Urĝas reeduki!

Zorgu pri la Spirito, reformu la Homon. Kaj ĉio aliiĝos*1.

Aristotelo*2 (384-322 a.K.) estas la aŭtoro de la jena instruo:

Ĉiuj, kiuj pripensis la arton regi la homon fine konvinkiĝas, ke la sorto de imperioj dependas de edukado de la junularo.

La stagirano pravis.

Edukado kaj Klerigado kun Ekumena Spiritualeco por la Popolo, ekde infanaĝo, jen estas la nesektemaj, ĉefaj celoj de Legio de Bona Volo (LBV), flanke de ĝia laŭdata Homa kaj Socia Valorigo. Cetere, en vera Demokrateco, ĉiuj rajtas je libereco por opinii — manifestita per la zorgo pri devo kaj saĝo, atingita per la spirituala, etika matureco, tial demokratia — kaj, plu, por Laboro, por Sekureco, por Sano, por Nutraĵoj, por bona Edukiĝo, por Kleriĝo kaj por Libertempa Aktiveco (Ĝojo sen malnoblaĵoj). Ĉi ĉio kune kun la nemalhavebla spiritualigo de homa sento, en kiu ajn historia fazo de socia evoluado de nacioj.
Ĉe instruado kuŝas la granda celo tuj atingenda! Kaj plie: nur Reedukado, eĉ de edukistoj mem, kiel rekomendis la ĵurnalisto, radiisto kaj poeto Alziro Zarur*3 (1914-1979) povas garantii al ni tagojn de prosperado kaj harmonio.

Spirita Demokrateco: propono de LBV

Kiel mi skribis en mia libro Meditoj kaj Pensoj —- Dialektiko de Bona Volo (51a eldono, 1987, paĝo 160) kaj antaŭe en la Ĵurnalo de LBV (Januaro 1984), kiam ni parolas pri unuiĝo de ĉiuj por ĉies bono, iuj homoj eble ektimas, pensante, ke ili devos cedi siajn vidpunktojn por enuiga plateco de senpersoneca unuiĝo: la neakceptebla homa aŭtomateco. Ne temas pri tio. En Dia Demokrateco, ĉiuj havas la devon (multe pli ol la rajto), honeste (baza kondiĉo) kaj kun toleremo, esprimi siajn ideojn, sian pensmanieron. Tamen, neniu rajtas malami, sub la preteksto, ke li pensas malsame. Gandhi (1869-1948)*4 diris, ke:

Malsameco de opinioj neniam devas esti kaŭzo de malamikemo.

Kaj pro tia pensmaniero la Mahatmo fariĝis, certe, la ĉefa rangulo de la sendependo de sia Popolo. La devo civilizite esprimi sian vidpunkton ne signifas, ke — por funkciado de Demokrateco — Vi devas fariĝi venkanto je kia ajn kosto. Male, estas demokrate kunvivadi ankaŭ kun malvenko. Kiu ne akceptas tion, tiu ne scias, kio estas Demokrateco, kiu cetere estas reĝimo de respondeco.
La hinda saĝulo estas la aŭtoro ankaŭ de ĉi tiu notinda aserto pri la neceso enkonduki Kulturon de Paco en la korojn por superi la malamikecon inter malsamuloj:

Viaj pensoj estu pozitivaj, ĉar ili transformiĝos en parolojn. Viaj paroloj estu pozitivaj, ĉar ili transformiĝos en agojn. Viaj agoj estu pozitivaj, ĉar ili transformiĝos en valorojn. Viaj valoroj estu pozitivaj, ĉar ili determinos vian destinon.

Je la 21-a de oktobro 1991, okaze de starigo de Fundamenta Ŝtono por la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, ĉe Quadra 915 Sul en Brazilio/Federacia Distrikto, Brazilo, mi rekomendis, en Manifesto de Bona Volo:

Monda Parlamento de Ekumena Frateco naskiĝis sub la signo de Demokrateco, sed ne de tiu nur balota, politikpartia demokrateco. (...)
Ni pledas por Demokrateco ne nur en Politiko, sed en ĉiaj kampoj de homa vivo, ĉefe en Religio, kiu devas iri antaŭe, pro sia misio paca sur la Tero; male, por kio ĝi taŭgus? Tio estas humila agado, kiu, antaŭ ĉio, por esti fruktodona, devas surmeti la kirason de sana kuraĝo, tiel ke ĝi ne akceptu perforton nome de Dio, kiu estas Amo kaj Savo. Zarur, la karmemora fondinto de LBV, kutimis diri, ke:

La plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio.

Kaj plie:

— Regi estas instrui ĉiun homon regi sin mem.

Neniu pli bone difinus la plej profundan sencon de Instruado por forta nacio en la Tria Jarmilo.


Spiritualeco kaj Edukado

Laŭ tio, kion mi skribis en la verko Konstitucia Epistolo de la Tria Jarmilo*5, publikigita je la 7-a de septembro 1988, en la ĉapitro “Instrui estas Prilumi la Konscion” (paĝo 77); sen Edukado kaj Instruado ne eblas progreso. Tamen, eduki kaj instrui ne estas nur lernigi legadon, plonĝadon en librojn. Temas super ĉio pri prilumado de inteligenteco por harmoniaj funkcioj de civitano en la socio (...). Tion oni atingos nur, kiam la homo sukcesos vidi preter la intelekto, per okuloj de la Spirito (...).

Tutplaneda Civitaneco

Pro tio nia devizo, de longe eldirata, estas Edukado kaj Klerigado, Nutrado, Sano kaj Laboro kun Ekumena Spiritualeco, ĉar tio estas la naskejo de plej grandanimaj valoroj, kiuj devenas de la Animo, la loĝejo de emocioj kaj de rezonado lumigata de intuicio, la etoso, kiu kunigas ĉion, kio transsuperas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de homo, sublimata sentemeco, kiel Vero, Mizerikordo, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo. Resume, tio estas la matematika konstanta valoro, kiu harmoniigas la ekvacion de la individuo-ekzistado. Kono pri Supera Spiritualeco altigas la karakteron de homoj, kaj sekve lin direktas al konstruado de Tutplaneda Civitaneco.

Spirita Mondo, Scienco kaj mikroskopo

Ekzistas ankaŭ — kaj tio estas nepre substrekenda — ia Spiritualeco, kiun oni konceptas kiel travivadon de Homo en Nevideblaj Sferoj, kie Vivo eterne fluadas. Unuvorte, la Spirita Mondo! Ĉu ĝi ne ekzistas?! Kial? Ĉar la nuna Scienco ankoraŭ ne rekonas ĝin?! Ĝi same ne rekonis la mikrokosmon, kiu estis ia nevidebla universo, ĝis la invento de mikroskopo. Ĝis antaŭ ne longe, alergiaj personoj estis sub suspekto, fare de pluraj klinikistoj, ĉar oni ne konis akaron, ĝis la invento de modernaj optikaj instrumentoj por esplorado de la medio kie vivas treege malgrandaj organismoj.

Nova Ordono de Jesuo, Tutmonda Solidareco kaj Voltaire

Koncerne la konstantan bezonon de solidara spirito ĉe homaj interrilatoj, komunumaj interrilatoj kaj naciaj interrilatoj, necesas rememorigi la Novan Ordonon de granda pedagogo, nome Jesuo sensektigita*6, kiam ĉi tiu instruas:

Vi amu unu alian; kiel Mi amis vin. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. (...) Pro tio, ke kiel la Patro min amas, tiel mi ankaŭ vin amas; restadu en mia Amo. (Evangelio de Kristo, laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12, 13 kaj 9).

kaj ankaŭ ĉi tiun aserton de Voltaire*7 (1694-1778):

De Hindio ĝis Francio, la Suno ne vidas pli ol unu grandegan familion, kiu devus regi sin laŭ reguloj de Amo. Mortemaj homoj, ni ĉiuj estas gefratoj.

La Nova Ordono de Kristo kaj la penso de la polemikema franca iluminisma filozofo konsistigas du fortikajn pilierojn de la socio, se ĝi emas vivi for de kolektiva memmortigado de ĉiaspecaj militoj, ĉiam pli detruaj.

Pedagogio de Ekumena Civitano

Ĉar estas oportune, mi alportas iujn konsiderojn, kiujn mi prezentis, kiam mi parolis improvize al la instruistaro de instrucentroj de Legio de Bona Volo, kaj kiuj estis publikigitaj parte en la ĵurnalo Correio Brasiliense, en la brazila ĉefurbo, en Februaro 2000.

(...) Nia celo estas la grandeco de la Homa Spirito, kiu ĉion konstruas. Kaj same kiel la korpo bezonas subtenadon, tiel ankaŭ nia eterna parto bezonas transsubstancan nutraĵon, sen kiu ĝi malsaniĝas. Pro tio, jen prezentiĝas la Pedagogio de Ekumena Civitano*8. Por Spirito, sano unikiĝas en Frata Amo, “baza principo de Homa Estulo, faktoro generanta Vivon, kiu estas ĉie kaj ĉio”. (...) Ne ekzistas pli granda sufero ol foresto de tiu principo (...) , fortika fundamento de sanaj komunumoj, ĉar socia reformo devas veni de spirita reformo, tio estas, de la internaj fortoj de la homo, kiu faras ĝin potenca kaj nedetruebla en ĝia altruisma idealo.
Jesuo diris:

La Regno de Dio estas inter vi. (Evangelio de Kristo, laŭ Luko, 17:21).

Do, neniu povas kateni la Animon de Homo libera per la kono de Vero, lumigita de Dia Amo. Pro tio estas nemezurebla la virto de scio kondukata de bona sento, kiu ebligas la homan postvivadon: la sento de Justeco kun Frateco.

Scienco malkovras preĝon

Ni deziras, pro tio, ke oni klarigu ne nur la cerbon, sed ankaŭ la koron, sed ke oni neniam forgesu la konstantajn ligojn kun la Spirita Supera Mondo. Por ke tiu ligo daŭru por ĉiam, ekzistas la praktikado de preĝo, kiun nuntempe la saĝa Scienco*9 esploras, kaj trovas en ĝi agrablajn surprizojn pri nekonataj kapabloj de Homo.

(El mia libro Os Mortos não Morrem [Mortintoj Ne Mortas], jen estas eta peco, tre oportuna por ĉi tiuj komentoj:
Parolante je la 2-a de novembro 1983 al pilgrimantoj kuniĝintaj ĉe Baziliko de Sankta Petro, en Romo, Papo Johano Paŭlo II-a*10 (1920-2005) deklaris:

La dialogo kun mortintoj ne devas ĉesi, ĉar efektive la vivo ne limiĝas al la mondaj horizontoj...)


Preĝo de skeptikulo kaj la ampleksa senco pri preĝo por religiemuloj kaj nekredantoj

Por surprizo de iuj personoj, mi prezentas la preĝon de antaŭe menciita homo, konsiderata kiel skeptikulo, nekredanto kaj materiisto. Lia nomo? François Marie Arouet (Voltaire). Fakte, li ne estis nekredanto, en la senco, kiun oni emis atribui al li. Li ne akceptis la senkriterian aŭtoritatemon, jen politikan, jen religian, kiu estis ofta siatempe, antaŭ la Franca Revolucio. La aŭtoro de Filozofiaj Leteroj (1734) kolerigis tiajn ulojn per sia rimarkinda inteligenteco.
Alvenis momento, pri kiu oni devas pensi: “Ne estas solvo: oni devas serĉi ian pli grandan forton”. Kaj li ekmemoris pri Dio, kiu nenion komunan havas kun la malkonsentoj de Homoj, kiuj uzas kaj misuzas sian juĝliberecon, kaj sekve suferas la konsekvencojn de siaj senbridaj agoj.
La preĝo estas por Vi ĉiuj. Petu, kion vi volas. Dio favoras. Aŭ, se vi ne kredas la Kreinton, tiam pensu pri tio, kio estas bona en vi mem, tiel ke ĝi aperu pli forte.
Por ateistaj Fratoj, ekzistas meditado, kiu estas komparebla al preĝado. Oni devas ne forperdi la okazon fortikigi la Animon, en tio, kio estas bonfara al la homo, pro malsamaj opinioj rilate religion, ideologion, kulturon. Fizikaj leĝoj, kiuj regas la daŭran vivadon de la korpo, estas la samaj por kredantoj kaj nekredantoj. Ĉi tio estas elementa, scienca, ekumena veraĵo.

Preĝo de Voltaire*11

Jam ne al homoj mi parolas — sed al Vi, ho Dio de ĉiuj estaĵoj, de ĉiuj mondoj kaj de ĉiuj epokoj! Se estas permesate al kreitoj perditaj en la senfino kaj nepercepteblaj por la cetero de la universo, ke ili aŭdacu petegi al Vi ion, al Vi, kiu ĉion donis, al Vi, kies dekretoj estas senŝanĝaj kaj eternaj, tiam Vi konsentu kompateme rigardi la erarojn ligitajn al nia naturo; tiuj eraroj ne konsistigu katastrofojn. Vi ne donis al ni koron por malamo, nek manon por strangoli; faru, ke ni reciproke helpu nin elporti la pezon de peniga kaj pasema vivo; ke la sensignifaj malsamecoj inter la vestoj, kiuj kovras al ni la korpojn, inter niaj nesufiĉaj lingvoj, inter ĉiuj niaj ridindaj kutimoj, inter ĉiuj niaj malperfektaj leĝoj, inter ĉiuj niaj kondiĉoj, kiuj antaŭ niaj okuloj estas eksterproporciaj, kaj tamen egalaj antaŭ Vi; ke tiuj etaj nuancoj, kiuj distingas la atomojn, kiujn oni nomas homoj, ne estu signoj de malamo kaj persekutado. Ĉiuj povu pensi, ke ili estas Fratoj! Se la suferegoj de militoj estas neeviteblaj, tamen ni ne malamu unuj la aliajn, ni ne detruu unuj la aliajn ene de paco, kaj ni uzu la momenton de nia ekzistado por laŭdi egale, per mil lingvoj, de Sion ĝis Kalifornio, Vian Bonkorecon, Sinjoro, kiu permesis ĉi tiun momenton.

