Edukado por forigi malriĉecon

Dum ne plenumiĝas efika instruado, fare de ĉiuj homoj, kiuj celas prudenton, ĉiu nacio suferadas, kaptita de limigoj, kiujn ĝi trudas al si mem.

Fonto: Revuo BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo 2017.

Mi salutas la Ŝtatestrojn, delegaciojn, internaciajn agentejojn, organizojn el la civila socio kaj ĉiujn partoprenantojn en la Altnivela Kunsido de la Ekonomika kaj Socia Konsilantaro (Ekosok) de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en la jaro 2017, kiu pritraktas la gravan temon “Forigo de malriĉeco, en ĉiuj ĝiaj formoj kaj dimensioj, pere de starigo de daŭripova elvolviĝo, per pliampleksigo de eblecoj kaj per alfrontado de similaj defioj”.

Jean Carlos

La kontribuo de Legio de Bona Volo (LBV) al la diskutoj ne povus esti alia, ol substreki la grandegan valoron de Edukado, de Paco kaj de la vera Karitato, je la konkerado de tiu aŭdaca klopodo, celanta progreson kaj bonfarton de popoloj.

Raporto de Unesko pri edukado kaj malriĉeco

Jam de jardekoj ni pledadas pri tio, ke en instruado situas la granda atingenda celo, tuj! Edukado kaj Kulturo kun Ekumena Spiritualeco al la popolo, ekde la infana aĝo ― kune kun Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de la Ekumena Civitano ― kiuj staras inter la plej grandaj zorgoj de LBV, apud ĝia aplaŭdata Homa kaj Socia Plibonigado. Dum la lastaj preskaŭ 70 jaroj da solidara agado, tiu Institucio plibonigadas milionojn da vivoj, pere de intelekto kun instruado, kaj precipe per saĝeco de la koro. Kiel mi havis la okazon emfazi al la eminenta eksprezidento kaj eksĉefministro de Portugalujo, D-ro Mário Soares (1924-2017), dum ne plenumiĝas efika instruado, fare de ĉiuj homoj, kiuj celas prudenton, ĉiu nacio*1 suferadas, kaptita de limigoj, kiujn ĝi trudas al si mem.

Leila Marco

La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) faris gravan esploron, kiu monitoris, dum la jaroj 1965 ĝis 2010, la rilaton inter Edukado kaj forigo de malriĉeco. La ĵus lanĉita studaĵo “Malpliigi tutmondan malriĉecon per unuagrada kaj duagrada edukado” montris: “Fini la unuagradan kaj duagradan kursojn, fare de la plenkreska loĝantaro helpus forigi pli ol 420 milionojn da homoj el malriĉeco, kaj tio malpliigus je pli ol duono la kvanton da malriĉaj homoj en la mondo. La rezultoj estus aparte grandaj en la Subsahara Afriko kaj en la suda Azio, kie oni antaŭvidas malpliigon de malriĉeco je preskaŭ du trionoj”, troviĝas en la 11-a paĝo de la dokumento. Laŭ tio, kion informas Unesko, “se la nuntempaj tendencoj pludaŭros, el la 61 milionoj da infanoj en lerneja aĝo, nuntempe ekster lernejo, 17 milionoj neniam eniros lernoĉambron.”

Tiaj datumoj estas tre alarmaj kaj alvokas ĉiujn al la respondeco ne nur batali kontraŭ la rezultoj, sed agadi koncerne la kaŭzojn, kio kondukos al pli solidaj kaj daŭripovaj rezultoj en la batalado kontraŭ mizero, kiu ankoraŭ hontige vagadas sur la mondo.

Unuiĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj

Unu el la plej grandaj defioj de evoluantaj nacioj kaj de tiuj, kiuj jam atingis plej altan gradon de materia kresko je siaj ekonomioj estas tiu de daŭripova elvolviĝo. Tamen, se ni deziras vidi progreson kunhavatan de ĉiuj, laŭ nia penso, solidara elvolviĝo devas, antaŭ ĉio, prilumi la agadojn de la surteraj loĝantoj kaj de la estontaj generacioj ― de la plej altrangaj ĝis plej etaj ― sur nia kolektiva loĝejo. Sekve, krom efika publika politiko, la mondo bezonas sindevigon pri nova konscio, surbaze de principoj, kiuj garantias la pluan ekzistadon de vivo kaj la homan kunvivadon, super ĉiaj aliaj interesoj. Tia konscio estigas kunagadojn inter landoj, kiuj celu helpi popolojn urĝe bezonantajn iun, kiu etendu al ili la manojn.

Tela: Cristóbal García Salmerón (1603-1666)

Johano

Jesuo, la Dia Ekonomikisto, siavice, proponas al ni tute novan vojon, surbaze de renovigeblaj, eternaj fundamentoj de la Spirito, la memmovado, la honorportilo de la monda progreso. En la Evangelio de la Ekumena Kristo, la Ĉiela Ŝtatestro, laŭ la skribaĵoj de Johano, 13:34 kaj 15:13, oni povas legi:

Vorto de Paco

Jesuo diris: “Novan Ordonon Mi donas al vi: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj”.

Bona interkonsento ĉiam aperas, kiam homoj fidele ĝin alstrebas. Kaj tio daŭre efikas por ke la civilizacio, almenaŭ tia, kia ni ĝin vidas ĉirkaŭe, mirakle postvivu plej malbonajn tagojn de frenezeco. La saĝeco de Talmudo transdonas ĉi tiun praktikan konsilon: “Paco estas por la mondo same kiel fermento estas por pasto”.

Forigi mizeron: ĉu afero pri ekonomio aŭ pri konscienco?

De longa tempo mi admonadas pri la fakto, ke Solidareco plivastiĝis en la luman kampon de etiko kaj sin prezentas kiel ia strategio, tiel ke la homo povu atingi sian propran postvivadon. Kontraŭ la tutmondigo de mizero ni metas la tutmondigon de Frateco, kiu spiritecigas Ekonomikon kaj solidare ĝin disciplinas, kiel forta ilo por reago kontraŭ la pseŭdofatalismo de malriĉeco.

Vivian R. Ferreira

De tio venas la nemalhavebla valoro de Karitato. Kaj rimarku, ke jam de longa tempo la tezo, ke Karitato nenion solvas, estas defendata de iuj homoj, kiuj atribuas al ĝi ― kredu ― la daŭrigadon de status quo, en kiu malriĉeco kaj mizero estas apenaŭ ŝminkataj per ia neefika asista agado.

Tiaspeca sinteno tamen malhavas komprenon pri la reala rolo de Karitato je la plibonigo de vivkondiĉoj de loĝantaroj. Kiuj argumentas por ĝia neefikeco, eĉ se miskomprene, tiuj atentigas pri la batalado kontraŭ inerto kaj kontraŭ la malkuraĝo de multaj homoj, kiuj povas helpi je stimulado kaj socia kreskado de popoloj, kaj tamen preferas eviti tion per sensignifaj, mizeraj almozoj. Sed estas vere, ke por tiu, kiu malsatas, ĉia helpo estas bonvena.

Profeto Mohamedo (570-632) diris ― “Paco kaj benoj de Dio estu sur li!”: “Vi neniam atingos la virton, ĝis vi praktikos karitaton per tio, kion vi plej ŝatas. Kaj sciu, ke ĉiun karitaton de vi faritan, Alaho bone scias”.

Reformu la homon

Kiam oni laboras por forigo de malriĉeco, prosperigante la popolojn, tiam estas necese, ke unualoke oni modifu la pensmanieron de la homoj. Sed surbaze de kio? Surbaze de la Spirito, kondiĉe ke oni ne konsideru ĝin ia simpla projekcio de la menso. Antaŭ ĉio, necesas plene fidi la kapablon de gentoj. Kaj plie: vidu la homojn kun Bona Volo, se oni volas formi civitanojn ĝustajn, feliĉajn, kompetentajn, produktemajn, laŭ kriterioj naciaj kaj tutmondaj, per tio, ke oni faciligu al ili efektivajn ŝancojn. Oni devas elstarigi iliajn virtojn kaj alĝustigi per efika edukado tion, kio bezonas ĝustigon.

