton de homamasoj. (...) Kaj oni neniel devas flankenlasi ateistojn for de kiu ajn iniciato, kiu bonfaros al la mondo.

Shutterstock

Religio, kiel sublimigo de sentoj, taŭgas por plibonigi la Homon, kunigi lin al lia Kreinto, per praktikado de Frateco kaj de Justeco inter Liaj kreitoj. Kun delikata sento de oportuneco, Profeto Muhammad rekomendas, en la Sankta Korano: “Ni kredas tion, kio estis al ni revelaciita, kaj tion, kio estis al vi revelaciita. Nia Dio kaj via Dio estas la sama. Al Li ni submetiĝas”.

Dio, Saĝeco kaj Kompreno

Tela: Fray Juan de la Miseria

Tereza el Avila

La Ĉiela Patro estas senfina fonto de saĝeco kaj kompreno, kiam oni ne analizas Lin per maniero stereotipa kaj karikatura. Mi ekmemoras ĉi tiujn vortojn de Sankta Tereza el Avila (1515-1582): “Ni klopodu ĉiam rigardi la virtojn kaj bonaĵojn vidatajn ĉe aliaj homoj, kaj kovri iliajn malbonajn kvalitojn per niaj grandaj pekoj”.

Voltaire

Ĉio evoluas. Hieraŭ oni asertis, ke la Tero estas la centro de la Universo. Kial do la kredoj devus senmoviĝi ĉe la tempofluado? Male, religio, kiam ĝi estas sinonimo de mizerikordo, devas harmonie prilumi la ceterajn tavolojn de la penso. Ĉi-rilate, jen mi prezentas frazon de la tute skeptika Voltaire (1694-1778): “Toleremo estas same necesa en politiko kiel en religio. Nur fiero estas netolerema (...)" .

Por mildigi kormalvarmon

Konvenas krome rememorigi ĉi tiun vastsignifan maksimon de Zarur: “Religio, Filozofio, Scienco kaj Politiko estas kvar aspektoj de unu sama Veraĵo, nome Dio".

Nu, la klopodo konservadi tiujn branĉojn de universala scio ŝlositajn en fermitaj departementoj, aŭ en antaŭjuĝa konflikto, daŭre kaŭzadas multe da malbono nin afliktanta, ĉefe kiam temas pri Religio, se oni komprenas ĝin laŭ plej alta signifo. Ĉefe el tiu kampo devas veni solidara spirito, manke de kiu rezultiĝas malvarmeco ĉe sentoj, kiu precipe lastatempe karakterizas homajn rilatojn.

Ne estos Paco, dum persistos kruelaj diskriminacioj kaj krimaj sociaj malegalecoj

Arquivo BV

Gandhi

Manko de Frateco kaŭzadas grandan breĉon inter materia progreso kaj morala kaj spirita maturiĝo. Sed ĉiam estas tempo mildigi resentojn. Tamen, ne ekzistos Paco, dum persistados kruelaj diskriminacioj kaj krima socia malegaleco, kaŭzataj de troavido, kiun oni devas kontraŭbatali per efika Edukado kun Ekumena Spiritualeco. Se ni ne elektos tian vojon, ni estos kondamnitaj al realaĵo montrita de Gandhi (1869-1948): “Okulo pro okulo, kaj la tuta homaro fine blindiĝos”.

Ĉiam eblas atingi bonan rezulton, se la homoj fidele klopodas por ĝi. Kaj tio daŭre faras, ke la civilizo, almenaŭ tiu, kiun ni vidas ĉirkaŭ ni, mirakle postvivas plej grandajn frenezaĵojn. La saĝeco de Talmudo praktike instruas: “Paco estas por la mondo same kiel fermento por pasto”. Precize.

Arquivo BV

Martin Luther King

Ekzistas homoj, kiuj emas aludi al religia spirito per elstarigado de patologiaj misfaroj okazintaj laŭ la jarmiloj. (Mi neniel inkluzivas en ĉi tiujn komentariojn la prudentajn historiistojn kaj analizistojn). Mi pensas, ke tiu malpacema agmaniero, kiu makulis per sango la Historion, devas resti for de niaj koroj, pere de justaj agoj, ĉar pli grandaj estas la motivoj por nia kunfratiĝo ol tiuj, kiuj emas inciti malamon. Malamo estas armilo turnita kontraŭ la brusto de tiu, kiu malamas. Estas do tre oportuna ĉi tiu admono de Pastoro Martin Luther King (1929-1968), kiu ne rifuzis oferi sian vivon mem por la idealoj, kiujn li defendis: “Ni lernis flugi kiel birdoj kaj naĝi kiel fiŝoj, sed ne la arton kunvivi kiel fratoj”.

Tela: Gustave Courbet

Pierre-Joseph Proudhon

La miraklo, kiun Dio atendas de Homoj estas tiu, ke ili lernu ami sin reciproke, por ke ili ne freneziĝu, entute, kiel okazis ĉe esplorado por milita uzado de antimaterio.

Plej bona altaro por adori la Kreinton estas Ties kreitoj. Fariĝas urĝe ke, la Homaro estu humana.

Modereco kiel virto

En la verko Meditadoj el la Animo, mi notis, ke ne estos daŭra Paco dum oni starigados nepravigeblajn privilegiojn, kiuj malhonorigas la homan kondiĉon, pro manko de solidareco, kiu devas lumigi homojn kaj popolojn. Pierre-Joseph Proudhon (1809-1865) skribis: “Paco akirita per glavo estas nur paŭzo en la milito”. Tial, dum jarmiloj da “civilizacio”, homamasoj mortis sub masakro per armiloj, per malsato kaj per malsano. (...) Jesuo ĉiam predikis kaj travivis Fratecon. Ĉar ni ja kredas la Dian Estron, tial ni devas batali por tio, kion Li prezentis kiel solvon al la turmentoj, kiuj ankoraŭ afliktas naciojn.

Reprodução BV

Eleanor L. Doan

Modereco estas nemalhavebla virto ĉe tiu batalo. Tamen, fronte al defioj, ni ne miskomprenu pacemon kaj malfortecon de karaktero. Ĉi-rilate, jen la paroloj de Eleanor L. Doan: “Ĉiu malfortulo rajtas laŭdi la Kriston, tamen necesas forta animo por sekvi Lin”. Ni ne forgesu ankaŭ la ekzemplojn de la unuaj kristanoj, sed ja ni serĉu ĉe ili la travivaĵon, kiun oni devas ripeti en ĉi tiu mondo, nome, la Pacon: “Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima. (...) Kaj tiel, persekutataj ĉiumaniere, ili ekkomencis vivi komunume. Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiu helpis unu la alian, kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono”. (La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 4:32 ĝis 34).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.