Preĝi = Mediti

En la libro Somos Todos Profetas*12 (Ni Ĉiuj Estas Profetoj), mi asertis, ke ni pormomente estas korpoj, sed ni estas Spiritoj. Preĝado similas meditadon, mi ripetas. Oni povas diri, ke se fidanto preĝas, nefidanto pripensas. Esti humila fronte al Vero estas taŭga konduto de bonaj homoj kaj tiaj homoj troviĝas inter religiuloj kaj nekredantoj.
Profeto Muhammad*13, en sia 10-a Surao, 5-a paragrafo, en Sankta Korano, liveras al ni gravan instruon pri la ago meditadi:

— (...) Dio nenion kredis sen vero. Li detaligas la instruojn al tiuj, kiuj meditadas.

La periloj de Solidareco

Nia perilo, do, por starigi Ekumenan Civitanon (religieman aŭ ne) estas io, kion ni ne povas malhavi: universalisman spiriton, kies perilo estas Solidareco, kiu prilumas mensojn kaj sentojn. Ni loĝas en unu sola kaj grandega loĝejo, nome Tero. Se ni ne marŝados cele al interkompreniĝo, kie ni loĝos, se freneza egoismo kaj avido ne estos puŝitaj for de nia vojo, en ĉi tiu Planedo tutglobiĝanta? Tutmondigita socio signifas, ke kontenteco kaj suferoj okazos samgrade. Tio estas matematika vero.

“Kian pacon ni deziras?”

Koncerne tion, jen estas peco de parolado de usona Prezidento John Fitzgerald Kennedy*14 (1917-1963), farita je la 10-a de junio 1963, en Vaŝingtono, D.C.:

— (…) Ni do ne estu blindaj pri niaj diferencoj, sed ni atentu pri niaj komunaj interesoj kaj pri la rimedoj, per kiuj eblas solvi tiujn diferencojn. Se ni ne povas nun haltigi ilin, tamen ni povos almenaŭ helpi fari la mondon pli sekura — malgraŭ niaj malfacilaĵoj — ĉar, finfine, nia komuna, fundamenta ligo estas en tio, ke ni ĉiuj vivas en ĉi tiu Planedo. Ni ĉiuj spiras la saman aeron. Ni ĉiuj flegas la estontecon de niaj gefiloj. Kaj ni ĉiuj estas mortemaj. (...)

Oswaldo Aranha, la UN kaj la Paco

En 1947, la brazila diplomato Oswaldo Aranha*15 (1894-1960) ekprezidis la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj. Antaŭe li jam estis okupinta interalie la postenojn de Brazila Ambasadoro en Vaŝingtono kaj de Ministro de Eksteraj Rilatoj. La biografiisto Francisco Talaia O’Donnell, en sia libro Oswaldo Aranha, raportas:

Farante paroladon ĉe UN, kiam li enposteniĝis kiel prezidanto, je la 16-a de septembro 1947, Oswaldo Aranha unu plian fojon kaptis la okazon transdoni al la mondo la semon de siaj idealoj:
“La diktatora mondo ruiniĝis pro tio, ke ĝi emis alfronti la liberecon de homa konscio. Spiritaj konkeroj ne estas ŝanĝeblaj perforte.”
Pledante por Paco al la popoloj de la mondo, kio estis lia senĉesa apostolado dumviva, li asertis:
“Ĉi tie oni instruas, oni starigas doktrinon, kaj ĉefe oni kredas, kaj la popoloj eklernas reciprokan interkonon kaj fidon, kaj ĉiuj celas la bezonon de ia komuna, frata destino
(...).”

La riĉaĵo de lando estas ĝia Popolo

Mi parentezas — en mia prelego al la instruistaro de Eduk-Instituto de Legio de Bona Volo — por transskribi klarigan observon, kiu estas en mia artikolo “Dinamismo de Paco”, kiun mi dediĉis, en Aŭgusto 2000 al la partoprenantoj de Supera Konferenco por Monda Paco en la Jarmilo, okazinta ĉe la sidejo de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en Novjorko:

(...) Ĉiam, kiam Vi legos en miaj verkoj aŭ aŭdos en miaj improvizataj paroloj la vorton Ekumenismo, tiam bonvolu konsideri la originan aspekton de la termino. Laŭ ĝia etimologio, la vorto ekumena — el la greka lingvo oikoumenikós — signifas “kiu atingas aŭ aplikiĝas tutmonde; universala”. Ni abunde uzas tiun terminon, ĉar ne ekzistos vera Tutmonda Paco, se ĝi ne disvastiĝos al ĉiuj Terloĝantoj.

IV-a Konferenco pri Virino en Pekino

Laŭ tio, kion mi skribis en mia teksto “Ne eblas mondo sen Ĉinio” — publikigita en International Business and Management, en 1987, kaj reproduktita por la partoprenantoj de la IV-a Konferenco pri Virino, okazinta en Pekino, en Septembro 1995 — La vojo de Legio de Bona Volo, LBV, estas Paco. Ĉesu militoj! Brutaleco estas leĝo de senraciuloj, ne de Homoj, kiu sin konsideras supera. Ni pledas por valorigado de homo, kiu estas la riĉaĵo de lando. La trezoro de Ĉinio estas la ĉinoj, same kiel tiu de Brazilo kaj de ceteraj nacioj estas ties Popolo. (...)

Budho kaj la Solidara Parto

Ni do revenu al la konsideroj, kiujn mi faris al la grupo de edukistoj en instrucentroj de LBV:

Tial, ĉe LBV oni kulturas la Dian Parton, tio estas, la subliman, kiu ekzistas en ĉiuj individuoj, kaj atendas, ke oni veku ĝin por montri sian efikecon en Bono, luma ero, kiun ĉiu homo portas en si, preter kredoj aŭ nekredoj. Mizerikordo, Kompatemo, Justeco — kune kun Frateco — kaj aliaj noblaj sentoj estas manifestiĝoj de tiu supera parto de nia karaktero. Tian koncepton mi klarigis, kiam mi parolis improvize al la ĉeestantoj en la “VII-a Monda Kongreso de Legia Virino”, okazinta en la urbo Vitória, Brazilo, je la 7-a kaj 8-a de Majo 1982: Ĉio bona, kio ekzistas en edzo aŭ edzino, en fianĉo aŭ fianĉino, en amato aŭ amatino, en patro aŭ patrino, en filo aŭ filino, tio estas io, kion oni povas nomi Dia Parto, aŭ Solidara Parto, kiun ĉiu kreito, ido de Kreinto, posedas, konscie aŭ nekonscie. Malfeliĉaj homoj estas tiuj, kiuj ne serĉas tian potencon lumantan en li mem kaj en liaj similuloj. Kiam ni iras renkonte al tiu Nobla Parto, kaj en ni mem kaj en la aliaj homoj, tiam ni trovas veran feliĉon. De tiu momento, kiam oni atingas la Dian Eron, kiu sidas interne, oni akiras la privilegion trovi ĝin en aliaj homoj.
La Apostolo Paŭlo proklamis, en sia Unua Epistolo al la Korintanoj, 3:16:

— Vi estas la Templo de Vivanta Dio.

Budho*16 (563-483 a.K.) asertis, ke Homoj konsistas, same kiel ĉio en ĉi tiu mondo, el unu sola esenco, kaj ili malsamas unuj de la aliaj laŭ la formoj, kiujn ili prenas, pro la influoj sur ili. Sekve, Homoj karakteriziĝas per siaj agoj. Pro tio, dum sia granda irado, la kreinto de Budhismo ne laciĝis montri bonajn agojn kiel unu el la altaj vojoj al iluminiĝo:

— “Ne banaligu malbonon, dirante: `Ĝi ne falos sur min`. Akvo falanta guto post guto fine plenigos ujon; malbono praktikata iom post iom, fine plenigos la Animon de devojiĝinto.

“Kiam homo revenas post longa vojaĝo, sana kaj bonfarta, tiam parencoj kaj amikoj gaje festas lian revenon. Tiel same okazas, kiam bonaganto transiras al la alia mondo, la meritoj akiritaj dum la vivo bonvenigas lin, same kiel parencoj bonvenigas amaton, kiu revenas.”

Ekumenismo de Animoj

Ni pledas por Senlima Ekumenismo, aŭ Ekumenismo de Animoj, aŭ Ekumenismo de Frataj Sentoj (kiu ĉion transcendas), ĉar ĝi konsistigas projektojn de plej alta Espero por tiuj, kiuj deziras kuniĝi en starigado de feliĉa erao por ĉiuj popoloj. Iam estonte, Scienco, kiu daŭre favoradas naciojn per progreso, alvenos al definitiva kompreno pri tio, kion universalismaj mistikuloj jam komprenis: ni estas unu sola.
(Kaj jen ĉi tie eta rimarkigo: la scienca racio, koncerne la saman devenon de Homo, jam faris tiun paŝon, kiel mi substrekis en artikolo, kiun mi verkis por la iama revuo Manchete, de la 8-a de Julio 2000, “Genaro, Etiko kaj Frateco”, pri la kodigo de homa genaro kaj de ĝia sinsekvo, eltrovita unuafoje en la Historio.)
Kaj pri tiaj atingoj kaj pro la homa evoluado en pluraj eblaj kampoj de penso, mi ĉiam asertis kaj publikigis en mia libro Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo, en la 1980-aj jaroj: Resopiroj?! Mi sopiras pri la estonteco!
Fakte, oni sopiru nur pri la estonteco! Necesas rigardi kun decidemo kaj certeco pri pli bona tempo, antaŭen. Koncerne pasintecon, ĝi helpas kiel valora instruo, por ke ni ne faru la samajn erarojn, laŭ tio, kion atentigis Cicerono*17 (106-43 a.K.):

— Historio estas Instruisto pri Vivo.

Malgraŭ la lecionoj de la Instruisto, ne eblas nei, ke ĝi havas iujn malbonajn lernantojn.

Tipoj de Ekumenismo

Ĉi tie mi kaptas la okazon montri unu plian pecon de mia publikaĵo Paco por la Jarmilo, eldonita por la “Supera Konferenco por Monda Paco en la Jarmilo”, okazinta ankaŭ en 2000, ĉe Organizo de Uniĝintaj Nacioj – UN:

Kiam ni parolas pri Ekumenismo, tiam ni volas diri Universalismon, Fratecon sen limoj. Multaj homoj tamen eble pensos nur pri Religia Ekumenismo*18, kiu jam konsistigas grandan paŝon por civilizo, kiu urĝe bezonas Pacon.

Tamen, en ĉiuj kampoj Ekumenismo petegas, ke oni praktiku ĝin, kiel faras Legio de Bona Volo, per sia ampleksa agado en ĉiuj sektoroj de homa vivo:
Ekumenismo en Edukado
Ekumenismo en Komunikado
Ekumenismo en Politiko
Ekumenismo en Scienco
Ekumenismo en Arto
Ekumenismo en Filantropio
Ekumenismo en Ekonomio
Ekumenismo en Juro
Ekumenismo en Filozofio
Ekumenismo en Sporto, kaj tiel plu.

Gravas krome substreki Rasan aŭ Etnia Ekumenismon; Ekumenismon en Sociaj Klasoj; Ekumenismon, kiu kunligas Naciecojn, Kulturan Ekumenismon, fine, ĉar oni ne rajtas forperdi eĉ unu komon de la konoj kaj de la Frateco, kiujn popoloj pene atingis. Kontribuo al planeda postvivado devas veni de ĉiuj lokoj, de viroj kaj virinoj, de triboj kaj nacioj, de la Tero kaj de la Ĉielo super la Tero, ĉar ekzistas vivo en la Spirita Mondo, kaj tion la kriterioplena Scienco iam pruvos, ĉar mortintoj ne mortas.

Tial mi pledas por Senlima Ekumenismo kaj por la Tuta*19, kiu proponas ligon inter la Du Homaroj, kiel rekomendegis Alziro Zarur, kiam li diris:

— La sekreto por regado de la popoloj estas kunigi la Surteran Homaron al la Ĉiela Homaro.

Temas pri defia tasko, venkota per klopodado, Racio kaj Fido.

Superi maltoleremon

Ĉiaj malamikecoj, kiuj kutime disigas Homojn al interbatalantaj grupoj, devas esti malfarataj, tiel ke oni superu maltoleremon, kiu daŭre tenadas tiun staton de pluraj streĉoj, puŝantaj la mondon al nepriskribebla konflikto, dezirinda de neniu sana menso.
Ni vidas Senliman, Tutan Ekumenismon kiel maksimumajn manifestiĝojn de Amo kaj de Justeco, akson de sana socio. Ĝi estas la natura stato kaj la spontana deziro de ĉiu homo, kiam li estas spirite ligita al la Kreinto, aŭ al la vera senco pri homamo, kaj flago por tiuj, ĉu religiemaj, ĉu ne religiemaj, kiuj klopodadas por pli bona planeda kunvivado. La Ekumenismo, pri kiu pledas Monda LBV, nenion postulas de iu ajn homo, escepte de la invito al logika interkompreniĝo inter civilizitaj homoj.

Profeto Muhammad, Virto kaj Pieco

Tiel agante, kiel ni ĵus vidis en tiu transskribaĵo de peco de “Dinamismo de Paco”, ni kontentigos dian deziron alportitan de Profeto Muhammad:

— Helpu vin mem per virto kaj per pieco.

Virto kaj pieco, jen estas du fundamentaj pilieroj de homa sento, sublima koncepto, kiu iam estos enkondukita en la politikan agadon de nacioj, antaŭ ol malaperos ĉia ŝanco por sava iniciato. (...) En la nuna tempo, oni trovas frapajn konsekvencojn de “stufa efiko” en la atmosfero, kiun radikale neis tiuj, kies kaŝitaj interesoj superis eĉ instinkton de postvivado, tiel ke ili forgesis la Efikon Arrhenius, kiu koncernas progreson sen ekologia zorgo, senkriterian uzadon de karbo en la sentema tera atmosfero. Jen la danĝera malrespekto jam okazas de pli ol ducent jaroj, nome la aĝo de industria erao, laŭ tio, kion mi verkis en Konstitucia Epistolo de la Tria Jarmilo, kies unua eldono presiĝis en 1988.