Reprodução BV

Eleanor Roosevelt

Oni ne postulu subitan miraklon ― kvankam nenio estas neebla ―; tamen, la plifortigon de idealo, kiu enradikiĝu, etapo post etapo, ĝis kompletiĝas ĝia eksterordinara servo. Eleanor Roosevelt (1884-1962), la eminenta prezidanto de la Komitato pri Homaj Rajtoj en UN, por trafe difini tiaspecan alfrontadon, asertis: “Por atingi Pacon, oni devas rekoni la historian veron, ke oni jam ne povas vivi disigite de la cetera mondo. Ni devas ankaŭ rekoni la fakton, ke Paco, kiel libero, ne estas havebla per unu sola fojo kaj definitive; tio estas ĉiutaga batalado por pliaj teritorioj kaj rezulto de multaj individuaj klopodoj”.

La tre dezirata struktura ŝanĝo devas do kalkuli, krom pri la potenco de racio, ankaŭ pri la plej bonaj sentoj de la homoj. Male, ĝi plu esprimos la reveman deziron, en kiun ĝi preskaŭ transformiĝis, foje. Estas do urĝe prizorgi la menson kaj la koron. Oni rigardu alten, sed piedoj staru firme sur la grundo.

Reprodução BV

Sinjorino Curie

Sinjorino Curie (1867-1934), ricevinto de la Nobel-Premio pri Fiziko en 1903 kaj pri Ĥemio en 1911, kiu tra nekalkuleblaj klopodoj kaj sinoferoj kondukis Sciencon al tiom da konkeroj, el la alto de sia obstino, asertis: “Oni neniam devas revi pri konstruado de iu pli bona mondo sen perfektiĝo de individuoj. Por tiu celo, ĉiu homo inter ni devas strebi al sia propra progreso, kaj samtempe kundividi la ĝeneralan respondecon pri la tuta Homaro.”

Reprodução BV

Booker T. Washington

La renoma usona edukisto Booker T. Washington (1856-1915) ― unua prezidanto de la legendeca Lernejo de Tuskegee, kiu sin dediĉis al kreado de plej bonaj kondiĉoj por progreso de ekssklavoj kaj iliaj posteuloj, kaj por la indianoj, ankaŭ por kiuj li laboris, precipe per Edukado ― skribis: “Ne ekzistas defendo aŭ sekureco por iu ajn inter ni, krom per plej alta inteligenteco kaj per supera elvolviĝo de ĉiuj homoj”.

Estas evidente, ke tio nuntempe koncernas la tutan homan rason, la Kapitalon de Dio, laŭ tio, kion certe deziris, en sia profunda idealo, la senlaca D-ro Washington, kies Animo aspiris al estonta tempo, kiam rasismo, kiun mi konsideras socia kancero, ne plu ekzistos.

Kiu faras panon...

Ekonomio ne rajtas esti la regno de egoismo. Nu, ĝi sin prezentas por bonfari al ĉiuj popoloj, per deca kundividado de la produktaĵoj en la mondo. Se tamen tio ne okazas, tiam necesas ia etika-spirita ŝanĝo en la mensostato, precipe laŭ la kompreno de la Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu instruis, ke ni devas ami unu la alian kiel Li amas nin (Evangelio laŭ Johano, 13:34). Male, la predantoj de homamasoj povus venki la batalon, kiu ankaŭ ilin forkonsumos siatempe. Spitado pri la popolamasoj estas multobligado de senesperuloj. Certe oni jam konkludis, ke ankaŭ tiu, kiu faras panon devas same rajti je ĝi.

