La Tago de Geamantoj

Mi dediĉas al tiuj, kiuj sin reciproke amas ― kaj inkluziviĝas ankaŭ la amantoj de la vivo ― pecon el ekumena preĝo, kiun mi eldiris, improvize, per la Superreto Bona Volo de Radio:

Ho Jesuo, kies korfavoro nin subtenas, hodiaŭ ni petas favore al tiuj, kiuj sin reciproke amas, kuniĝas, geedziĝas, per la forto de Amo alfrontas malfacilaĵojn survoje, zorgas pri siaj idoj ― se ili havas idojn ― kaj antaŭeniras direkte al Dio, la Plejalta Amo, kiu efektive kunligas amantajn korojn.

shutterstock
Tela: Peter Paul Rubens

Apostolo Petro

Amo estas medicino por la Animo. Ĝi estas la sekreto por atingi daŭran sukceson. Amo, instruo de Jesuo, laŭ ĉi tiu difino de Apostolo Petro (I-4:8), estas potenco, kiu “kovras amason da pekoj”, tio estas, kiu agas surbaze de ĝi, tiu transformas siajn misfarojn kaj tiujn de aliaj homoj en semon por pli bona tempo; tiu konstruas sekurecon tian, kian la mondo ankoraŭ ne sukcesas realigi, ĉar ĝi spitas Amon. La sekreto sidas en tio, ke oni sciu ami laŭ mezuro proponita de Vi, Ekumena Kristo, Dia Ŝtatestro, al ĉiuj popoloj, ĉar Amo faligas landlimojn. Ĝi estas plej granda forto de Vivo. Ĝi estas tio, kio subtenas ĉiujn agojn de Bona Volo. Kiu ne permesas, ke ni eklamu. Kiu nin nutras kaj plifortigas, kaj forigas de ni la mankojn.

Ĝi estas Amo, kiu vibrigas niajn Animojn, kiu konservas interligitaj tiujn, kiuj vere sin respektas reciproke. Pro tio, ili sin amas reciproke, ĉar ili sin respektas. Por ĉiuj tiuj, senescepte, ni petas Dion, la Kriston kaj la Sanktan Spiriton, ke ili plenumiĝu en Amo, eterne.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.