La Ekumenismo kiu emociiĝas pro doloro

(...) Antaŭ ol ni revenos al mia mesaĝo al la ekukistoj de LBV, mi emas prezenti pecon de parolado, kiun mi faris je la 23-a de Aprilo 2005, en Rio Grande do Sul, Brazilo, dum kunveno kun superintendantoj, administrantoj kaj helpantoj de Institucioj de Bona Volo (IBV-oj)*20, kiujn mi prezidas; per tiu parolado mi substrekis la esencan, nemalhaveblan rilaton inter la idealo de Ekumenismo kaj tiu dia institucio nomata Amo, por ke fortikiĝu la nepre necesaj, bonaj ecoj de socio en la Tria Jarmilo:
La Homaro estas unu familio. Kaj ne ekzistas eĉ unu sola familio, en kiu ĉiuj idoj prezentas la saman konduton. Ĉiu homo estas sendependa universo, sed tio ne signifas, ke tiuj “ĉielaj korpoj” devas interpuŝiĝi. Tio estus la ĥaoso.
Tial, ni devas sperti Senliman Ekumenismon, ne la reduktitan, do nur inter kristanoj, kiuj konsistigas parton de la popoloj. Kaj plie: Ekumenismo ne limigita al religioj, sed kreskanta en kampoj Scienca, Filozofia, Politika, socikategoria, profesia, futbalteama, etna, kaj tiel plu, kaj super la perspektivo de kono, kiu regas inteligenton en ĉi tiu Planedo; ĉar ni vivas ankoraŭ nur atendante ĝin, ni ne posedas Konon, en ampleksa senco, ĉar ĉi tiu estus enprofundiĝi en la oceanon de Dia Scio; korpe kaj Anime, bani sin en la luma maro de Saĝeco de Dio.
Ni pledas por Ekumenismo el Koroj, el bonaj sentoj, kiuj ne dependas de ordinaraj diferencoj en la homa familio, en kiu homoj rezonadas laŭ propra maturiĝo, laŭ la vasteco aŭ malvasteco de sia scio. Ni parolas pri Ekumenismo, kiu emociiĝas pro doloro, kiu deprenas ĉemizon por vesti nudulon, kiu donas resanigan balzamon al malsanulo, kiu protektas orfojn kaj vidvinojn*21, kiu konscias pri tio, ke Edukako kun Ekumena Spiritualeco estas nepre necesa por plialtigo de popolo, fortikigo de nacio (ne por superregado super aliaj nacioj), protektado de lando kaj postvivado de ĉi tiu ĉiela mondo, kiu nin akceptas kiel idojn ne ĉiam bonkondutajn.
Fine, Ekumenismo de Karito, Strategio de Dio por la postvivado de popoloj, sento klarigita ankaŭ de la ege kritikema Anatole France*22 (1844-1924), laŭ tio, kion mi publikigis en As Profecias sem Mistério*23 (Profetaĵoj sen Mistero) (Eldonejo Elevação, 84-a Eldono):

— Vera karito estas agado de ĉiu homo por ĉiuj, ĝi estas bonkoreco, ĝi estas harmonia faro de animo, kiu transbordiĝas kiel ujo plena de altvalora nardo kaj transformiĝas en monon; mono, kiu fluas mikse kun amo kaj kun penso.

En la verko Scienco kaj Fido sur la Vojo de Ekvilibro, kiun mi sendis al la partoprenantoj de la Unua Plena Kunsido de Monda Konstanta Forumo Spirito kaj Scienco (MKFSS), de LBV, okazinta de la 18-a ĝis la 21-a de Oktobro 2000, ĉe ParlaMundi de LBV, en Brazilio, ĉefurbo de Brazilo, mi havis la okazon transskribi belegan poemon de Sam Levenson “Time Tested Beauty Tips” (Sugestoj por Temprezista Beleco) kiun belga aktorino famiĝinta en Hollywood, Audrey Hepburn (1929-1992), okaze de ŝia lasta Kristnasko sur la Tero, ŝi legis al ŝiaj du filoj. Sindediĉa patrino de du infanoj, prezentis kiel sian amon al infanoj en la mondo, kiam ŝi fariĝis ambasadorino de Unicef*24. La sperto de ŝia bona koro eble taŭgas kiel modelo al ĉiuj. (Vidu la apudan tekston)

Time Tasted Beauty Tips
(Sugestoj pri Temprezista Beleco)

Por havi allogajn lipojn, / Parolu ĝentilajn vortojn.
Por havi afablajn okulojn, / Vidu Bonon en homoj.
Por havi sveltan korpon, / Dividu vian manĝaĵon kun malsatantoj.
Por havi belajn harojn, / Permesu, ke infano ilin karesu unu fojon ĉiutage.
Por havi ekvilibron, / Iru kun kono kaj vi neniam estos sola.
Lasu ni ian tradicion kun estonteco,
La zorgado pri la Homaj Estaĵoj neniam estos neuzata.
Homoj, pli ol aĵoj, devas esti restarigataj,
Renovigataj, reanimataj, revalorigataj, / Revalorigataj kaj revalorigataj.
Memoru, se vi bezonos amikan manon, /
Vi trovos manon ĉe la ekstremo de via brako.
Kiam vi maturiĝas, vi trovas, ke vi havas du manojn: / Unu por helpi vin mem, alia por helpi la proksimulon.
Viaj tagoj de abundeco estas antaŭ vi.
Vi havu multe da ili.


Ekumenismo de Frataj Religioj

Ĉi tiu estas Ekumenismo de Frataj Religioj, avangarde proklamita en Brazilo de Alziro Zarur, nome la religia interrilatado de Religio de Bono, Ekumenismo, kiu metas Pacon super ĉiajn barilojn, kiu amas ĉiujn homojn, kaj konsistigas komunan faktoron, kiu renversas malamon, lumigas la okulojn de la homo kaj fekundigas liajn korojn per Amo, kiu, laŭ pastro João de Brito*25 (1647-1693), estas “sublima impulso de Dio, energio, kiu movas la mondojn”, kiu estas ĉie kaj estas ĉio.
Je la 2-a de novembro 1979, dum prelego okazinta en la antikva Sidejo de Nukleo de Legio de Bona Volo, en la urbo Niterói, Brazilo, tuj post la morto de filozofo Zarur, mi fermis la kunsidon kun ĉi tiuj vortoj: La plej granda sufero estas foresto de Amo.
Ĉi-rilate, Jogano Ramacharaka*26 (1862-1932), en Supera Kurso de Jogo-Filozofio*27, verko kiu estas altvalora donaco, kiun mi ricevis de miaj karmemoraj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000):

Miloj da pajleroj ŝvebantaj en la aero indikas, de kie venas vento, kaj kien ĝi blovas. Oni eksentas brizon; post iom da tempo ĝi fariĝos pli forta, kaj poste alvenos ventego, kiu forportas multajn objektojn, pri kiuj oni pensis, ke ili devos daŭri jarcentojn. Kaj post la tempesto, homoj konstruos pli bonajn objektojn — longdaŭrajn objektojn. Ĉu vi ne vidis la signojn, ĉu vi ne sentis la brizon? Tamen, atentu bone: la fina transformiĝo ne venos de malamo, de venĝo kaj de aliaj neindaj motivoj — ĝi venos kiel rezulto de granda, kreskanta Amo, de sento, kiu konvinkos homojn, ke ili apartenas al unu sama familio, ke sufero de unu estas sufero de ĉiuj, ke ĉiuj estas Unu sola. Kaj tiam ekaperos la aŭroro de Ora Aĝo. (Dikaj literoj estas niaj.)

Ekumenismo de Frateco estos la ekzistokialo de homoj, dum la Tria Jarmilo. Temas pri demando pri progreso (kaj de postvivado), pri kiu kredis generacioj kaj generacioj, kiuj venis antaŭ ni. Se ne estus tiel, kie ni estus, hodiaŭ? Eble en la Ŝtona Erao!...

Iu pli inteligenta Politiko

Amo ne estas vulgarigo de korpoj, nek de mensoj, ĝi estas Forto de Dio aŭ de Supera Saĝo (aŭ, laŭ penso de niaj ateistaj Fratoj) en ni mem, ĝi estas plej inteligenta Politiko, kiun homo povas elpensi. Male supervenos sur Teron dolora kontraŭaĵo, kiel ekzemple tiu memmortiga detruado de la medio, kiun oni nuntempe vidas. Necesas spiritualigi homojn, ene de Ekumenismo de Koroj. Nur tiel la malsamaj partoj de la socio sukcesos vivi harmonie, dum la tuta necesa tempo, ĝis tio okazos. Ĉi tie estas perfekte oportuna tiu profunda elpensaĵo de Abraham Lincoln*28 (1809-1865), kiun oni povis legi ĉe la kabineto de Alziro Zarur, ĉe la antikva Rádio Mundial, en Rio-de-Ĵanejro, kiu tiutempe, de 1956 ĝis 1966, nomiĝis Radistacio Bona Volo:

Homo, kiu decidas halti, ĝis ĉio pliboniĝos, poste rimarkos, ke tiu, kiu ne haltis kaj kunlaboradis kun la tempopasado estos tiom antaŭe, ke ne eblos atingi lin.

Mi kutimas aserti dum miaj prelegoj, ke se estas malfacile, ni komencu tuj, hieraŭ!, ĉar estas multo farenda.
Kaj kiam mi parolas pri spiritualigitaj homoj, mi volas substreki: kovritaj de Frata Amo, kiun la Homaro devas vivi, ankaŭ politike, urĝe. Kiel skribis José Bonifácio*29 (1763- 1838), la patriarko de brazila Sendependiĝo:

— Sana Politiko estas ido de Moralo kaj de Racio.

Tia estas la religia kaj politika agado de la Ekumenismo de la Koroj, tiu, kiu levas la falinton, kiu ne stumblas antaŭ iluzioj de filozofiaj diskutoj, kiam tion okazas pro nura plezuro pridiskuti transcendajn temojn, spitante tiun, kiu suferas apud la vojo. Ĝi ne skuiĝas pro labirinta cerbumado de aroganta intelekto. Male ĝi prilumas ĝin, kiam ĝi estas alvokata por esprimi sian altan kvaliton. Ĝi ne konas malamon, tio estas, ĝi ne travivas ĝin kaj ne disvastigas ĝin. Temas pri Frata Amo, kiu proponas Strategion por Postvivado, kiu spiritualigas kaj ordigas Ekonomion. (...)

Pastoro substrekas la ekumenan devenon de LBV

Pere de Solidara Laborgrupo de Legio de Bona Volo en Eŭropo, mi ricevis valoran ekzempleron de la gazeto O Cristão (La Kristano), de la 31-a de Januaro 1950, de la urbo Rio-de-Ĵanejro. Temas pri la celebra numero pri la 58-a datreveno de tiu Oficiala Organo de Unio de Evangeliaj Eklezioj Kongregaciaj kaj Kristanaj en Brazilo.
En ĝi ni trovis raporton sur paĝo 10, sub la titolo “La valoro de kunlaborado”, subskribita de Salustiano César*30, Evangelia Predikisto, kiu dokumentas la naskiĝon de Legio de Bona Volo (LBV), kreita de Alziro Zarur, en la 1-a de Januaro 1950. Ĉi-sube mi prezentas kelkajn pecojn, kiel historian dokumenton:

Valoro de Kunlaborado

... Ni estas kunlaborantoj de Dio...
(Apostolo Paŭlo, I Korintanoj, 3:9.)

Ekzistas multo en la kristana vivo, kio ne estis ankoraŭ plene substrekita koncerne la evangelian povon. Kunlaborado estas io tia: pli profunda kompreno pri tiu koncepto kreos novajn vojojn cele al rimarkindaj realigoj.
Ni sentas la bezonon paroli pri kunlaborado, sed ne tiel, kiel oni ĝenerale faras, per ornamitaj vortoj, per stila eleganteco.
Mi komencos per la aserto, ke spirito de kunlaboro inter ni ofte produktis tre malmultajn rezultojn en ĉiuj sektoroj de nia agadkampo. Mankas ne la sento kunlaborema. Ĉi tiu ekzistas en latenta formo en la koroj, tamen sen eduko, sen planado, sen direkto.(...)
Estas nepre rekonenda la valoro de kunlaboremo ĉe entreprenoj plej indaj je famo. (...)
En la hodiaŭa socio oni trovas faktojn, kiuj prezentas verajn defiojn al la kristana popolo. Je la lasta 7-a de Januaro, speciale invitita kiel Protestanta Ministro, mi partoprenis interesegan kaj same gravan kunsidon ĉe la sidejo de Brazila Asocio de Amasmedioj, kie kunlaborema spirito, en ege oportuna maniero, konsistis el reprezentiĝo de amaso da homoj de malsamaj kredoj kaj filozofiaj movadoj. Nia parolado, surbaze de Romianoj, 12, estis aŭskultita kun eksterordinaraj aplaŭdoj, flanke de aliaj prelegintoj: Izraelida, Pozitivisma, Esoterisma, Spiritisma, Rom-Katolika, (Liberpensa). Treege impresa estis tiu solenaĵo, pro la ĉefa celo kunigi “homojn de Bona Volo”, favore al tiuj, kiuj restis marĝene de la vivo. Tiucele, oni organizis “Legion de Bona Volo”, kiu asistos “sen antaŭjuĝoj” ĉiujn, kiuj suferas sur siaj dolorlitoj, en siaj hejmoj aŭ enfermitaj en hospitaloj.
Kia leciono estas tiu, kiu venas de Dio! (...)
Ni agadu laŭ la spirito de la Dia Parolo, kiu diras:
“Amu vin kore unuj la aliajn, per frata amo, elektante honore unuj la aliajn.
“Ne malrapidu en viaj zorgoj: estu fervoraj en spirito, kiam vi servas al la Sinjoro:
“Alparolu al la Sanktuloj en bezonoj, obeu gastamecon.”