Iam ni vidos la tagon, kiam la surtera Ekonomio estos blovata de la spirito de Karitato, ĉar la Lumo de Dio atingas plej kaŝitajn aŭ ombrajn lokojn de la homaj penso kaj agado.

Malhomeco kaŭzas malhomecon

En mia eseo Civitaneco de la Spirito (2001), mi asertis, ke malhomeco kaŭzas malhomecon. Jen estas, resume, la klarigo pri la nuntempa stato en la diversaj regionoj en la mondo. Tamen, per la riĉeco de nia Spirito, ni povas konstrui pli agrablan estontecon. Sed nenia reformo estos longefika se ne ĉeestos la senco pri Karitato, respekto al la homo kaj bona gvidado de gentoj per elkora agado.

Karitato estas konfirmo pri la plej alta potenco de Animo, kiam ĝi konstruas pli bonan tempon de materia kaj spirita vivo por landoj kaj popoloj, Civitanoj de la Spirito. Koncernas la homojn definitive lerni la komprenon pri tia realaĵo kaj elvolvi kompatemon, kune kun Justeco. Tiel, laŭ pasado de eraoj, la mondo forlasos tiun malsanon, kiu tra la jarmiloj faras al ĝi grandan malbonon: la malmulta atento pri tiu forto de Frata Amo, “fundamenta principo de la homo, faktoro generanta vivon, estante ĉie kaj ĉio.”

Reprodução BV

Alexis de Tocqueville

Jen kion diris pri la sublima ago sin doni al la proksimulo kaj ĝiaj sociaj konsekvencoj la franca politik-pensulo Alexis de Tocqueville (1805-1859), aŭtoro de la verko Demokratio en Ameriko: “Individua karitato sin dediĉas al plej grandaj mizeroj, serĉas la malfeliĉon sen sinmontro, kaj per maniero silenta kaj spontanea, riparas malbonaĵojn. Ĝi ĉeestas tie ajn, kie staras savenda malfeliĉulo, kaj kreskas kune kun la sufero. (...) Ĝi povas produkti nur bonfarajn rezultojn. (...) Ĝi mildigas multajn mizerojn, ne kaŭzante ian mizeron”.

Identiĝo kun Bonfarado, de nordo al sudo, de oriento al okcidento
Reprodução BV

Jesuo, Moseo, Budho, Onisaburo, Konfuceo kaj Gandhi.

Dum la registaroj ne atingas “definitivajn solvojn” kontraŭ mizero, ĉiu homo, en aŭ ekster komunumoj, faru sian tutan eblon ― nepre ― por sia kunhomo, movante la potencan kunigan spiriton de Karitato, kiel predikis kaj vivis Jesuo, Mohamedo, Moseo, Budho, Onisaburo, Konfuceo, Gandhi kaj aliaj lumaj homoj en la Historio, ne nur sur la religia kampo, interalie:

Reprodução BV

Aristotelo

Aristotelo (384-322 a.K.), greka filozofo ― “Feliĉo konsistas en tio, ke oni vivu bone kaj praktiku Bonon”.

Reprodução BV

Anália Franco

Anália Franco (1853-1919), brazila edukistino ― “Ni eduku kaj subtenu la malriĉajn infanojn, kiuj bezonas nian helpon, forprenante ilin el la vojoj de malvirtoj, farante ilin utilaj, dignaj civitanoj, por la progreso de nia patrolando.”

Reprodução BV

Princino Diana

Princino Diana (1961-1997) ― “Ni ĉiuj bezonas montri, kiagrade ni zorgas unuj pri la aliaj, kaj tiel zorgi pri ni mem”.

Reprodução BV

Rui Barbosa

Rui Barbosa (1849-1923), brazila juristo, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato ― “Ĉiuj, kiuj donas al bezonantoj, ĉiuj, kiuj helpas senhavulojn, ĉiuj, kiuj akceptas afliktitojn, vunditojn, malsanulojn, ĉiuj tiuj estas ene de la Evangelio, kies esenco resumiĝas je karitato.”

