Fernando, Portugalujo kaj Brazilo

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el artikolo publikigita en la ĵurnalo Folha de S. Paulo je la 26-a de Junio 1988. | Aktualigita en Majo 2022.
Reprodução BV

Fernando Pessoa

Je la 30-a de Novembro, ni rememoras la forpason de Fernando Pessoa (1888-1935). Estas oportune, ke mi prezentu al vi fragmenton el la artikolo, kiun mi publikigis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 26-a de Junio 1988, omaĝe al la fama bardo, rekonata kiel “la plej universala portugala poeto”:

Divulgação

Kiam li estis inter ni, li estis praktike nekonata de la publiko. Li neniam havis sian grandan valoron rekonata, dum sia vivo. Malfacile oni donis al li la “Premion Antero de Quental”, Klason B, de la Sekretariejo de Nacia Propagando. Oni uzis plurajn rimedojn por nei al li la unuan premion. Sed vero ĉiam aperas kaj brilas, kaj malfermas lumradiojn sur la sinuaj homaj vojoj. La vivo de la homaro en la mondo neniam estis facila. Li tamen sukcesas postvivi. Estas oportune, ke ni neniam forgesu tion. (...)

Portugalujo, “Ĝardeno ĉe la marbordo plantita”, en iu momento en la Historio plivastigis la limojn de progreso sur la Tero, kaj havas en si latente tiun tutan trezoron de Fido kaj Espero resumitaj per la grandeco de ĉi tiuj versoj de Fernando Pessoa:

Preĝo

Sinjor’, la nokt’ alvenis, l’ anim’ fias.
Tiomaj estis ŝtormoj kaj la volo!
Restas nun en silento malamika,
La granda mar’ kaj resopir’ en koro.

Sed flamo, kiun vivo en ni kreis,
Se viv’ ankoraŭ estas, ne finiĝis.
La cindro de la morto sur ĝi restis:
La man’ de vento eble levos ĝin.

Blovas la briz’ — malĝojo, aŭ angoro —,
Kaj flamo de penado refortiĝas,
Kaj rekonkeru ni Distancon foran —
Sur mar’ aŭ aliloke, tamen nian!

kaj ankaŭ:

Portugala Maro

Ho sala maro, kiom de la sal’
estas larmoj de portugal’!
Ni krozis vin kaj ploris la patrinoj,
kaj tute vane preĝis filoj!
Kaj fianĉinoj restis sen fianĉoj,
ho mar’, pro tia konkerado!

Ĉu indis tia peno? Ĉio indas
Se ne eta estas l’ animo.
Trans Bojador ni celis, do ni devis
ankaŭ la doloron superi.
Dio donis abismon kaj danĝeron
al maro, spegulo ĉiela.

Efektive, kara Pessoa, “ĉio indas, se ne eta estas l’ animo”. La maro nuntempe estas ĉiuj popoloj sur la Tero, kiuj atendas mesaĝon de liberiĝo el la mensa sklaveco, kiu malfeliĉigas la homaron. Kaj kiel granda kaj viveca estas la animo de Portugalujo!...

Kaj Brazilo, kun la tuta flamo de juneco, havas favoran energion, kiu tre bonfaros al la mondo, kiam eksonos la plena horo de ĝia misio, kiel koro de la mondo kaj patrolando de la Evangelio-Apokalipso. (...)

Nu, la tria jarmilo iam ne estos ĉi tiu mizero plena de doloroj kaj militoj, kiuj signis la homojn per la aspekto de besteco, dum jarcentoj kaj jarcentoj de civilizacio de “lupoj”.

Kion volas Legio de Bona Volo kun sia Tuta Ekumenismo, kiu unuigas Ĉielon kaj Teron?

Precize plivalorigi la Senmortan Spiriton de la homo, kiu ajn estas lia nacieco, kredo, nekredo, ideologio, etno: “Kio en mi sentas, tio pensas”, admonis Fernando.

Multon oni povas paroli pri tiu temo, ĉar treege riĉaj estas la laĉoj, kiuj kunligas du patrolandojn historie fratajn, en konstruado de estonteco, en la granda tasko de spirita renovigo de la mondo: Portugalujon kaj Brazilon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.