La Senco pri Religiemo

Ni nun revenu al la transskribo de mia prelego al la instruistaro de Instituto de Edukado de LBV, en Februaro 2000:

Nia sinteno koncerne la elvolvadon de religiemo — ne de “religiismoj”*31 , kiuj ĝenerale finiĝas per konfliktoj — celas sublimadon de tiu frata sento, kiu ne staras kiel konkuranto kontraŭ religioj kaj ne prezentiĝas kiel trabo en la gorĝo de tiuj, kiuj subtenas ideologie skeptikan kriterion aŭ bedaŭras la tragikan historion de iuj religiaj konfliktoj en pasinta tempo kaj eĉ nuntempe, kaj konsideras religian instruadon kiel malprogreson. (...) Tamen, laŭ tio, kion mi skribis en artikolo por Folha de S.Paulo, je la 9-a de Aŭgusto 1987, kaj poste en mia libro Panjo, lasu min vivi, en 1989: Ne eblas eterne forigi manifestiĝon de tio, kio naskiĝas kun la individuo, eĉ se li estas ateisto: la senco pri religiemo, kiu esprimiĝas per plej variaj altruismaj manieroj. Antaŭ ol, neeviteble, Scienco pruvos en laboratorio la eternecon de Vivo, koncernas al Religio sentime paroli pri la ekzisto de Spirito post “morto” de fizika korpo plej objektive kaj vigle esplori la aktivan Nevideblan Mondon.
(...) Ekumena Civitano estas tiu, kiu komprenas la bezonon transsalti barojn, kiuj disigas homamasojn, pro tio, ke ili ne havas la samajn pensojn religian, politikan, socian, aŭ ne apartenas al sama kulturo aŭ etno. Tio kunigas fortojn por malpligrandigi la frapan mankon de komunumoj aŭ de unu sola homo, sen konsidero pri lia koloro, sekso, religio, ideologio, kaj tiel plu. (...)
(Certe ekzistas vojo, kiu ne kondukas Teron al detruiĝo per armiloj aŭ per la krima neglektemo pri ties loĝantaroj aŭ pri ili mem.)
La celo de nia strebado estas postvivado, kun Ekumena Spiritualeco, de loĝantaroj en ĉi tiu tempo de senanima tutmondigo. Bedaŭrinde, tio okazas ekde pasinta tempo. La Romia Imperio estis feroca tutmondigo: per fero kaj fajro. Pli ol iam ajn, la hodiaŭa estas, super ĉio, kondukata per mensa regado de homamasoj, pro senindividuigo de homoj, praktikata de amaskomunikiloj. (...)

Se oni detruos la Planedon, kien ni forkuros?

La Ĉiela Patro — aŭ Supere-inteligenta Energio, kiu daŭre sukcesas subteni la Homaron postvivi la frenezaĵojn, per kiuj multaj homoj markadas la Historion — esperas, ke ni lernu vivi pace, en tutplaneda komunumo. Ekzistas nur unu raso: la Universala Raso de Idoj de Dio. Tamen, kiam mi mencias la Ĉielan Patron, mi ne aludas al ia homforma dio, sekve kreita laŭ aspekto kaj simileco kiel la neperfekta homo, kiu respondecas pri tiom da tragedioj en ĉi tiu mondo, ĉar li samtempe progresigas kaj detruas la Planedon*32. Mi fakte mencias la Dian Dion, kiel tre ekvilibre priskribis Alziro Zarur, en poemo, kiun mi malsupre transskribos. La civilizita Homo ankoraŭ devas civiliziĝi, ĝis li komprenos, ke super avido li devas zorgi por ne detrui nian kolektivan loĝejon. Kiel argumento, ni demandas, kien ni forkuros, se io grava okazos al la Tero?

Pravigoj jam ne validas

La situacio estas tiel grava, ke fakuloj pri plej diversaj sciencaj kampoj daŭre strebadas por ke oni urĝe faru ion, kiel informas agentejo Reuters, je la 7-a de Junio 2005:

La homo eble estas la kaŭzo de varmiĝo de la mondo

Sciencistoj el 11 landoj, interalie Usono, Ĉinio kaj Brazilo subskribis hodiaŭ kunan komunikon por deklari, ke la homaro estas la plej granda fonto de tutmonda varmiĝo, kaj ke tiu afero postulas tujajn agojn. La deklaro estis dissendita unu monaton antaŭ la supera kunsido de la Grupo el Ok (G8).
(...) La tutmonda varmiĝo estos unualoke en la agendo de la supera Grupo, kiu okazos en Julio 2005, en Skotlando. (...) “Estas klare, ke la mondaj gvidantoj, inkluzive de G8 jam ne rajtas uzi necertecon pri aspektoj de la klimata ŝanĝo kiel pravigon por ne fari urĝajn agojn por forigi stuf-gasojn”, diris Lordo May, prezidanto de la nacia akademio de scienco de la Reĝa Brita Akademio. (Dikaj literoj estas niaj.)

Efika Preparo

Ni nun revenu al la mesaĝo donita al la edukistoj de LBV en 2000:
Spirito havas gravan lokon en nia laboro. Tamen, en preparado de junuloj kaj plenkreskuloj por postvivado en ĉi tiu materia mondo kun neniam antaŭe vidita teknologio, kaj paradokse nuntempe tiel malstabila por tiuj, kiuj laboras por la propra estonteco, ni devas plej alte konsideri, ke la edukatoj devas ricevi efikan kvalifikon por la nuna labormerkato.
Kaj plie: tiamaniere, ke ili ne sekvu tian vojon, ke ĉe la fino de iliaj kursoj la elektita profesio jam ne ekzistos. Do la esenca punkto estas ke ili ricevu instruadon por esti entreprenemaj, tiel ke ili povu superi venontajn faktojn, kiuj ĉiumomente defias la socion kaj timigas homamasojn. (...) Ne hazarde unu el niaj devizoj estas: Edukado kaj Klereco, Nutrado, Sano kaj Laboro kun Ekumena, Altruisma Spiriteco. (...)

Junuloj en la Tria Aĝo

La nuna situacio estas malsama ol tiu, en la tempo kiam aliaj homoj kaj mi estis knaboj. Antaŭ la nuna realaĵo, ni, la plej spertaj, ne rajtas stari aŭ esti starigataj marĝene de la moderna konjunkturo, pro aĝo.

Se iam oni diris, ke “la vivo komenciĝas je la 40-jara aĝo”, nuntempe, pro la grandaj progresoj de Medicino, ĝi tute bone povas komenciĝi je la 60-a jaro. En Brazilo, oni kutimas diri, ke la Tria estas la plej bona aĝo. Nu, maljuna estas tiu, kiu perdis idealon. Eĉ se kuŝanta sur lito, homo 50-, 60-, 70-, 80-jara povas levi multajn falintojn en la ĉiutaga batalado. Zarur diradis, en siaj radiaj predikoj, ke unu vorto povas savi vivon”. Nuntempe, pli ol iam, pro la progreso en la kampo de komunikado (poŝtelefono kaj interreto, ekzemple), eĉ malsanulo povas starigi suferanton, malgraŭ ke li sidas milojn da kilometroj for. En la nuna tempo la ebleco helpi troviĝas je la atingopovo de ĉiuj. Do, oni ne forperdu la bonan idealon, ĉar ĝi determinas la utilan aĝon de homoj. Vi mem decidas, ĉu vi estas maljuna aŭ juna, eĉ se vi troviĝas en plej rigoraj cirkonstancoj, ĉu portempe, ĉu por ĉiam. Dum mia longa vivo dediĉita al sociaj kaj spiritaj kaŭzoj de Legio de Bona Volo, mi ofte persone vidis senegalajn ekzemplojn de homoj, kiuj pro suferigaj sankondiĉoj povus konsideri sin sendevigitaj helpi, eĉ se per unu sola vorto, aliajn homojn same bezonantajn atenton. Kaj multaj homoj — mirige helpitaj de aliulo, pri kiu oni nenion povus atendi (laŭ homa kompreno), pro tio, ke ĉi tiuj lastaj suferis turmentajn dolorojn — sentis la okazon reagi kontraŭ sia propra doloro, kaj ofte trovis, post la neatendita helpo, kialojn por alfronti siajn tragediojn kun decidemo, kiujn ili supozis perditaj de longa tempo. Ĉi tio estas Bona Volo, pri kiu tiom predikis Alziro Zarur:

Bona Volo kaj Dia Leĝo

Kiu per Bona Volo studas la Diajn Leĝojn, nome la naturajn leĝojn, tiu scias, kial li devas ami la proksimulon kiel sin mem: ĉiu Homo estas parto de granda organismo nomata Homaro. Pro unu malsana organo, la tuta organismo suferas. Do, neniu estos tute feliĉa, ĝis ankoraŭ estos unu malfeliĉulo sur la Tero. Kiu agas malbone kontraŭ sia proksimulo, tiu agas malbone kontraŭ si mem. Kiu malamas sian proksimulon, tiu malamas sin mem. Kiu trompas sian proksimulon, tiu trompas sin mem. Kiu perfidas sian proksimulon, tiu perfidas sin mem. Kiu priŝtelas sian proksimulon, tiu priŝtelas sin mem. Kiu mortigas sian proksimulon, tiu mortigas sin mem. Ekster Bono ekzistas savo por neniu! (...)

Bona Volo de Jesuo

Nia Bona Volo absolute ne estas tiu bona volo, kiun oni vulgarigis ĉe la bankedoj de homaj banalaĵoj. Nia estas la Bona Volo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, tiu, kiu scias distingi inter Bono kaj malbono, inter Vero kaj eraro, inter fakto kaj eksteraj aspektoj de fakto. (Dikaj literoj estas niaj.)

La granda homa provizejo

Homo estas la provizejo de senĉesaj realigoj. Li estas la vera riĉaĵo de civilizo. Oni ne rajtas permesi kruelan ekspluatadon, submetita al servuto kaj al malrespektadon. Oni devas krei por li minimumajn kondiĉojn por digna vivo, sendepende de la tempo, dum kiu li jam vivis.
Ni, ĉe Institucioj de Bona Volo, dum jaroj akiris sperton por fidinde labori, per Pedagogio de Ekumena Civitano, proponita de LBV, inter plej efektivaj batalantoj en eduka procedo, kiu preparas generaciojn.
Tiel mi finis la paroladon, per kiu mi salutis en la jaro 2000 la instruistaron de Instituto de Edukado de Legio de Bona Volo, kies sidejo situas en la ĉefurbo de ŝtato San-Paŭlo, Brazilo.

Lernejo ne anstataŭas la hejmon

Tamen, ni daŭrigu la klarigadon pri ĉi tiu gravega temo, kadre de ĉi tiu publikigaĵo, koncerne la Ekumenan Atruisman Solidaran Societon.
Lernejo estas nemalhavebla, sed ĝi ne anstataŭas la hejmon. Kune, Ŝtato kaj socio devas administri solvojn, por ke familioj digne kreu kaj eduku siajn gefilojn, laŭ tio, kion mi publikigis en Folha de S.Paulo, Brazilo, je la 27-a de Julio 1986.
Iom poste, mi notis ĉi tiun penson de la judgermana sciencisto kaj filozofo Albert Einstein*33 (1879-1955), kiu akiris la usonan civitanecon:

— Ĉe infanoj kuŝas la espero por la mondo.

Ĉu varoj sen konsumado?

Ankoraŭ en Manifesto de Bona Volo, mi konsideris:
(...) Niaj entreprenistoj devas kompreni, ke neniel utilos al ili modernigado de maŝinoj se ne estos homoj kapablaj por ilin funkciigi. Kaj ke estas absurde pensi pri ia civilizacio de robotoj produkatantaj varojn, sed ne konsumantajn ilin.

Formi Cerbon kaj Koron

Tiu menciita peco de la Manifesto igas nin pripensi la perpleksecon de forlasitaj homgrupoj, antaŭ la brutala agado de kreskanta maljusteco, kio montras, ke la rafiniĝo de cerbo – se oni spitas tamen la helecon de koro bone instruita pri la spiritaj grandecoj – faras la Homon nepre malfortika por bari la marŝadon de miopa ekonomia sistemo (...), kiu puŝas lin al kompleta senhavo en pluraj regionoj de la Planedo. Tamen, la Popolo mem asertas, kune kun plej eminentaj pensuloj en la mondo: “Dum estas vivo, estas Espero”. La plej trafa vojo estas ankoraŭ en la kampo de Edukado kun Ekumena Spiritualeco, unu paŝon antaŭen por la alproksimiĝanta Tria Jarmilo (ni troviĝis en la jaro 1991).
Tamen, la sensentemo de iuj homoj estis la kialo de plendado, fare de la eksterordinara gvidanto por civilaj rajtoj, la usona negro, protestanta pastoro kaj doktoro Martin Luther King*34 (1929-1968):

Laŭlonge de la vojo de Historio, unu el la plej grandaj tragedioj de Homo estas plu lia limigita interesiĝo pri la proksimulo, ĉu rilate tribon, rason, klason aŭ nacion.

Tial, necesas direkti la mondajn klopodojn, por apliki ilin en helpado de la senrimeda parto de la Planedo, ordigante la valorojn de la socio kaj kondukante la ekonomian elvolviĝon al la favoro de Homo, ĉar vivanta estulo estas generanto de progreso, malgraŭ la maŝinoj. Male, la registaroj eble ne regas por siaj popoloj.
Baza estas la instruo de Ghandi, la hinda simbolo de filozofio de neperforto, kiun mi sekve prezentas:

Civilizacio estas juĝata laŭ la traktado, kiun ĝi faras al malplimultoj.

Jen tie, ĉe indiferenteco, kun kiu multaj Homoj staras antaŭ aliuloj, estas lia malforteco, se li nenion faros por ŝanĝi la faktojn, kaj por tio necesas krome, ke li ĉesu kulpigi Dion kaj Liajn intruojn pri liaj stumbloj.
Do, estas tre aktuala ĉi tiu admono en antikva aforismo:

Stulta estas tiu, kiu sinkigas siajn ŝipojn kaj krome akuzas la maron pri kulpo.