Reprodução BV

Charles Chaplin

Charles Chaplin (1889-1977), angla aktoro kaj kinreĝisoro ― “Ni batalu por ia nova mondo... ia bona mondo, kiu garantiu al ĉiuj la okazon labori, kiu donu estontecon al la junularo kaj sekurecon al la maljunularo”.

Arquivo BV

André Rebouças

André Rebouças (1838-1898), brazila militista inĝeniero, inventisto kaj aktivulo kontraŭ sklaveco ― “(...) Armila paco respondas al milito tiel same kiel kronikaj malsanoj al akutaj malsanoj; kiel rezista febro al tifo. Ĉiuj tiaj malsanoj frakasas kaj mortigas naciojn; sufiĉas atendi la tempon.”

Divulgação

Anne Frank

Anne Frank (1929-1945), juna juda verkistino ― “Ĉiu homo havas en si fragmenton de bonaj novaĵoj. La bona novaĵo estas tio, ke vi ne scias, kiel eksterordinara vi povas esti! Kiel multe vi povas ami! Kiom multe vi povas fari! Kaj kia estas via potencialo! (...) Kia mirindaĵo estas, ke neniu devas atendi eĉ unu momenton por plibonigi la mondon”.

Tora Martens

D-ro Zilda Arns

D-ro Zilda Arns (1934-2010), brazila infankuracistino, sanitaristo kaj fondinto de “Pastoral da Criança” (Eklezia San-Servo por Infanoj) ― “Socia laboro bezonas mobilizadon de fortoj. Ĉiu homo kunlaboras per tio, kion li scipovas, aŭ per tio, kion li havas por doni. Tiel, oni plifortigas la reton, kiu subtenas la agadon, kaj ĉiu sentas, ke li estas ĉelo por la transformado de la lando”.

Reprodução BV

La Fontaine

La Fontaine (1621-1695), franca fablisto ― “Amu, amu, ĉar ĉio alia estas nenio”.

Reprodução BV

Saadi

Saadi (1213-1292), persa poeto, kies jenaj versoj troviĝas enskribitaj sur la tapiŝo montrata sur la muro, ĉe la enirejo de la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko ― “La homoj estas anoj de tutaĵo,/ En la kreado de unu sola esenco kaj unu sola Animo./ Se unu membron afliktas doloro,/ Aliaj membroj estas malkomfortaj./ Se vi ne kompatas homan doloron,/ Vi ne rajtas konservi la nomon homo”.

Reprodução BV

Fratino Dulce

Fratino Dulce (1914-1992), konata ankaŭ kiel “Bona anĝelo el Bahia (Brazilo)”, premiita en la jaro 1997 per la Medalo de la Ordeno de Merito de Ekumena Frateco de ParlaMundi de LBV (kategorio Solidareco) ― “Se ekzistus pli da Amo, la mondo estus alia; se ni amus pli multe, estus malpli da milito. Ĉio resumiĝas je ĉi tio: donu kiel eble plej multe de vi al via Frato, kaj tiel estos Paco sur la Tero”.

Arquivo BV

Winston Churchill

Winston Churchill (1874-1965), angla politikisto kaj verkisto, Nobel-premiita pri Literaturo en 1953 ― “Ĉiuj grandaj aferoj estas simplaj. Kaj multajn oni povas klarigi per unikaj vortoj: Libereco; Justeco; Honoro; Devo; Kompato; Espero”.

Divulgação

Betinho

Herbert José de Sousa, Betinho*2 (1935-1997), sociologiisto, gajnis en la jaro 1996 la Medalon de la Ordeno de Merito de Ekumena Frateco de ParlaMundi de LBV (kategorio Solidareco) ― “Mi ne povas esti feliĉa antaŭ la homa mizero. Forigi mizeron ne estas ia utopiaĵo.”

