Edukado, scienco kaj teknologio ĉe UN

Je la 16-a de majo, okazis ĉe la sidejo de UN, en Novjorko, Usono, en la sukcesplena Ĉambro de Ekosok, forumo de la civila socio kaj de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj, kun tagordo “Konstrui partnerecojn en la kampo de edukado per scienco, teknologio kaj renovigado”. Tiun diskuton organizis komitato, kiun formis Legio de Bona Volo, Monda Asocio de Staĝantoj kaj Emeritaj Kunlaborantoj de UN kaj Tutmonda Fondaĵo por Elvolvado de la Jarmilo, subtene al Sekcio de NRO-oj el la Departemento pri Sociekonomiaj Aferoj de UN.

La solenan malfermon ĉeestis prezidanto de Ekosok, d-ro Nestor Osorio. LBV faris ankaŭ prezenton sub la titolo “Starigi progreson kaj socian inkluzivadon per edukado kaj teknologio”.

Tiu forumo havis krome prelegantojn el universitatoj de pluraj landoj kaj fakulojn pri uzo de teknologio de informado kaj komunikado, kiujn eblas apliki je plej modernaj formoj de instruado.

Brazilano gvidos MOK

Granda rekono pri Brazilo estas la elekto de diplomato Roberto Carvalho de Azevêdo, naskita en Salvador, subŝtato Bahia, por la posteno de ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Komerco (MOK), ekde la monato septembro de ĉi tiu jaro ĝis la jaro 2017. Formalan anoncon oni faris marde (la 14-an de majo), okaze de kunsido de la Ĝenerala Konsilantaro de MOK. Ekde ĝia kreo, kiu okazis en la jaro 1995, unuafoje latinamerikano prezidos tiun organon.

Ni salutas ankaŭ lian indan edzinon, ambasadorinon Maria Nazareth Farani Azevêdo, kiu estas estro de la Konstanta Laborgrupo de Brazilo ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj en Ĝenevo, Svisujo. En la jaro 2011, ni havis la honoron kalkuli je ŝia partopreno ĉe la temopanelo organizita de LBV en la Altnivela Kunsido de Ekosok, en Ĝenevo.

Kampanjo Blua Koro
unodc.org

De kelkaj jaroj mi substrekas, per artikoloj kaj libroj, ke la abomenindan vendadon de homoj oni devas forte kontraŭbatali. Grandega estas la maltrankvilo de patrinoj koncerne la sekurecon de iliaj gefiloj. Estas do tute oportuna la aliĝo de nia lando al Kampanjo “Blua Koro — Kontraŭ vendado de homoj”, kiun Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimoj (UNODC, angle) lanĉis je la 9-a de majo, ĉe la sidejo de Ministerio de Justeco, en Braziljo/DF.

Legio de Bona Volo — blua koro, kiu de pli ol ses jardekoj batas por Solidareco en la mondo — subtenas tiun agadon kaj invitas vin partopreni la movadon por Bono kaj kunĝui tiun iniciaton.

Per la verko “Urĝas reeduki!”, mi montris statistikojn de la jaro 2000, jam tiutempe alarmajn, kaj mi komentis:

Frateco estas do urĝa paŝo, kiun oni devas kontraŭmeti kontraŭ socia darvinismo, pligrandigita de tutmondigo sen solidaraj trajtoj: postvivado, tute simple, de la plej fortaj — kio estas devojiĝo fare de sociologie erara interpreto pri la scienca teorio pri evoluismo, de la ankoraŭ tre kontestata kaj fama angla natursciencisto Charles Darwin (1809-1882).

(Nu, la homon oni ne rajtas redukti al nereteneblaj impetoj de neracia besto, kaj do klasigi ĝin laŭ impulsoj, kiuj kondukas al monstraĵoj. Vendado de knabinoj, knaboj kaj virinoj, laŭ dosiero disdonita en diversaj lingvoj fare de Agenzia Fides, de Vatikano, “Novaj Sklavigoj en la 21-a Jarcento — Terura sufero de miloj da virinoj, traktataj kiel ‘varoj’ en tre profitodona komerco”, estas tragika ekzemplo. Pro sia graveco kaj amplekso, tiu studo estis publikigita plurloke, en aŭgusto 2004. Sekvas eta montro pri la graveco de tiu problemo:

Urbo Vatikano (Agentejo Fides) — “(...) Dum la lastaj du jardekoj prostituado kaj vendado de homoj por seksa ekspluatado atingis alarman grandecon en la tuta mondo. Iuj datumoj liveras komprenon pri la graveco de tiu problemo. (...) Unuiĝintaj Nacioj, per sia raporto de septembro 2000, kalkulis, ke 4 milionojn da virinoj oni vendas ĉiujare, por unu el la jenaj celoj: prostituado, sklavigo aŭ edzinigo; kaj 2 milionojn da knabinoj, inter la 5-a kaj 15-a jaraĝoj, kiujn oni enŝovas en la seksan komercadon”.)

_____________________________________________________
*José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radikomunikanto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro, RJ, Brazilo. Li estas Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI Inter), de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Beletra Akademio en Centra Brazilo, de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.