Konvena atento pri infanoj

Por ke tio ne okazu al multaj infanoj, kiuj sin preparas por la vivo, mi kun honoro inaŭguris en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, je la 25-a de Januaro 1986, en naskiĝdato de tiu kolosa sudamerika urbo*35, Super-infanvartejon Jesuo, kiu estas parto de granda Instituto*36, kiu nuntempe respondecas pri ĉiutaga edukado de pli ol mil infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj devenintaj de malriĉaj familioj.
Ni nun pripensu ĉi tiun instruon de Profeto Muhammad, en la Sankta Korano:

— Infanoj estas ornamaĵoj de la vivo en ĉi tiu mondo.

Kaj pri tiuj etuloj la Sankta Biblio en la Evangelio de la Kristo, laŭ Mateo, en la ĉapitro 19, raportas:

13 Tiam oni venigis al Jesuo infanojn, por ke Li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin.
14 Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la Regno de la Ĉielo.
15 Kaj metinte la manojn sur ilin, Li foriris de tie.

Pedagogio de Amo, de Dolĉeco kaj de Estimo

Doninte al la komunumo la Instituton de Edukado de LBV, mi resumis per malmultaj vortoj ties laborfilozofion: Ĉi tie oni studas. Oni formas cerbon kaj koron. Temas pri Pedagogio de Dio, tio estas, Amo, kiu preparas la individuon por vivi Ekumenan Civitanecon, surbaze de plena praktikado de Spirita, homa kaj socia Solidareco.
Pro tio mi de longa tempo asertas, ke urĝas disvastigi Pedagogion de Amo, de Dolĉeco kaj de Estimo, kiuj estas tre necesaj por subtenado de la Animo kaj estas viglaj kuraciloj por malsanoj, ĉefe de la psikaj, kiuj malhelpas la ensorbadon de lecionoj necesaj por intelekta elvolviĝo de la studantoj. Vera plezuro en la vivo estas senfina lernado.

El la Kapitalo de Dio

Mi kaptas la okazon por prezenti pecojn el mia libro O Capital de Deus*37 (La Kapitalo de Dio), en kiu mi pritraktas iujn komentojn faritajn de mi dum radiaj improvizitaj paroloj, en la jaroj 1980-aj kaj 1990-aj:

(...) Sen la potenca stimulado de Solidareco instruita de la Kristo kaj de la pintaj gvidantoj de kredoj kaj eminentaj pensuloj, la homa progreso restos ĉiam sub la esperoj de kolektiva valoro. Ne senkaŭze la socio ĉie kreskas koncerne komercon, industrion, transportiloj, scienco, arto, sporto, k.s., tamen daŭras konfuzo. Novaj problemas aliĝas al la malnovaj, ĉar la Homo ne lernis ĝis nun malfermi vojon interne de si mem, por ke Ekumena Frateco atingu lian koron kaj lian menson. Li do bezonas rekoni, ke li estas la altvalora Kapitalo de Dio, laŭ la difino de la Homa kaj Spirita Ekonomio de Ekumena Solidareco, kiu estas parto de Strategio por Postvivado, de mi pripledata de jaroj. Kiel sentencadis Alziro Zarur:

Homo estas la Plej Alta Verko de la Kreinto.

Ekonomio devas veni de la Spirito

Ekonomio, kiel oni ankoraŭ ĝenerale komprenas kaj vivas, ne sukcesis fariĝi unuaranga generanto de bonfartado de Homo en la Historio — laŭ la propono de defendantoj de multaj raciaj tendencoj — ĉar ĝi estas konsekvenco ankaŭ de aliaj kaj senfine pli gravaj faktoroj, tio estas, spiritaj faktoroj, kiujn oni tamen konsideras ĝis nun subjektivaj, flanke de pluraj altnivelaj kompetentuloj. Tamen, tiuj samaj faktoroj estas fakte realaj, rektaj, konkretaj subtenantoj de dinamika Ekonomio, se ĝi intencas atingi la bonfarton de civilizacioj, laŭ ampleksa vidpunkto, ĉar ili devenas de la etika intimo de la individuo, super ĉio komprenata kiel spirita estulo, kiam ĉi tiu konscias, ke li estas kreita laŭ imago kaj simileco al Dio — ne de tiu dio homaspekta, sed de Ĉiela Dio, kiun Zarur prikantis per sia neforgesebla:

Poeziaĵo pri la Dia Dio
Alziro Zarur (1914-1979)

La Dion, Perfektecon, kiun kanti
Mi provas nun per plej sinceraj versoj,
Neniam vidis mi samkiel ankaŭ
Mi ne vidis kaj venton kaj elektron.

Sed tiun Dion, daŭran forton mian,
Dion de Am´, de Just´ kaj de Boneco,
Ne vidatan de mi, mi vere sentas,
Kiel mi sentas venton kaj elektron.

Kaj Lin mi sentas ĉe l´ dezir´pri puro,
Ĉe la manifestiĝo renoviga
De l´ Belo, de la Virto kaj de l` Amo.

Kun Li parolas mi per varmaj preĝoj,
Sub reĝ´de emoci´ nepriskribebla,
Alportanta ekvilibrojn de l` Perfekto.

.........................................................

........................................................

........................................................

Boneco — kiun pekoj ne konsumas —
De la Dia Spirit` al filoj liaj:
Di´ subiras ĝis sia fil´, la homo,
Se la hom´ ĝis Patro sia supreniras!

Ĉar kredas mi la Dion Nevelkeman,
Helpantan la Homaron malperfektan:
La Dion el Perfkt´ nealirebla
Por la homa esplor´ plej erarema. (...)

• Poeziaĵo esperantigita el la originalo en la portugala lingvo.

Ŝekspiro*38 (1564-1616) pravis, kiam li metis el la buŝo de Hamleto ĉi tiun diraĵon:

— Ekzistas multo en Ĉielo kaj sur la Tero, Horacio, pri kio ne konjektis via filozofio.

Lasta intervjuo de Ibrahim Sued

En 1995, la veterana kaj respektata brazila societ-ĵurnalisto Ibrahim Sued*39 (1924-1995), kiu dum multaj jaroj verkis artikolojn por la ĵurnalo O Globo, de la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, bonkore elektis min por intervjuo pri la stato de Edukado en la Lando. Tiuokaze, li demandis min:

— Mi scias, ke Legio de Bona Volo havas pedagogian vojon tute novan. Kiun formulon LBV proponas por solvi la problemon de Edukado en Brazilo?

Mi respondis al la maljuna Ibrahim per ĉi tiuj vortoj:

Antaŭ ĉio, uzi la ne ĉiam ĝuste valorigitan Amon, laŭ la difino de Fratino Laura, figuro de la libro Nia Hejmo, kies aŭtoro estas la spirito André Luiz*40, nome:

— La Dia Pano por Animoj, la Sublima Nutraĵo por Koroj.

AMO VERSUS KOMPLICECO

Nu, mia kara Ibrahim, plej ofte oni vidas la rezulton de manko de Amo. Nenio estas pli pedagogia ol Frata Amo, kvankam severa kaj justa. Kompreneble, Amon oni ne konfuzu kun kompliceco en misagoj, ĉar ekzistas homoj, kiuj konsideras, ke Amo estas konsentado pri ĉio, sendepende de eraro. Amo estas precize la malo, kondiĉe, ke oni grandanime sciu korekti homon, kiam li eraras, eĉ se per kalkulita severeco. (...)
Tamen, kie komenciĝas la efektiva Edukado? (...) Ĉe Pedagogio de Legio de Bona Volo, kiu pledas por Frata kaj Solidara Socio, ni celas formi Ekumenan Civitanon, tio estas, Homon kiu transpasas la simplan kompetentecon, ĉar multaj homoj tiel konsiderataj nuntempe kondukas la mondon al situacio de katastrofo kaj danĝero. Ekumena Civitano estas solidara civitano, sekve malegoisma. Li estas tia, ke li ne permesas, ke fanatikismo lin allogu, ĉar li komprenas, ke ne estas senco en malamo nome de Dio, kiu estas Amo. Fine, li estas tia, ke li scipovas respekti la sanktan kreiton sen antaŭjuĝoj kaj sektemoj. Kiu estas etika, tiu ne rajtas senkuraĝiĝi. Kiam la grundon ne defendas bonuloj, tiam malbonuloj faras “justa” la venkon de maljusteco. (...)

Mizero ne estas destino por Homo

Efektive, mia kara Ibrahim, LBV proponas vastan programon de Reedukado. Tion ni daŭre faras, laŭ niaj eblecoj, klopodante veki la intereson de tiom da idealistoj, kiuj, kiel ni, ne kredas pri fatalismoj de destinoj kondamnitaj al malfeliĉo, kaŭze de sociaj, politikaj, religiaj, etnaj demandoj... Krome, oni nenion konstruas surbaze de sufokitaj sentoj. (...)

MOSEO KAJ FIAT LUX!

En mia verko Crônicas e Entrevistas (Artikoloj kaj Intervjuoj) — lanĉita de Eldonejo Elevação, en Decembro 2000, okaze de “Kongreso Vivu Jesuo!”, okazinta en la urbo Belo Horizonte, Brazilo, kiu esprimis emfazan petegon por socio pli justa kaj pli direktita per leĝoj de Frateco, mi skribis, ke kiam Moseo*41 alegorie priskribis la kreon de Ĉielo, de Tero kaj de ĉio, kio estas sur ĝi, li klarigas, en Genezo, 1:3 kaj 4:

3 Kaj Dio diris: “Estu Lumo!”; kaj fariĝis Lumo.
4 Kaj Dio vidis la Lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la Lumon de la mallumo.

Nu, ne eblas Lumo, tio estas, Vivo, en homa-spirita pleneco, kie ne ekzistas Amo, en plej alta senco. (...)
En obstina sinteno de malproksimeco de tiu sublima sento kaj de tiu kosma strategio, la Homo, ĉu religiema, ĉu ateisma, serioze riskas stari (...) en damaĝa situacio por sia Animo (aŭ Konscio), kaj tio estas la ĉefa kaŭzo de tiom da malbonaĵoj, kiuj faladas sur la mondon, ĉar vivi Ekumenan Spiritualecon, tio estas, Bonon, estas kaŭzo de mensa kaj socia sano por la Tutplaneda Civitano, laŭ tio, kion mi predikis en Evangelio de Jesuo por la Kore Simplaj, ankoraŭ en la jardeko 1970-a.
De tio oni povas konkludi, ke la gloran Fiat Lux!, revelaciitan de la hebrea estro kaj leĝdonanto, oni povus interpreti per ĉi tiuj vortoj:
Estu Frata Amo la Plej Alta Leĝo de civitanoj kaj de popoloj (Fiat Lux!).
(Nu, se homoj sekvas aŭ ne sekvas la instruon, tio dependas de ili... Tamen, jen estas la momento alĝustigi la vojon, ĉar danĝero estas tre proksima. Perforto disvastiĝas. Kaj, Religio taŭgas por kunfratiĝo.)

Homaj Rajtoj kaj vendado de virinoj kaj infanoj

Jen estas la tasko, kiun oni devas antaŭmeti kontraŭ socian darvinismon*42, ampleksigitan de la tutmondigo sen solidareco: simpla kaj kruda venko de la pli fortaj. Tio estas deflankiĝo kaŭzita de sociologia miskompreno pri la evoluisma scienca teorio de tiu ankoraŭ pridiskutata kaj fama angla biologo Charles Darwin*43 (1809-1882). Nu, Homon oni ne povas redukti al senkontrolaj impetoj de senracia besto kaj tiel klasifiki lin, ĉar tiaj impulsoj kondukas al monstraĵoj, kiel vendado de homoj, de knabinoj, de knaboj kaj de virinoj, laŭ dosiero disdonita en pluraj lingvoj fare de Agenzia Fides, de Vatikano: Novaj Sklavigoj en la 21-a Jarcento — La terura dramo de miloj da virinoj konsiderataj kiel “varo” de ia profitodona komerco, kiu pro ties graveco kaj amplekseco, estis publikigita laŭparte, en Aŭgusto 2004. Vidu ĉi-malsupre etan montron de tiu grava problemo:

Urbo Vatikano (Agentejo Fides) (...) Dum la lastaj du jardekoj prostituado kaj vendado de homoj por seksa ekspluatado atingis gravegajn kvantojn en la tuta mondo. Iuj ciferoj liveras al ni la eblecon taksi la gravecon de la problemo. (...) Unuiĝintaj Nacioj, laŭ ĝia raporto de Septembro 2000, kalkulas, ke po 4 milionoj da virinoj estas vendataj ĉiujare, kun unu el la jenaj celoj: prostituado, sklavigo aŭ edzinigo; kaj 2 milionoj da knabinoj inter la aĝoj de 5 ĝis 15 jaroj estas vendataj por seksa celo.

Nuntempe, pli ol iam ajn, necesas la spertadon de Dia Solidara Amo, ĉar nur ĝi kapablas forigi de la Tero la ombrojn de krimo, de mizero kaj de doloro, kiam oni ĝin komprenas kaj praktikas je ĝia tuta potenco de kompatemo kaj justeco, sekve kun efikeco, ne nur por Religio, sed ankaŭ por Politiko, por Scienco, por Ekonomio, por Arto, por Sporto, por internaciaj rilatoj, por plej simpla laboristo kaj por plej eminenta famulo. Efektive, konscie aŭ ne konscie, Homo instinkte serĉadas ekvilibron, kiun eblas atingi nur per praktikado de Frateco, ĉi tiu ofte forgesata ero — kiel Dom Johano Bosco*44 (1815-1888) bedaŭris — el la triopo de Franca Revolucio (Liberté, Egalité, Fraternité), cetere ĝi okupas la finan pozicion en la reforma devizo, sed devus okupi la unuan. Tial, okazis tio, ke tiom da homoj estis gilotinitaj. (...)

Ne senkiale deklaris Victor Hugo*45 (1802-1885):

Sen Frateco ne eblas Paco.

