De kiu peti helpon?

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco”, de Novembro 2014.

Fronte al la biblia anonco pri Har-Magedon (Apokalipso, 16:16) — milito kompleta kaj fina, kiam neniu nacio restos neŭtrala — kaj pri la Granda Aflikto — kiel neniam okazis, nek iam okazos (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 24:21) —, de kiu oni povus peti helpon en tiuj teruraj tagoj venontaj, aŭ, pli bone, jam troveblaj ĉirkaŭ ni? Ekzemple, Har-Magedon troviĝas ĉie. Eĉ ĉe la tablo de familioj, en la venenitaj nutraĵoj, kiujn ni manĝadas tra la mondo.

Ch AFleks - Pixabay

De kiu oni petu helpon? Ĉu de homoj?! Sed ili kaj iliaj ideoj pri senbrida materia ĝuado troviĝos sendirektaj, kaj tiuj, kiuj postvivos, certe senespere baraktos...

DIO!

Estos nur unu solvo: Dio! Unusola definitiva subteno: Dio! Postvivintoj trovos unusolan vojon por eskapi de kolektiva frenezo: Dio! Popoloj kaj nacioj havos unusolan komandanton kaj instruanton, kiu instruos al ili la relevadon de iliaj popoloj disbatitaj kaj malsanaj: Dio! Kaj kun Li, Jesuo Kristo kaj la Animoj de plej alta rango (la Sankta Spirito), kiuj formas la Kaŝitan Registaron de la Tero, kiu ne ĉesas ekzisti nur pro tio, ke iu homo — kiu ne vidas ĝin — ne kredas pri ĝi.

Fablo de Ezopo

divulgação

Ezopo

Eble ekzistas homoj, kiuj konsideras ĉion tion ridinda, ĉar li ne sukcesas atingi la ideojn kaj faktojn, kiuj troviĝas trans la kompreno limigita al materio. Sekve, estas multe pli facile nei tion, kion oni ne komprenas aŭ ne atingas. Simile al la vulpo de la fablo de Ezopo (ĉ. 620-564 a.K.), kiu fronte al maturaj vinberoj, kiuj pendis super la atingebleco de ĝiaj akrobataj saltoj, asertas, ke ili estas verdaj, kaj foriras, elreviĝinta.

“Vulpes et Uva — La vulpo kaj la vinberoj

“Premita de malsato, vulpo venis sur vojo kaj trovis vinberujon kun sukaj vinberoj, kiuj pendis en bela grapolo, alta en la vinberujo. Ĝi saltis energie, sed ne povis trafi ilin. Per sia tuta forto ĝi plurfoje klopodis preni ilin, sensukcese. Elreviĝinte, la vulpo foriris, ne povinte gustumi la bonegan sukon de la dezirata frukto, kaj diris, afekte:

“— Ho, tamen vi ankoraŭ ne estas matura! Mi ne bezonas acidajn vinberojn!

Tela: Georges Fraipont (1873-1912)

   

Moralinstruo el la historio: Estas facile afekti indiferentecon pri tio, kion oni ne povas havi.”

Sekvi la rezigneman, senhonteman sintenon de la vulpo estos katastrofo, ĉar efektive multo dependas de la kapo de la gvidantoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.