Reagi kontraŭ malentuziasmo kreas bonan viglecon

Mi kutimas aserti al miaj estimataj legantoj kaj al miaj karaj legantinoj, ke reagi kontraŭ malentuziasmo kreas bonan viglecon! Male, kio restus al ni? Ĉu kuŝi kaj morti?! Neniam!

Gustavo Henrique

    

Animo bezonas konstantan stimuladon al praktikado de Bonaj Faroj. Kial diri al gejunuloj, ke ili ne nutru Esperon? Se nobla idealismo ne postvivos, kio restos al ili? Kampo malfermita al malvigliĝo. Ĉiuj homoj rimarkas, ke en tuteca mondo, malbono okazinta tie (kie ajn) povos atingi nin ĉi tie. Vidu la okazon je la monda ekonomio pro la frapo ricevita en la jaro 2008, pri kiu malmultaj personoj suspektis kaj kies konsekvencoj ĝis nun etendiĝas. Nekredeble, ĉu? Tial, estas necese, ke io aperu trans la nuntempa stadio de la surtera kono: ke ni ligu nin al la Ideala Regado, kiu komenciĝas en la Ĉielo. La Kristo mem asertis tian realaĵon per ĉi tiuj Senmankaj Versikloj de Jesuo:

“18 Vere Mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la Tero, estos ligita en la Ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la Tero, estos malligita en la Ĉielo.
19 Cetere Mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la Tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la Ĉielo.
20 Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie Mi estas meze de ili” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 18:18 ĝis 20).

Gustavo Henrique Lima

     

Estas nepre necese apliki, en ĉiaj cirkonstancoj, la Ekumenan Spiritualecon, antaŭ ĉio. Temas pri afero, kiun iam la prudenta Scienco konsideros, sen antaŭjuĝoj. Mi jam skribis, ke intuicio estas la inteligenteco de Dio en ni.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.