Oni konstruas Pacon nur per toleremo

La inspiroplena franca poeto estas tute korekta. Oni do ne flankenlasu praktikajn agojn por konstrui tiun novan kaj fratan socion, ĉar laŭ instruo de Spirito D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900), pere de psikografio de Francisco de Assis Periotto*46:

Paco, tiu ege dezirata Paco, estas revo de ĉiu, de la Spirita Mondo kaj de la Tero. Oni konstruas Pacon nur per toleremo. Estas neeble kredi, ke vojo de milito, de malamo kaj de perforto povas starigi veran Pacon. Sed la mondo iras laŭ neatendataj vojoj. Do, estas fakte tre grave iri la vojon de Ekumenismo kaj de kunfratiĝo inter la landoj.

Transformi doloron en venkon

Ni ne havu dubojn pri nia kapablo, kiel Homoj kaj Spiritoj, atingi tion, kion oni nuntempe konsideras nesuperebla. Ni havas grandan kapablon superi problemojn, eĉ se ni konsideras ilin grandegaj, kiel admonas la usona kuracisto, psikologo, filozofo kaj verkisto William James*47 (1842-1910):

— Plej multaj homoj vivas, laŭ korpa, intelekta kaj morala aspektoj, en rondo tre limigita, rilate iliajn eblecojn. Ili uzas nur tre malgrandan parton de ilia ebla konscio kaj de la rimedoj de iliaj animoj, simile al homo... kiu kutimas uzi kaj movi nur la etfingron. Grandaj urĝaj kaj krizaj okazoj montras, ke niaj vitalaj rimedoj estas multe pli grandaj, ol ni supozis.

Fronte al tio, se niaj malfacilaĵoj estas pli grandaj, tiam same pli grandaj estos niaj kapabloj ilin superi. Se ne estus tiel, kie ni starus hodiaŭ, se tiuj homoj, kiuj vivis antaŭ ni, dum jarcentoj, agus malkuraĝe? La plej granda tragedio estas forkuri pro la malfacilaĵoj de la mondo. Tio ja estas fiasko antaŭ tiuj, kiuj fidas nin. Homoj, kiuj venis antaŭe per la flamo de Fido sublimigis doloron en venkon.

Efika instruo por liberigi popolojn

Se estas penige starigi la veran Ekumenan Altruisman Solidaran Socion, tiam ni komencu hieraŭ!
Kiel mi jam antaŭe asertis, Espero neniam mortas. En la libro Crônicas e Entrevistas (Artikoloj kaj Intervjuoj) mi skribis pri tio, ke ĝi devas, malgraŭ ĉiaj vintroj en la koroj, varmigi Animojn. Mi diris, ke certe tia espero ankoraŭ subtenas, ekzemple, la koron de multaj angolaj infanoj. Diplomato konata de mia kamarado de ekumena kredo José Santiago Naud, kunfondinto de Universitato de Brazilja, Brazilo, (UnB), povis rigardi ilin en ilia naiva ĝojo, malgraŭ la milito*48 , kiu sange makulas la patrujon de Agostinho Neto (1922-1979), de dudek jaroj. La erudicia edukisto raportas:

— Reveninte de vojaĝo en la landinterno, la amiko al mi diris, ke proksime al Luando, en Angolo, li foje vidis grupon da ĉirkaŭ cent infanoj, kiuj kantadis apud sia etsalajra instruisto, kiu dancadis: “Se mi povus, mi flugus/ renkonte al Paco/ mi forlasus ĉi tiun militon/ mi restus flanke de Paco”.

La orfeco de la Edukistoj

Tiu emociiga raporto de instruisto Naud, kiun mi ĵus transskribis, memorigas min pri peco de alia mia libro, nome Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo, farita en la tempo de tiu duparteco komunismo-kapitalismo: Efektive, mankas inda flegado al instruistoj, kiuj estas orfoj de ia malhumana ekonomia sistemo, funkcianta en pluraj regionoj de la mondo. Ni povas argumenti, ke kie eblas liveri al ili pli bonajn kondiĉojn de materia vivo tie oni rifuzas al ili la rajton pensi kaj senti kaj kie oni ne rifuzas al ili la rajton pensi tie oni ne permesas al ili dece vivi...

Ekumena Altruisma Solidara socio Konkludo

Jen: homoj edukitaj, instruitaj kaj ekumene spiritualigitaj estas Popolo, kiu rompas ĉenojn de mizero kaj ilin forĵetas. Pro tio, ni de longe diras, ke ĝis kiam ne regos efika instruado, dezirata de ĉiuj prudentaj homoj, nacioj suferos malliberecon kaŭzatan de limigo, kiun ili trudas al si mem.
Por efektiva konstruo de Ekumena Altruisma Solidara Socio, oni devas havi Edukadon kaj Klerigadon, sed ankaŭ multe da Ekumena Spiritualeco. Sekve, sen fanatikismo, kompreneble!
Dom Bosco instruadis al siaj disĉiploj pri Frateco kiel piliero de instruado:

Memoru, ke edukado estas kora agado.

Kaj Alziro Zarur, fondinto de Legio de Bona Volo, majstre avertis, ke:

Vibrado de malamo detruas la homon korpon, kiu estas kreita por vibrado de Leĝo de Amo.

Sekve, flegu la Spiriton, reformu la Homon. Kaj ĉio aliiĝos.

_________________

*1Ĉi tiu penso de Paiva Netto troviĝas en lia libro Sabedoria de Vida (Saĝeco pri Vivo), 2-a eldono, 2001, pĝ. 100, publikigita de Eldonejo Elevação.

*2Aristotelo (384-322 a.K.) — Filo de Nikomako (kuracisto de la reĝo de Makedonio, Amintas), naskiĝis en Staĝiro, helena kolonio en Trakio, ĉe la norda marbordo de Egea maro. Lia instruanto estis Platono, kun kiu li studis dum dudek jaroj. Li fondis en Ateno sian propran lernejon, nomatan Liceo. Li estis tiu, kiu sistemigis kaj organizis la historion de greka filozofio kaj oni konsideras lin kiel la kreinton de logiko. En la 303-a jaro a.K. la reĝo Filipo de Makedonio invitis lin al sia kortego. Li fariĝis la instruanto de la princo Aleksandro, kiu tiam estis 13-jara. Li iom post iom izoliĝis for de la socia kaj politika vivo por sin dediĉi la scienca esplorado.

*3Alziro Zarur (1914-1979) — Naskiĝis en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, je la tago de la Kristnasko, en 1914. Ĵurnalisto, radiisto, verkisto kaj poeto, fondis Legion de Bona Volo (LBV), je la 1-a de Januaro 1950. Li brile prezidis ĝin ĝis sia transpaso al la Spirita Mondo, je la 21-a de Oktobro 1979. Polemikema kaj karisma, entuziasma predikanto pri la Evangelio kaj pri la Apokalipso de la Kristo per popolaltira kaj renoviga maniero, Zarur estis sendube granda antaŭulo de Ekumenismo Senlima kaj Tuteca, en la mondo, kaj de la religia interrilatado, tiel ke li jam defendis tiun ideon de sia adoleska aĝo, kiam li lanĉis la fundamentojn de la Brigado de la Amikiĝintaj de Religioj. Li kreis, en 1965, la Partion de Bona Volo (PBV), kiam li proponis Politikon de Dio. Li proklamis je la 7-a de Oktobro 1973, en la urbo Maringá, Ŝtato Paraná, Brazilo, la Religion de Dio, Religion de Universala Amo, Religion de la Tria Jarmilo, kiun li jene difinis: “La Religio de la Tria Jarmilo, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estas pli granda ol la tuta Religio: ĝi estas la tuta Scienco, ĝi estas la tuta Filozofio, ĝi estas la tuta Politiko kaj la tuta Moralo, la tuta homa progreso, kunigita al la progreso de ĉiuj mondoj, de ĉiuj Universaj Homaroj — Universala Amo en apoteozo al la Ĉiopova, Ĉioscia, Ĉiea Kreinto, nia Dio, nia Patro!”. Paiva Netto fiksigis tiun majestan deklaron de Zarur sur la ĉefan muron de la Artgalerio de la Templo de Bona Volo, en Brasília, brazila ĉefurbo. Tiu templo, la plej vizitata en la lando, estis starigita kaj inaŭgurita de Paiva Netto, kiu anstataŭis Zarur, je la 21-a de Oktobro 1989. Zarur proklamis la Novan Ordonon de Jesuo, kiu estis preskaŭ forgesita en la Sankta Biblio, kaj montris interalie ĝian praktikan signifon kaj ĝian Kaŝitan Signifon.

*4Mahatmo Gandhi — Mohandas Karamchand Gandhi estas la vera nomo de la porpaca hinda gvidanto. Mahatmo, kiu signifas “grandan Animon”, fariĝis fama pro lia porpaca gvidado kaj li certe estas la ĉefa figuro en sendependiĝo de Hindio. En 1891, li diplomiĝis pri Juro en Anglio kaj tuj poste li revenis Hindion, kie li laboris kiel advokato. Post du jaroj li ekiniciatis movadon en Sudafriko — kiu tiam estis brita kolonio — per kiu li celis batali kontraŭ rasismo kaj por rajtoj de hindoj. En 1914 li revenis Hindion kaj disvastigis sian movadon, kies ĉefa metodo estis pasiva rezistado, proponante neperforton kiel batalmanieron. En 1922 li estis arestita post organizo de striko kontraŭ plialtigo de impostoj kaj kondamnita al sesjara enkarcerigo. Li tamen estis liberigita en 1924. En 1930 li gvidis marŝadon al la maro, tio estas, iradon de 320 kilometroj por protesti kontraŭ britaj impostoj kaj la malpermeso al hindoj produkti salon. Pro tio lia iniciato fariĝis fama sub la titolo “la Marŝado de la Salo”. En la jaro 1931, li repostulis sendependon de lia lando ĉe la II Konferenco de Estraro, en Londono. Reveninte al Hindio, en Decembro de la sama jaro, post kiam li rekomencis sian kampanjon pri sendependeco, denove li estis arestita. Fine, en 1947, oni proklamis la sendependecon de Hindio. Gandhi laboris ankaŭ por eviti batalon inter muzulmanoj kaj hindoj, kiuj starigis apartan Ŝtaton, nome Pakistanon, dividitan je du partoj, kaj unu el ili poste fariĝis Bangladeŝo. Oni akuzis lin pri teritoria dividiĝo de Hindio, kaj tio altiris kontraŭ lin malamon de hindaj naciistoj. Unu el ĉi tiuj murdis lin per kuglopafoj en la sekvanta jaro, kiam Gandhi estis 78-jara. Tiam li estis kremaciita, kaj pli ol unu miliono da hindoj ĉeestis lian funebran ceremonion. Oni ĵetis parton de liaj cindroj en la sanktajn akvojn de rivero Jumna. 49 jarojn post lia morto, alian parton de liaj cindroj oni ĵetis dum speciala ceremonio en la riveron Gango, ĉe la urbo Allahabad, sankta loko por hindoj.

*5Konstitucia Epistolo de la Tria Jarmilo — Temas pri sugesto de titolo donita de la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio al la memorinda cirkulero verkita de Paiva Netto en la antaŭmateno de la 18-a de Julio 1988 kaj lanĉita kiel libro je la 7-a de Septembro de tiu sama jaro laŭ propono de junuloj.

*6Sensektigi Jesuon — En 1989, en intervjuo al pola ĵurnalisto kaj televidisto Roman Dobrzyński, Paiva Netto substrekis, ke unu el la celoj de LBV estas precize ĉi tiu, sensektigi Jesuon. Legu la tutan Proklamon de la Kristo-Ŝtatisto, en la dua volumo de Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, pĝ. 31, aŭ ĉe la retpaĝaro www.boavontade.com

*7Voltaire (1694-1778) — Franca iluminisma poeto, verkisto kaj filozofo, kies baptonomo estis François Marie Arouet. Li naskiĝis en Parizo kaj fariĝis simbolo de liberpensado. Cetere, lia kontestemo kaŭzis al li areston en Bastilo, kie li restis dum 11 monatoj (de 1717 ĝis 1718), kaj post tio li ekuzis la kaŝnomon Voltaire. Li defendadis justecon kaj estis aŭtoro de sennombraj verkoj, inter kiuj oni elstarigas La Jarcento de Ludoviko la XIV-a (1751), Filozofia Vortaro (1764) kaj Kandid (1759); ĉi-lastan oni konsideras kiel lian ĉefverkon.

*8Pedagogio de Ekumena Civitano aŭ Pedagogio de la Estimo — Temas, resume, pri ia avangarda metodologio de instruado, rekomendegita de Paiva Netto kaj sukcese praktikata per socioedukaj programoj kaj projetktoj de Legio de Bona Volo en la tuta lando, pere de Hejmoj por infanoj, junuloj kaj maljunuloj; Komunumaj kaj Edukaj Centroj; kaj de sportaj kaj kulturaj centroj. Tiu Pedagogio baziĝas sur fundamento de valoroj naskitaj de Universala Amo kunigitaj al sócia justeco, tiel ke individuo disponas por vivi la Ekumena Civitaneco, surbaze de plena praktikado de Tutplaneda Solidareco, pli alte ol kredoj, nekredoj, tradicioj, etnioj kaj kio ajn pli ĝi estas. Prezentante la proponon pri tia revolucia meniero instrui, Paiva Netto konsideras: “Kiam ĝusta, Edukado liberigas. Kaj, kune kun Spiritualeco, ĝi sublimas”. Pri unu el la agentoj en tiu procedo instruado-lernado, kaj la Direktoro-Prezidanto de la Institucio asertas ke “junulo estas estonteco en estanteco. Ni fidu lin, kiel agas San Fransisko el Asizo, kiu estas Patrono de LBV, fondita de la karmemora Alziro Zarur!” Tia aserto esprimas la dediĉon rilate al respekto kaj prizorgado pri la novaj generacioj, instigata de LBV ekde kiam ĝi estis fondita, de 56 jaroj.

*9Noto de la aŭtoro — Legu la ĉapitron “Jesuo, Vivanta Pano kiu venis de la Ĉielo I" , 78-a eldono de Profetaĵoj sen Mistero, en kiu mi prezentasla konsiderojn de franca sciencisto D-ro Alexis Carrel (1873-1944), Medicin-Nobelpremiito en 1912 kaj studon “Efiko de Preĝado sur Sano”, farita en la Fakultato de Medicino de Universitato de Brasília (UnB), ĉefurbo de Brazilo.

