Defendo por ni ĉiuj

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, en Oktobro 2019.
Reprodução BV

Booker T. Washington

La renoma usona edukisto Booker T. Washington (1856-1915) -— unua prezidanto de la legendeca Tuskegee Normal and Industrial Institute (nuntempe Universitato de Tuskegee), en Alabama (Usono), kiu sin dediĉis al kreado de pli bonaj kondiĉoj por individua prospero por ekssklavoj kaj iliaj posteuloj, kaj por indianoj -— skribis: “Ne ekzistas defendo aŭ sekureco por iu ajn inter ni, krom per plej alta mensklareco kaj supera elvolviĝo por ĉiuj”.

La graveco de la vortoj de tiu homo, kiu estis konsilanto de prezidentoj en Usono elokventas per si mem, se oni konsideras liajn senlacajn penadon kaj kuraĝon. Ne hazarde li fariĝis unu el la plej grandaj kaj influaj oratoroj de la negra komunumo en sia lando.

Memkompreneble, nuntempe tiu penso taŭgas por la tuta homa raso, la Kapitalo de Dio, laŭ tio, kion certe deziris, en siaj plej profundaj revoj, la nelacigebla D-ro Booker, kies Animo duonvidis estontecon, kiam rasismo, kiun mi konsideras socia kancero, ne plu ekzistos.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.