Apokalipso kaj Moderemo

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el la verko “Profetaĵoj sen Mistero”, de la jaro 1998.

Romo — En Oktobro 1990, mi komencis per Supera Reto Bona Volo de Radio* (Super-RBV) novan serion da prelegoj, direktitan al la popolo, per senafekta lingvo de homo, kiu babilas kun amiko. Pro tio, mi nomis ĝin “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”.

Arquivo BV

Paiva Netto eldiris, meze inter ruinoj de antikva Romo, en la itala ĉefurbo, emociigan preĝon kune kun la Legianoj de Bona Volo de Dio, el Portugalujo, kiuj ĉeestis en tiu loko je la 2-a de Aprilo 1994 por diskonigi la ekumenan mesaĝon de la Sankta Semajno: “Jesuo Vivas!”

 

La analizo pri la Libro de Finaj Profetaĵoj postulas de ni trankvilecon, atenton, persistemon kaj ĉian eblan neŭtralecon. Estas facile argumenti: “Kredoj jam kaŭzis tiom da mondmilitoj, ekzistas tiom da homoj, kiuj malamas nome de ili... Ĉu mi perdu tempon legante la Apokalipson, nome verkon, kiu aŭguras la estingiĝon de la civilizacio?!”

Arquivo BV

Alziro Zarur

Sed kiu diris, ke la Apokalipso dekretis la finon de nia planeda ekzisto? La mondo ne finiĝos. Male. Kaj precize en la Evangelio-Apokalipso de la Kristo troviĝas la Sociologia Plano de Dio por bonfara ŝanĝo de la Homaro. En aparta maniero, la lasta libro de la Sankta Biblio antaŭvidas tiun profundan socian transformiĝon, kiu devenas de nia konduto, ĉu bona, ĉu ne tre bona. Ju pli bona ĝi estos, des pli sukcesaj ni estos je la tasko konkretigi sur la Tero tiun Novegan Ordonon, tre superan kompare al ĉio, kion aspiras la homaj ideologioj, eĉ se plej laŭdindaj. Jesuo admonis, ke “li  redonos al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 16:27). La ĉiam rememorata fondinto de Legio de Bona Volo, Alziro Zarur (1914-1979), instruis: “La Dia Leĝo, juĝante la pasintecon de homoj, popoloj kaj nacioj, determinas ilian  estontecon”.

Ni mem kreas nian estontecon. (Ekzistas tiuj, kiuj multe plendas kaj malmulton faras.) Tamen, ĉiu tago estas oportuna okazo por renovigo de nia destino. Nu, Jesuo, kiu estas alte frata, inspirata de Dio, skribis tiun libron pere de la Evangeliisto Johano (Apokalipso de Jesuo, 1:1) por atentigi nin, kvazaŭ li dirus: “Bone kondutu, infanoj! Ĉar se vi ĵetos ŝtonojn unuj sur aliajn, se vi pafos unuj aliajn, se vi sklavigos unuj aliajn, se vi fie malrespektos la Patrinon Naturon, kaj se vi pensos nur pri vi mem, tiam eble la planedo fariĝos neeltenebla por ĉiuj”.

____________________________
Noto de la eldonistoj
*Supera Reto Bona Volo de Radio — Ĝi estas la radiofonia reto kreita de Paiva Netto, kiu nuntempe enhavas interligitajn elsendantojn per satelito, konstante konektitajn al interreto (www.bonavolo.com).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.