Kapti la turmenton kaj levi la kuraĝon: Diru ne al memmortigo
En la verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni (2014), mi substrekis, ke kiam mi verkis tiun libron, tiam mia intenco estis montri al la karaj legantoj, ke Doloro nin plifortigas kaj instruas venki ĉiajn barojn, eĉ la plej malbonajn. Tial, memmortigo estas ia terura trompiĝo. Estas necese scipovi kunvivadi kun la Doloro, kaj obstine transpasi ĝin. Por tio, estas urĝe ekkoni kaj travivi la Plejaltan Leĝon, kiu regas la mondojn, de la mikroskopan ĝis la makrokosman, esprimitan en la Nova Ordono de la Ekumena Jesuo: “Vi amu unu alian; kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:13). Jen estas la maniero, kiel oni povas kapabliĝi por kapti eĉ turmentojn, kaj per ĝi, levi la kuraĝon.

Memmortigo frapas la Animon
En la koverto de la KD de la radiodramserio Memoraĵoj de Sinmortiginto*, mi asertis, ke memmortigo estas ago, kiu nepre frapas la Animon de tiu, kiu ĝin faris. Kiam li alvenos la Alian Flankon, tiam li troviĝos pli vivanta ol iam ajn, kaj suferos sinsekvajn afliktiĝojn, pro tio, ke li forkuris de sia respondeco surtera. Li daŭre suferos la severajn efikojn de la memmortigo — vidante tion, kio iam estis lia korpo, kiu nun putriĝas en la tombo —, ĝis kompletiĝos la tuta tempo de la materia vivo mem, kiun li krime tranĉis. Tio ŝajnas afero en hororfilmo, sed ne temas pri tio. Temas pri plej pura veraĵo. Tial, “morto forflugos de ili” (Apokalipso, 9:6). Tio estas, kvankam memmortigantoj pensas, ke ili mortos, ili plu vivos, eĉ pli intense ol iam ajn, kaj aldonos al malnovaj doloroj (se efektive ili estis tiel kruelaj kiel ili imagis) novajn akregajn dolorojn. Indas pensi pri tio. Poste, ne utilos plendi. Eĉ ne troviĝos iu, al kiu oni povos plendi!
Konvenas substreki, ke la homo ĉiam estas vundita kaj/aŭ forlasita pro la foriro de amata aŭ amika persono, kiun li fidis, jen ĉi tie, jen en la Mondo de Vero. Same, estas tre prudente ne forgesi, ke en la Ĉiela Tribunalo regas Amo, sed ne ekzistas senpuneco.
Vivi estas pli bone
Mia Fratino, mia Frato, mi respektoplene dediĉas al vi ĉiuj ĉi tiun penson:
La Vivo plu ĉiam daŭras, kaj batali por ĝi valoras la penon. Eĉ se prezentiĝas la nokta mallumego, la Suno naskiĝos ĉe la horizonto, kaj venkos la mallumon, kaj alportos lumon al la koroj. Tial, ni proklamas: la granda sekreto de la Vivo estas ami la Vivon kaj scipovi prepari sin por la morto, aŭ por la Eterna Vivo. Oni emfazu: forpaso devas okazi nur je la preciza horo determinita de Dio.
Se oni rigardas ĉirkaŭen, oni vidas, ke ekzistas homoj kaj eĉ bestoj en situacioj pli doloraj ol la nia, kaj ili bezonas, ke oni etendu al ili amikan manon. Ni devas ne forperdi la okazon helpi. Kiu helpas, al tiu neniam mankas la benata subteno, kiu povas resanigi liajn vundojn.
Vivi estas pli bone!
________________
* Memoraĵoj de Sinmortiginto — Pro iniciato de Paiva Netto, sonregistrejo Som Puro lanĉis, same kiel Antaŭ Du Mil Jaroj, 50 Jarojn Poste, Nia Hejmo kaj Sekso kaj Destino, la radiodramserion Memoraĵoj de Sinmortiginto, nome adaptaĵon de la samnoma libro, kiun mediume skribis la respektata brazila mediumo Yvonne do Amaral Pereira (1900-1984), kies aŭtoraj rajtoj apartenas al Brazila Spiritisma Federacio (FEB). En tiu rakonto, Camilo Cândido Botelho (kaŝnomo) blindiĝis, en la fino de la 19-a jarcento, post kiam li travivis plurajn geedzajn kaj familiajn konfliktojn kaj ankaŭ financan perdon, kaj li sin mortigis je la 65-jara aĝo, kredante, ke “morto estos la fino” de la sufero. Sed same kiel en la Profetaĵo de Jesuo en Apokalipso 9:6, la morto ne akceptis lin, kaj Camilo (Spirito), eĉ pli vivanta ol antaŭe, vidis siajn tragediojn multobligitaj. Post pli ol kvindek jaroj da suferoj kaj kulposentoj, kiajn li neniam spertis sur la Tero, fine li trovis la vojon al releviĝo kaj spirita renoviĝo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.