*10Johano Paŭlo II-a — Li estis la unua neitala Papo, ekde 1523. Karol Wojtyla naskiĝis je la 18-a de Majo 1920, en Wadowice, Pollando. Li ordeniĝis kiel sacerdoto en 1946 kaj doktoriĝis pri Teologio en la Pontifika Universitato de Romo, en 1948. Oni elektis lin kiel Papon je la 16-a de Oktobro 1978, post Papo Johano Paŭlo I-a, kiu estris la Romkatolikan Eklezion dum mallonga tempo de 33 tagoj. Wojtyla tiam prenis la nomon Johano Paŭlo II-a. Je la 13-a de Majo 1981 oni grave trafis lin per murdintenca kuglopafo, kiam li aŭtomobile trairis la placon Sankta Petro, en Vatikano. Johano Paŭlo II-a publikigis librojn de poemoj, kaj sub la kaŝnomo Andrzej Jawien verkis dramon, nome “La Oraĵista Vendejo” (1960). Liaj etikaj kaj teologiaj eseoj inkludas: “Fruktodona kaj Respondeca Amo” kaj “Signo de Kontraŭdiro”, publikigitaj en 1979. Oni nomis lin “Pilgrimanta Papo”, ĉar li faris multajn misiajn vojaĝojn kaj senteble helpis por strebado al Paco en la tuta mondo. Li suferis je Parkinson-malsano kaj mortis 84-jara, ĉe Vatikano. Enposteniĝis post li germana, 78-jara Kardinalo Joseph Ratzinger, kiun oni konsideras kiel ĉefan teologian konsilanton kaj ĉefan helpanton de Johano Paŭlo II-a, kaj kiu estis gardanto de Kongregacio por Doktrino pri Fido ĉe Vatikano; li prenis la nomon Benedikto XVI-a.

*11Preĝo de Voltaire — Ĉi tiu preĝo estis prezentita de Paiva Netto dum elsendoj de lia programo en Monda Reto TV por Edukado, Klerigado kaj Solidara Civitaneco kun Ekumena Spiritualeco, pere de Reto Bandeirantes de Televido kaj Reto Bona Volo de Radio kaj ankaŭ publikigita en lia libro Ao Coração de Deus (Al la Koro de Dio) (II-a Volumo), eldonita de Eldonejo Elevação.

*12Ni ĉiuj estas Profetoj — Furoraĵo de la verkisto Paiva Netto, kiu, kune kun la verkoj As Profecias sem Mistério (Profetaĵoj sen Mistero) kaj Apocalipse sem Medo (Apokalipso sen Timo), konsistigas la kolekton Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, kiu jam estis vendita je pli ol unu miliono da ekzempleroj.

*13Muhammad — La Profeto de Islamo naskiĝis en Mekko, Saud-Arabio. Dum siaj multnombraj vojaĝoj li interparolis kun persoj, judoj kaj kristanoj. Li edzinigis riĉan vidvinon, nome Khadija, kuzino de kristano. Post la jaro 610, li ekhavis viziojn, kiuj avertis lin, ke li estas destinita starigi Islamon, tio estas, submetiĝon al unu sola Dio. Oni persekutis lin kaj invitis lin starigi en la urbo Yathrib, norde de Mekko, la sidejon de lia apostolado. Tiel komenciĝis iompostioma migrado (Heĝiro) de anoj de la nova religio. La translokiĝo finiĝis je la 25-a de septembro 622, kaj ĉi tiu dato fariĝis la komenca punkto de mahometana kronologio. Muhammad, nomo kiu signifas “laŭdegaton”, mortis en Medino, same situanta en la nuna Saud-Arabio.

*14John Fitzgerald Kennedy (1917-1963) — Unua katolika prezidento de Usono. Li diplomiĝis ĉe Harvard, en 1940 kaj rekrutiĝis en la Mararmeo. En 1943, kiam lia ŝipo estis sieĝita kaj sinkigita de japana destrojero, li firme kondukis postvivantojn sur malkvietaj akvoj. Reveninte de la milito, li fariĝis kongresano de Demokratia Partio kaj atingis Senaton en 1953. En 1955 li verkis Profiles in Courage, kiu ricevis premion Pulitzer pri Historio. Li estis murdita, antaŭ sia edzino Jacqueline (1929-1994), en Dallas, Texas, je la 22-a de Novembro 1963 — oni ankoraŭ ne scias precize de kiu — dum parado en malfermita aŭtomobilo, antaŭ aplaŭdanta homamaso.

*15Osvaldo Euclides de Sousa Aranha (1894-1960) — Naskiĝis en la urbo Alegrete, Brazilo, je la 15-a de Februaro 1894, ido de kolonelo Euclides de Sousa Aranha kaj de Luísa de Freitas Vale Aranha, posedantoj de la bieno Alto Uruguai, en la gaŭĉa municipo Itaqui. Li estis la dua el la 11 gefiloj de la paro kaj rekte devenis, je la patra flanko, de Maria Luzia de Sousa Aranha, baronino de Campinas (el tiu San-Paŭla regiono, kiu nuntempe respondas al samnoma urbo). Lia patro estis San-Paŭlano laŭ naskiĝo kaj estris la Respublikanan Partion de la brazila ŝtato Rio Grande do Sul (PRR) en Itaqui. Post la duagrada lernejo, li amikiĝis al Virgílio de Melo Franco, kiu famiĝis post la Revolucio en 1930, kaj al Rubens Antunes Maciel, kiu prezentis lin al Luís Carlos Prestes, revoluciulo en 1924 kaj poste komunista gvidanto. Li ĉeestis Fakultaton de Juro. En la komenco de 1917 li starigis sian advokatan oficejon en la urbo Uruguaiana. Iom poste li edziĝis al Delminda Benvinda Gudolle, de kiu li ricevis kvar gefilojn: Euclides, Osvaldo, Delminda kaj Luísa. Inter 1917 kaj 1923 li preskaŭ ekskluzive sin dediĉis al advokata laboro kaj ricevis post nelonga tempo altan profesian reputacion. Jam meze de 1917 alia advokato, Getúlio Vargas, kiu diplomiĝis en 1907, konsultis lin pri juraj temoj. Aranha estis unu el la ĉefaj organizantoj de la Revolucio de 1930. Post politika renverso, li fariĝis Ministro de Justeco de Provizora Registaro kaj Ministro de Ekonomio. Li estis ambasadoro en Vaŝingtono inter 1933 kaj 1937, kaj Ministro de Eksteraj Rilatoj en 1938. Jam en 1947, li elstare partoprenis en Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, por kreado de Ŝtato Israel. En 1953, invitite de Getúlio Vargas, li revenis al Ministerio de Ekonomio, kie li kreis “Planon Aranha”, esence kontraŭinflacian. Post la memmortigo de Vargas, en 1954, li retiriĝis de publika vivo kaj revenis al sia advokata oficejo. En 1957 Aranha estis invitita partopreni en la brazila delegitaro ĉe UN, kaj estis nomumita je la 6-a de Septembro estro de la brazila delegitaro ĉe la XII-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. En 1960 li kandidatiĝus kiel vicprezidento en la kandidataro sub la estro de generalo Henrique Teixeira Lott, sed tio ne okazis pro lia morto je la 27-a de Januaro 1960.

*16Budho (563-483 a.K.) — Lia vera nomo estis Siddharta Gauthama. Li naskiĝis en la regiono de Himalajo, nuna teritorio de Nepalo. Subtenate de la patro, reĝo Suddhodana, Budho (la vekiĝinto, la iluminiĝinto) havis luksan vivon, kiun li forlasis, kiam li ekvidis mizeron kaj malriĉecon, dum irado ĉirkaŭ la palaco. De tiu tempo, li ekdediĉis sian vivon al spiritaj aferoj. En la VI-a jarcento a.K. li fondis Budhismon, religion kiu akceptas la kredon pri transmigrado de Animoj.

*17Cicerono (106-43 a.K.) — Lia kompleta nomo estis Marko Tulio Cicerono. Li estis roma oratoro kaj politikisto kaj famigis sian elokventan rifuzon al Katilino (Lucio Sergio Katilino) (108-62 a.K.), kiam ĉi tiu aŭdace ĉeestis en la roma Senato post eltrovo de lia konspiro kontraŭ la Respubliko: Quousque tandem abutere, Catilina, patientia nostra? (Ĝis kiam, Katilino, vi spitos nian paciencon?). Li publikigis verkojn pri Filozofio kaj instrulibrojn pri retoriko.

*18Religia Ekumenismo — Paiva Netto nek rigardas Ekumenismon limigitan nur al kristanaj religioj, nek konsideras, ke ĝi reduktiĝas al religia kampo. Nu, ekumena signifas universalan.

*19Senlima, Tuta Ekumenismo — Paiva Netto difinis ambaŭ esprimojn kreitajn de Alziro Zarur per ĉi tiu vortoj: “Senlima Ekumenismo pledas por perfekta interrilatado inter ĉiuj homoj sur la Tero. Tuta Ekumenismo rekomendegas por frata ligiĝo de Surtera Homaro al tiu de la Supera Spirita Mondo kaj al ĉia ajn civilizacio eventuale ekzistanta en la Spaco. Kial ne?! Ĉu la tuta Universo tie etendiĝas por ke ni nur daŭre, senutile kontempladu (escepte de astronomoj kaj poetoj)?! Kaj eĉ nur tiam, kiam ni ekmemoras, ke ni povas levi al ĝi la okulon... Estus niaflanke troa pretendo, se ni konceptus, ke ne eblas aliaj formoj de vivo en la Kosmo. Alia punkto: Ne ĉiu (aŭ ĉiuj), kiu ekzistas ekstere devas simili al ni. `Senlima Ekumenismo` kaj `Tuta Ekumenismo` estas esprimoj kreitaj de Alziro Zarur”.

*20Institucioj de Bona Volo — Ili konsistas el Legio de Bona Volo, Fondaĵo José de Paiva Netto kaj la Religio de Dio.

*21Kiu emociiĝas pri doloro; kiu demetas ĉemizon por vesti nuda homo... – Karitaj agoj rekomenditaj de Jesuo en Lia Evangelio, aparte en la tekstoj de Mateo, 25:35 ĝis 45.

*22Anatole France — Naskiĝis en Parizo, Francio, kaj oni konsideras lin kiel unu el la plej eminentaj verkistoj de universala Historio. Oni elektis lin en 1896 kiel membron de Franca Akademio. Liaj verkoj estas tuŝataj de subtila bonhumoro, rafinita ironio, kaj estas skribitaj laŭ klasika, facila stilo. Anatole engaĝiĝis en la aferon Dreyfus kaj trovis, tiuokaze, materialon por sia Nuntempa Historio, nome unu el liaj plej grandaj sukcesoj. Li kreis ankaŭ la konatan M. Bergeret, centran figuron de pluraj liaj verkoj. En 1921 li ricevis Literaturan Nobelpremion.

*23Senmisteraj Profetaĵoj Unu el la plej multnombre venditaj verkoj en 1999, laŭ la vendolisto de la brazila revuo Veja, ĝi estis ankaŭ granda vendokvanta sukceso en la XII-a Du-Jara Internacia Librofoiro, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, tiel ke ĝia 55-a eldono elĉerpiĝis post nur kvar tagoj de la evento.

*24 Unicef — Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por la Infanaro.

*25Pastro João de Brito — Unu el la plej eminentaj simboloj de la portugala religia historio. Pro lia sindona misio en Oriento, oni konsideras lin kiel lastan portugalan sekvanton de la grandaj apostoloj de la XVI-a jarcento, tio estas “la duan (Francisco) Xavier (1506-1552), la jezuita misiisto konata kiel Apostolo en Hindio”. João de Brito naskiĝis en Lisbono kaj veturis al Hindio kun la celo instrui la Evangelion por savo de la plej malriĉaj kaj senprotektaj. Tie oni persekutis kaj fine martirigis lin. Li ĉeestis en Brazilo. Li famiĝis pro sia sankta vivmaniero, pro konstanteco kaj firmeco kaj estis kanonizita en 1947, fare de Papo Pio XII-a.

*26Yogui Ramacharaka (1862-1932) — Kaŝnomo de William Walker Atkinson, naskita en Baltimore, Usono, en Decembro 1862, ido de William C. Atkinson kaj Emma L. Mittnacht. En 1889 kiam li estis preskaŭ 27-jara, li ediziĝis al Margaret Foster Black, de kiu li ricevis du idojn. En 1896, post profunda persona krizo, li alproksimiĝis al lernejo Nova Penso, kiu rekomendis konservadon de sano, bonfarto kaj feliĉo per memkontrolado, memfido kaj strebado al atingo de pozitiva kaj bonfara dia principo. Lia verkista kariero komenciĝis danke al du eldonistoj de Nova Penso: Sydney Flower kaj Elizabeth Towne, kiuj publikigis liajn verkojn dum multaj jaroj. Fine, Atkinson malfermis sian propran lernejon: Atkinson School of Mental Science (Atkinson-Lernejo pri Mensoscienco). Li kutime uzis kaŝnomojn por verki siajn librojn, kaj la plej fama estis Ramacharaka, kiun li uzis de 1900 ĝis 1912, por aperigi verkojn pri Hinduismo, kiuj ĝis nun estas tre aktualaj kaj gravaj. En plej granda parto el la verkoj sub tiu kaŝnomo, li evidentigis interalie la temon pri nepra neceso, ke la Homo regu siajn korpon kaj sanon, antaŭ ol li celas pli altan nivelon de konscio. Poste, li translokiĝis al Kalifornio kaj eksubskribis aliajn novajn verkojn per sia vera nomo. Li mortis en Los Angeles, je la 22-a de Novembro 1932.

*27Supera Kurso de Jogo-Filozofio Paiva Netto ricevis donace ĉi tiun verkon de siaj gepatroj kiam li estis 7-jara (1948) kaj eklegis ĝin, en 1956, kiam 15-jara.

