La 144 mil sigelitoj — la nombro-kvalito

“Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj...” (Apokalipso de Jesuo, 7:4).

Fonto: Verko “Ni ĉiuj estas Profetoj”, de 1999 | Aktualigita en Julio 2017.

Multaj homoj afliktiĝas, kiam ili aŭdas pri la 144 mil savitoj en la Apokalipso, ĉar ili pensas, ke ili estas forperditaj: “Tiom eta kvanto da savitoj!...”.

Cent kvardek kvar mil estas la nombro da tiuj, kiuj en ĉiu generacio estas elektitaj de la Kristo por la granda misia tasko alporti al la mondo Lian Bonan Mesaĝon. Ili estas la spirita kremo de la homa etno, se oni konsideras, ke troviĝas multe pli ol 144 mil homoj agantaj por Jesuo sur la mondo. La plej evoluintajn, tiujn 144 mil, Li dismetis en ĉiujn religiojn, ĉar la mesaĝo ne nepre devas esti strikte Lia, por ke ĝi estu kristana. Jesuo parolas al ĉies konsciencoj, ĉar Lia lingvo estas tiu de reala Frateco. Kiu ne bezonas ĝin? Jen kial ofte aperas en la Homaro veraj lumaj homoj, kiuj vigle antaŭenpuŝas ĝin al progreso. La Tutplaneda Kristo, la Vorto de Dio, sendis Moseo, Lutero, Sankta Aŭgusteno, Melanktono, Erasmo, Baha, Einstein, Beethoven, Edison, Tesla, Mikelanĝelo, Zamenhof, Stravinski, Sokrato, Platono, Allan Kardec, Mohamedo, Konfuceo, Budho, Zarur, Spinoza, la paron Curie, Laocio, Sankta Francisko el Asizo, Tereza el Avilo, Gandhi, Johano la 23-a, Tereza el Kalkuto, Antonio el Padua, Anchieta, Jean de Bolais, Chico Xavier kaj multajn aliajn, eĉ Markso, por skui  la sovaĝan kapitalismon kaj homecigi ĝin per la timigo pri kontraŭa ideologio. Sur la Tero, ne troviĝas ekskluzivaj posedantoj de Vero. Ne pensu, ke nia mondo estas senkriteria gastejo. Unu Homo staras antaŭ la direktilo: Jesuo!

Tela: James Tissot (1836-1902)

Ni do vidas, en la 7-a ĉapitro, la 144 mil elektitojn en dek du triboj de Izraelo. Mi jam klarigis, ke laŭ profetaj terminoj, Izraelo ne limiĝas al la hebrea nacio. Kial nur la judaj fratoj estus savitaj? Fratoj arabaj, katolikaj, protestantaj, spiritistaj, umbandistaj, komunistaj, ateistaj, budhanaj, brahmanaj, ŝintoistaj, ĉiuj povas stari inter la savitoj, ĉar Dio juĝos nin tra niaj agoj. La Kristo admonas en Sia Evangelio laŭ Mateo, 16:27: “Kiam la Filo de Dio revenos kun Siaj Anĝeloj, tiam Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj”.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Multaj homoj fariĝis ateistoj pro religiaj misaĵoj kaj troigoj. Pro tio, mi de longa tempo asertas: religia fiasko generis ateismon. Sed por komfortigi ĉiujn, kiuj klopodas kaj emas transpasi siajn proprajn dramojn kaj helpi homojn en la mondo, mi invitas ilin turni sian atenton al la 9-a versiklo, en la 7-a ĉapitro de la Apokalipso, tiu sama ĉapitro, kiu temas pri la 144 mil sigelitoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.