Super-Infanvartejo Jesuo, de LBV — lulilo de amo kaj Edukado kun Ekumena Spiriteco

Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo
La 25-an de Januaro 2023
Merkrede

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj,

Dio Ĉeestas!
Jesuo Alvenas!

“Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de Dio.”
(Jesaja, 54:13)

469-jara datreveno de la fondiĝo de la urbo San-Paŭlo, Tago de la Soldatetoj de Dio, de LBV, kaj la 37-jara datreveno de la Super-Infanvartejo Jesuo

1. Je ĉi tiu feliĉa dato, la 25-an de Januaro 2023, kiam la urbo San-Paŭlo/SP festas sian 469-jariĝon, ni festas ankaŭ la Tagon de la Soldatetoj de Dio, de LBV ­­– kiel kareseme oni alnomas la infanojn en la Institucio. Ili estas la “Espero de la mondo”, laŭ iama deklaro de la karmemora Frato Alziro Zarur (1914-1979), fondinto de Legio de Bona Volo.  

2. Kun granda feliĉo mi salutas la 37-jariĝon de la Super-Infanvartejo Jesuo, de LBV, kiun mi honorplene inaŭguris, kun la helpo de la popolo, same je la 25-a de Januaro, en la jaro 1986. Ĝi estas parto de la bela, amata Eduka Ensemblo Bona Volo, en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Loko de Amo kaj Poezio

3. Mi jam rakontis tion al vi plurfoje: kiam mi ekhavis la intuicion kaj eksentis la bezonon konstruigi tiun lokon dediĉe al edukado de etuloj, mi decidis tion sciigi al la mondo. Unue, mi alportis la ideon al la Legianoj kaj Legianinoj, kaj ĉiuj konsentis entuziasme. Ni komencis grandan kampanjon por aĉeti la terenon kaj starigi la konstruaĵon. Jesuo, la Ĉiela Edukanto, kaj Sankta Francisko el Asizo, la Patrono de LBV, reagis al nia peto pere de homoj de Bona Volo. Ni starigis ian veran Templon de Edukado kun la nemalhavebla Ekumena Spiriteco, ĉe tiu angulo inter Strato Sérgio Tomás kaj Avenuo Rudge, kie oni zorge subtenas infanojn. Ne ekzistas pli taŭga altaro por adori Dion ol la koro de niaj similuloj. Tial, ĉe la enirejo de la lernejo, mi ordonis, ke oni alfiksu jenan frazon: “Super-Infanvartejo Jesuo – Loko de Amo kaj Poezio. Ĉi tie oni valorigas la homan estulon”.

Vivian R. Ferreira

4. Mi sendas mian fratan brakumon al la tuta laborgrupo, kiu de jardekoj klopodas sukcesigi tiun sanktan ejon de Amo, Ĝojo, Saĝeco kaj Paco, kie la formado de Tutplaneda Civitano komenciĝas de la simpla lulilo, sub la lumo de Pedagogio de Amo kaj de Pedagogio de la Ekumena Civitano, kiuj celas la tutecan elvolviĝon de individuoj, tio estas, Spirito, cerbo kaj koro. Ĉi tiuj estas la edukaj proponoj, kiujn ni solidare prezentas al la mondo, sub la inspiro de la Pedagogio de Dio, anoncita de Zarur, laŭ la sigelo de la biblia versiklo en la citaĵo, antaŭsentita de la Profeto Jesaja kaj elstarigita de la Majstro Jesuo, en Lia Sankta Evangelio laŭ Johano, 6:45:

Estas skribite en la Profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

Torĉo de Edukado kun Ekumena Spiriteco

5. Mi registris en mia verko Urĝas Reeduki! (2010), ke la homo estas grenejo de senĉesaj agoj. Tio estas la vera feliĉo de civilizo. Ne eblas, ke li restu kruele ekspluatita, submetita al servuteco kaj al malrespekto. Por li oni devas krei kondiĉojn, eĉ se minimumajn, por digna vivo, kiom ajn da tempo li vivis.

6. Miaj estimataj Fratinoj kaj miaj karaj Fratoj, por tio vi ĉiuj jen troviĝas, en edukado de infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj, per la torĉo de Edukado kun Ekumena Spiriteco, kiu povas fortigi tutan nacion.

7. Je la jaro 2021, ni per granda penado finis ampleksan reformon de la Super-Infanvartejo Jesuo, disponigante modernajn, eĉ pli allogajn instalaĵojn al ĉiuj, kiujn tie ni akceptas kaj al la sindediĉaj laboristoj, kiuj partoprenas en tiu Sanktejo de Edukado, de la plej simpla skipano ĝis la instruistoj kaj administrantoj.

Vivian R. Ferreira

8. La Super-Infanvartejo Jesuo, ĝia instruistaro kaj la nemalhaveblaj subtenantoj de tiu Verko estas periloj de Dio, la Ĉiela Patro de la homaro. Ni konstante ekkrias, ke la stabileco de la mondo komenciĝas en la koro de infano. Protekti ĝin estas fidi pri la estonteco.

Lumu via lumo!

9. Sekve, estu ĉiam pli fekundaj je agadoj, laŭ tio, kion rekomendas la Dia Pedagogo:

— Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn Bonajn Farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la Ĉielo.

(Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 5:16)

10. Mian sinceran gratulon al ĉiuj!

20-a Internacia Forumo de la Soldatetoj de Dio, de LBV

11. Ĉi-koncerne, mi kaptas la okazon por anonci al vi la temon de la 20-a Internacia Forumo de la Soldatetoj de Dio, de LBV, kies Patrono estas Jesuo. Ĉar ni fidas la gravecon de infanoj, tial ni kreis tiun eventon por frata dialogo, tiel ke la novaj generacioj esprimu kun ekvilibro, klare kaj praktike, siajn proponojn de Paco por ia pli bona socio. La etuloj mem, laŭ fundamenta praktikado de sia penslibereco, elektas la temojn, kiujn oni pritraktos laŭlonge de la laborjaro. Kaj en la jaro 2023, ilia kontribuo estos la jena: “Zorgu pri la Vivo, zorgu pri la Tero kaj zorgu pri ni: ni ĉiuj estas la Naturo!”, kaj ĝi havas kiel sloganon tion, kion mi de jardekoj emfazas: detruo de la Naturo estas la estingo de la homa raso. Mi lasas ĉi tie miajn aŭgurojn de sukceso en unu plia eldono de tiu evento, sub la benoj de la Kristo!

12. Saluton al la Tago de la Soldatetoj de Dio, de LBV – Espero de la mondo!

13. Saluton al la Super-Infanvartejo Jesuo, de Legio de Bona Volo!

14. Saluton al la 73-jariĝo de la heroa LBV, “por ia pli bona mondo, kaj por ia pli feliĉa homaro!”

Vivu Jesuo en niaj koroj, por ĉiam!

Tiu, kiu amas vin,
José de Paiva Netto
Servanto de la Amikoj de Dio

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.