*28Abraham Lincoln (1809-1865) — Oni memoras lin kiel la abolinton de negra sklaveco en sia lando kaj konsideras lin kiel ĉefdefendanton de moderna demokratio kaj plej grava figuro en la usona historio. En 1860 li konkuris kiel kandidato al prezidenteco kaj fariĝis la 16-a Prezidento de Usono. Tuj post sia enposteniĝo, en 1861, li alfrontis la disiĝon de la sep Ŝtatoj favoraj al sklaveco, en la Sudo, kiuj formis la Federaciajn Ŝtatojn de Ameriko. La maljuna Abe tamen ne rekonis tiun disiĝon, konfirmis la nacian suverenecon super ribelemaj unuopaj ŝtatoj kaj alvokis ilin al repaciĝo kaj garantiis, ke de li neniam komenciĝos milita atako. Tamen, la disiĝintoj invadis la fortikaĵon Sumter, en Okcidenta Virginio, kio kondukis la landon al la fama Milito pro Disiĝo. La federaciuloj kapitulacis je la 9-a de Aprilo 1865, en Appomattox. Je la 14-a de Aprilo 1865, Sankta Vendredo, vespere, la aktoro John Wilkes Booth (1839-1865), kiu favoris sklavecon kaj estis forte ligita al la federaciuloj, ano de fama familio de aktoroj, murdis Lincoln, en la Teatro Ford, en Vaŝingtono.

*29José Bonifácio — Konata kiel Patriarko de Sendependeco, li plenumis esencan rolon en la preparoj kaj solidigo de Sendependeco de Brazilo. Li naskiĝis en Santos, Brazilo, je la 13-a de Junio 1763. Lia familio estis unu el la plej riĉaj kaj gravaj en la urbo. Kiam li estis 21-jara, li iris studi ĉe Universitato de Coimbra, kie li fakiĝis pri Mineralogio. En 1822, kiam li okupis la postenon de ministro de Dom Petro I-a, liaj sampartianoj nomis lin “Patro de la Patrujo”, “Gvidanto de Sendependeco”, “Patriarko”. En pluraj ĵurnaloj kaj aliaj tiutempaj periodaĵoj oni rekonis lin kiel unu el la unuaj, kiuj protestis kontraŭ la rekoloniiga politiko de Kortegoj, krom tio, ke li estis unu el la gvidantoj de la kampanjo por restigi la princon en Brazilo. Li mortis en Niterói, je la 6-a de Marto 1838.

*30Salustiano César

En la revuo BONA VOLO aperinta je la 1-a de Majo 1956, paĝo 5, oni trovas ĉi tiun historian registraĵon: La Brigado de la Amikiĝintaj Religioj komenciĝis je la 7-a de Januaro 1950, ĉe la Salono de la Konsilantaro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (BAA), kiam prelegis sep homoj: Teles da Cruz, katoliko; Murilo Botelho, esoteristo; Leopoldo Machado, spiritisto; Eugênio Figueiredo, liberpensulo; Pastoro Salustiano César, protestanto; Samuel Linderman, judo; Ascanio de Farias, pozitivisto. La memorindan kunsidon prezidis Alziro Zarur, prezidanto de Legio de Bona Volo.

*31Noto de la Aŭtoro —Religiismoj” — Pardonu la neologismon.

*32Progresigas kaj detruas la Planedon — Ĉi tiu temo estis tuŝita en la artikolo de Paiva Netto “Progreso detrua”, publikigita de la Revista LBV (Revuo LBV) n-ro 25, jaro III, Aprilo, Majo kaj Junio 1992, kaj de Folha de S. Paulo en la 29-a de Junio 1986.

*33Albert Einstein (1879-1955) — Judgermana fizikisto, unu el la plej eminentaj ĉiutempaj geniuloj pri scienco. En 1900 li diplomiĝis ĉe la Politeknika Lernejo de Zuriko, Svisio, kaj alprenis la civitanecon de tiu lando. Post edziĝo, en 1902, li eklaboris ĉe la Departemento de Patentoj de Berno. Post tri jaroj, li formulis la Teorion de Strikta Relativeco kaj ekpublikigis artikolojn pri teoria Fiziko. Poste, li prezentis la Ĝeneralan Teorion pri Relativeco, kiu proponis novan komprenon pri la gravitaj fenomenoj. En 1921, li ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. Kiam Hitlero prenis la politikan povon, li devis forkuri el Germanio al Usono, en 1933, kaj tie li ricevis usonan civitanecon, en 1940. Liaj teorioj kondukis al la konstruo de la unua atombombo. Post la eksplodoj en Japanio, fine de la Dua Mondmilito (1939-1945), li defendis la kontroladon de uzado de atomenergio kaj batalis por pacismo.

*34Martin Luther King (1929-1968) — Li naskiĝis en Atlanta, Georgia, kaj diplomiĝis pri Teologio en la Universitato de Boston. Lia filozofio pri neperforto baziĝis sur kristanaj principoj kaj sur la agado de Gandhi. Li ampleksigis la lokon de negra komunumo en sia lando. En Vaŝingtono li gvidis marŝadon de 250 mil homoj kaj faris historian paroladon pri sia revo vidi blankulojn kaj negrojn kiel kunfratojn. Tiu marŝado rapidigis la aprobon fare de la registaro sub Lyndon Johnson (1908-1973), de la Leĝo pri Civilaj Rajtoj (1964) kaj de la Leĝo pri Rajto je Voĉdono (1965). En 1968, Luther King ricevis la Nobel-Premion pri Paco.

*35Kolosa sudamerika urbo San-Paŭlo, ĉefurbo de la ŝtato de San-Paŭlo, Brazilo, estis fondita de Manuel da Nóbrega (1517-1570) kaj José de Anchieta (1534-1597), je la 25-a de Januaro 1554. Ĝia nuntempa loĝantaro nombras je 11 milionoj da homoj.

*36Instituto de Edukado de LBV — La aŭtoro aludas al la Instituto de Edukado, kreita ankaŭ de li, je la naskiĝdato de la San-Paŭla ĉefurbo (1993), etendo de la super-infanvartejo Jesuo fondita en la jaro 1986. Legianoj de Bona Volo, kiuj sekvas Legion de Bona Volo, nome LBV, en Brazilo kaj tra la mondo, nomis la Instituton José de Paiva Netto. Tio estas meritoplena omaĝo al ĝia fondinto.

*37O Capital de Deus (La Kapitalo de Dio) Verko lanĉita de Eldonejo Elevação.

*38Ŝekspiro (1564-1616) — Unu el la plej eminentaj poetoj de la universala beletro, William Shakespeare naskiĝis en Stratford-upon-Avon, Anglio. Ĝis nun li estas motivo de studoj kaj inspiro por verkistoj de filmoj kaj dramoj. Ekzemploj estas liaj dramoj Koriolano, Romeo kaj Julieta, Julio Cezaro, Makbeto, Hamleto, Reĝo Lear, Otelo, Antono kaj Kleopatra kaj Cimbelino.

*39Ibrahim Sued (1924-1995) — Oni konsideras lin kiel pioniron pri verkado pri societa vivo en Brazilo. Kelkajn jarojn post kiam li komencis sian agadon kiel ĵurnalisto, li plivastigis siajn artikolojn per komentado pri temoj de nacia kaj internacia intereso. La intervjuo kun la prezidanto de LBV estis lasta granda tiaspeca raporto farita de la ĵurnalisto, en lia longa, venkoplena kariero. Krom Paiva Netto, Ibrahim Sued intervjuis plurajn aliajn gravulojn, kiel la usonan prezidenton John Fitzgerald Kennedy (1917-1963), marŝalon Arthur da Costa e Silva (1902-1969), la verkiston Jorge Amado (1912-2001), Papon Paŭlo VI-a (1897-1978) kaj la societaninon Tereza de Souza Campos, nun Princino, edzino de Princo Dom João de Orleans e Bragança (1916-2005). Okaze de la inaŭguro de Brasília, li intervjuis ankaŭ la brazilan prezidenton, Juscelino Kubitschek (1912-1976).

*40D-ro André Luiz — Kaŝnomo de eminenta kuracisto, kiu post plenumado de elstara rolo en la brazila socio, elkarniĝis kaj poste, pere de la mediumo-skribisto Francisco Cândido Xavier (1910-2002), verkis plurajn librojn pri aspektoj de la vivo en la Spirita Mondo.

*41Moseo — Gvidanto kaj liberiganto de la hebrea popolo, aŭtoro de la kvin unuaj libroj de la Sankta Biblio: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono, kiuj formas la tiel nomatan Mosean Pentateŭkon, aŭ Toraon (Leĝon), por judoj. Laŭ rabeno Henry Sobel, Prezidanto de San-Paŭla Izraelida Rabenaro, oni foje uzas la terminon Torao en senco pli vasta, aldonante suplementajn leĝojn transdonitajn parole de generacio al generacio ĝis la fino de la II-a jarcento de la Ordinara Erao, kiam oni kodigis kaj kompilis ilin.Tiun kolekton oni nomis Miŝnao.

*42Socia Darvinismo Filozofia skolo aperinta en la fino de la XIX-a jarcento, kies fundamenta instruo estas la aplikado de biologia modelo de evoluo de specioj al la homaj socioj, konsiderante, ke ilian dinamikon determinas la leĝo de postvivado de plej kapabla en la batalado por vivo. Pro ĝia rasisma karaktero, tiu hipotezo estis forlasita post la Dua Mondmilito, kiam ĝiaj instruoj estis senvalidigitaj kaj perdis sciencan akcepteblecon. Tamen, se oni bone observas la Planedon, socia darvinismo ankoraŭ ie kaj ie plu vivas, kaŝita sub aliaj nomoj.

*43Charles Darwin (1809-1882) — Angla biologo, kiu ekveturis per la ŝipo Beagle, kiam li estis 22-jara, por esplorvojaĝo ĉirkaŭ la mondo dum kvin jaroj (1831-1836). El la notoj dum tiu vojaĝo, faritaj ĉefe dum vizito al insuloj Galapagoj kaj al Sudameriko, li verkis interalie sian ĉefverkon: Pri la origino de specioj per natura selektado (1859), kiu enhavas lian teorion pri la biologia evoluo de vivantaj estuloj. Liaj hipotezoj pri evoluado ricevis tondran sukceson, sed ankaŭ estigis kaj ĝis nun ankoraŭ estigas kontraŭdirojn. Li publikigis influajn verkojn en pluraj kampoj de naturaj sciencoj.

*44Dom Bosco (1815-1888) — Johano Melkioro Bosco naskiĝis je la 16-a de Aŭgusto 1815 en Becchi, proksime al Turim, norde de Italio. Lia patro mortis kiam li estis 2-jara kaj lin vartis Margarida, la patrino. Je la 5-a de Junio 1841 li ordeniĝis kiel sacerdoto meze de la Industria Revolucio. Li tuj ekagis por edukado de infanoj. Li sin dediĉis al la forlasitaj gejunuloj en la urbo Turim, kiujn li konsideris kiel “rezultojn de la industria erao”, kiu tiam komenciĝis. Li ekagis kaj dum la sekvaj jaroj Dom Bosco fondis Salesanan Kongregacion, Instituton de Filinoj de Maria Helpanta kaj la Salesanajn Kunlaborantojn. Li konstruigis en Turim la Bazilikon de Nia Sinjorino Helpanta; fondis 59 salesanajn domojn en 6 landoj kaj malfermis misiojn en Latinameriko. Li publikigis Katolikajn Legaĵojn por la simpla popolo. Li elvolvis la evangelian metodon por edukado per Racio, Religio kaj Mildeco, kiu registriĝis en la historio kiel pedagogia referenco, sub la nomo Preventa Sistemo. Pri tre konata okazaĵo de lia vivo, oni rakontas, ke Dom Bosco, je la 30-a de Aŭgusto 1883, sonĝis pri la konstruo de la brazila ĉefurbo, Brasília, kiu estis starigita precize inter la paralelaj latitudoj 15°kaj 20°, kaj la loko fariĝis benata grundo. Li mortis je la 31-a de Januaro 1888. Oni lin beatigis en 1929 kaj kanonizis lin Pio XI-a en 1934.

*45Victor Hugo (1802-1885) — Franca poeto, romanisto, dramverkisto kaj politikisto. Li verkis grandiozan, varian verkaron kaj estis en sia lando la ĉefa reprezentanto de Romantikismo en poezio. Kiam eksplodis la Revolucio en 1848 li entuziasmiĝis pri la renovigaj ideoj de pli malriĉaj popoltavoloj. Li estis elektita kiel deputito kaj fariĝis unu el la plej elokventaj opoziciuloj de Napoleono III-a (1808-1873). Kiam ĉi tiu (Napoleonon li alnomis “Napoleono, la Eta”) fariĝis imperiestro, la verkisto devis ekziliĝi. Tiutempe li verkis Legendon de Jarcentoj (la unua serio de ĉi tiu verko publikiĝis en 1859 kaj la tria kaj lasta en 1883) kaj la romanon La Mizeruloj (1862).

*46Francisco de Assis Periotto — Sentema Legiano, ĵurnalisto kaj ano de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI). Li estas ankaŭ Direktoro kaj respondeca redaktoro de la revista BOA VONTADE (revuo BONA VOLO), monata periodaĵo de Eldonejo Elevação.

*47William James (1842-1910) — Naskiĝis en Novjorko, Usono, filozofo kaj rektoro de Universitato de Harvard, diplomita pri Medicino ĉe Lawrence Scientific School, ĉe tiu sama edukejo. Li akompanis svisan zoologon Louis Agassiz (1807-1873), dum ekspedicio al Amazonio, kaj poste iris al Germanio, por plibonigi siajn kuracistajn konojn. Lia unua granda verko aperis en 1890: Fundamentoj de Psikologio. En 1898, ĉe Universitato de Kalifornio, li formulis teorion pri pragmatismo. Li krome aperigis la verkon Etudes et Reflexions d’un Psychiste, per kiu li asertis, ke en Anglio unu plenkreskulo inter po dek vidas Spiritojn.

*48Milito – Ĉi tiu artikolo de Paiva Netto aperis unuaeldone en la jaro 2000, kiam Angolo suferadis la teruraĵojn de civila milito, kiu daŭris 27 jarojn kaj detruis la landon post la sendependiĝo disde portugala regado, en 1975.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.