Reprodução BV

Auguste Comte

Auguste Comte (1798-1857), franca filozofo kaj sociologiisto ― “Vivi por aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo”.

Reprodução BV

Florence Nightingale

Florence Nightingale (1820-1910), angla ikono en Flegarto, kiu ĉiam finis siajn leterojn per frazo, kiu esprimis sian ekstreman zorgemon pri la proksimulo ― ““Estas karitato zorge flegi malsanajn korpojn. Estas pli granda karitato bone kaj pacience zorgi pri mensmalsanuloj (...). Tamen, ekzistas ia eĉ pli granda karitato: bonfari al tiuj, kiuj ne bonfaras al ni (...)”.

Sekve, “la homoj memoru, ke ili estas kunfratoj”, kiel admonis Voltaire (1694-1778). En sia Traktaĵo pri Toleremo, François-Marie Arouet (la vera nomo de la polemika franca pensulo) skribis: “Naturo diras al ĉiuj homoj: (...) Mi donis al vi brakojn por kultivi la grundon kaj etan torĉon de racio por gvidi vin; mi metis en viajn korojn ĝermon de kompatemo por ke unuj helpu la aliajn elteni la vivon. Ne sufoku tiun ĝermon, ne difektu ĝin. Komprenu, ke ĝi estas dia (...)”.

Voltaire

Jes, kara Voltaire, kaj tiel estu de nordo al sudo, de oriento al okcidento, ĉar klare malpliiĝas la historia tempo necesa por ke la Homaro komprenu, ke konservado de la planedo dependas de nia vere civilizita konduto. Kaj ĉi tiuj vortoj ne venas de ia mistika divenisto, eĉ se plej respektinda, sed ili estas simpla konstato pri realaĵo. Neniam antaŭe, kiel nun, necesis mesaĝo de komfortigo kaj espero.

Konkludo

Karaj amikoj kaj estimataj amikinoj, ni povu, per la energio de niaj plej aŭdacaj idealoj, diligente batali por forigo de malriĉeco. Ni sciu uzi, per multe da sagaco, tiun strategian ilon, nomatan Edukado kun Ekumena Spiritualeco.

La altaj aspiroj, kiujn ni portas en nia interno estos la murrompilo, kiu plivastigos la horizontojn de komunumoj ― kune kun kuraĝo, iniciatemo kaj kreemo, por alfrontado de ĉiaj gravaj mondaj defioj en nia tempo ―, por ke ni travivu la prirevatan Ekumenan, Altruisman, Solidaran Socion. Tial, zorgu pri la Spirito, reformu la homon. Kaj ĉio transformiĝos!

___________________________
*1 Ĉiu nacio... ― Dum vizito al la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, en Brazilja, ĉefurbo de Brazilo, en la jaro 1997, la karmemora D-ro Mário Soares vidis, ke sur unu loka muro estas skribita penso de Paiva Netto ― “Dum ne plenumiĝas efika instruado por ĉiuj homoj kun dezirata prudento, Brazilo suferadas, kaptita de limoj, kiujn ĝi trudis al si mem” ― kaj entuziasme, kiel li kutime faris, li sin turnis al la LBV-estro kaj ekkriis: ― “Sed kial nur Brazilo?! Tio validas por la tuta mondo!”. Pro tio, akceptinte la sugeston de la portugala ŝtatestro, Paiva Netto ampleksigis tiun diraĵon al tiuj, kiuj emas uzi ĝin en ĉiu lando. Tiun saman tagon, D-ro Mário Soares estis omaĝita per la Medalo de la Ordeno de Merito de Ekumena Frateco de ParlaMundi de LBV, en la kategorio Hors-Concours, kaj en tiu ceremonio estis omaĝita ankaŭ Pelé, la Atleto de la 20-a Jarcento, en la kategorio Sporto.

*2 Betinho ― Pro sia batalado kontraŭ malsato, li ricevis de Paiva Netto la kromnomon “Civitano Solidareco”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.